Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Skandalo pro Jozefo, La
Titolo Skandalo pro Jozefo, La
 
Aŭtoro Valdemar Vinař 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2002 (2a eld) 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojOriginala, drameca prilaboro de la biblia rakonto pri Jozefo, jam tradukita el E-o en la ĉeĥan kaj japanan.
KontribuantojIlustraĵoj de Radim Vácha 
ISBN/ISSN8085853507 
Formato 88 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojLa skandalo pro Jozefo de Gerrit Berveling
Vandale pri Jozefo de Yenovk Lazian
Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj de Nikolao Gudskov
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Ideo bona, sukceso duona

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/skandaljozefrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Multaj el la bibliaj rakontoj estadis fonto de diversspecaj literaturaj interpretoj, el diversaj landoj kaj tempoj. Ankaŭ la originala Esperanta literaturo produktis tiajn. Lastatempa ekzemplo estas La tago kiam Jesuo perfidis Judason de Manuel de Seabra.

Unu el la plej tiklaj anekdotoj el la Malnova testamento estas tiu pri Jozef kaj la edzino de Potifar. Tiun elektis Valdemar Vinař por literatura verketo en sufiĉe leĝera stilo, La skandalo pro Jozefo.

En la origina rakonto, Jozefo estas vendita de siaj fratoj kaj iĝis sklavo de Potifar, Egipta altrangulo. Ties edzino klopodas logi Jozefon kuŝi kun ŝi, sed li rezistas, kaj tiam ŝi venĝe akuzas lin pri seksatenco. Jen do eterna temo kiun ripetas akuzatoj antaŭ tribunaloj ankoraŭ en nia tempo.

La versio de Vinař havas kelkajn bonegajn punktojn, sed ankaŭ kelkajn malfortajn. Li decidis prezenti la rakonton per kvin sinsekvaj monologoj de kvin personoj, kiuj do reprezentas po unu perspektivon al la dramo. Tio estas baze bona ideo, kaj la aŭtoro, kiel dramverkisto, reĝisoro kaj aktoro, devus havi la necesan talenton por plenumi tiun planon. Ĉiu unuopa monologo vere estas sufiĉe bona, kvankam la stilo eble ne sufiĉe varias inter kvar el la kvin personoj. Tamen la aranĝo estas iom rigida, mankas viglo kaj interago inter la personoj.

Alia problemo estas al kiuj ili monologas. Ŝajnus nature elekti internan monologon, pensofluon, sed tio ne plaĉis al Vinař. Li prezentas la monologojn kvazaŭ vere dirataj al iu fizike ĉeestanta persono, sed restas tute nebule kiu estas tiu aŭskultanto. Tio simple ne funkcias. La rezulto estas nenatura, teatreca en malbona senco de tiu vorto.

La personoj de Vinař baze estas tre bone konceptitaj. En ili troveblas kaj bonaj kaj malbonaj trajtoj, kaj oni sufiĉe bone komprenas kaj akceptas iliajn malsamajn sintenojn. Ne temas pri ia profundega psikologio, tamen sufiĉa por ĉi tia verko.

En ĉi tia verko pri konata historia (aŭ fikci-historia) evento necesas elekti, ĉu parafrazi, modernigi, enkonduki ironiajn aludojn al nia tempo, aŭ ĉu resti ĉe la origina epoko kaj igi ĝin kredebla. Ĉi-kaze Vinař ne sukcesis elekti, sed restas ie meze. La rakonto baze restas en Egiptio antaŭ trimil jaroj, sed la homa pensado kaj kelkaj aliaj detaloj ne impresas kredindaj en tiu epoko. Jozefo estas esence moderna skeptikulo, kies duboj pri religio estas tiuj de nuntempulo. Li absolute ne imageblas en sia epoko. Ankaŭ la ceteraj personoj restas iomete tro modernaj, kvankam ni ne tiel proksime ekkonas iliajn dilemojn.

Alia problemo estas, ke Vinař ne povis koncentriĝi ĉe la kerna dramo, sed aldonas rakontadon pri pli fruaj kaj postaj okazaĵoj. Per tio li kvazaŭ perdas energion en sia rakonto. Krome, li ne sukcesas motivigi, kial la personoj trovas necese rakonti tion al la nekonata aŭskultanto.

Krom iomete pli moderna interpreto pri la seksa allogo inter Jozef kaj s-ino Potifar, la aŭtoro enkondukas aliajn temojn, kiel tiujn pri socia maljusteco, rasa malestimo kaj militarismo. Eble bona ideo, sed iom tro multe por tia verketo.

Antaŭ ĉiu el la kvin monologoj aperas citaĵo el la Biblia teksto duversie: en la Zamenhofa traduko kaj en alia anonima versio.

La lingvaĵo estas sufiĉe bona. Ĉe la unua persono, sklavino de fremda origino, la aŭtoro trovis bonan formon de mallerta kaj fuŝa lingvaĵo, kio estas maloftaĵo en Esperantaj verkoj. Inter la kvar ceteraj mi preferus pli da lingva distingo. Aperas iom da nekutimaj vortoj, kiel stupida, femineco, eskvizita, libido, fantastika, kver-, garderobo, tamen ili aperas maldense kaj ne ĝenas, krom se oni sentas tiajn vortojn malkonvenaj por la historia etoso. Nur malofte aperas eraroj: masturbi (=masturbi sin), ĉifigita (=ĉifita).

Resume: amuza, sufiĉe bona ideo, sed nur duone sukcese plenumita.

 

Via opinio pri Skandalo pro Jozefo, La