Recenzo de Leif Nordenstorm
Pri la libro La frakseno Igdrasilo
Fonto: Dia Regno 1 (856) 2006
Aldonita de Leif Nordenstorm (2006-02-21)
La aŭtoro Alf Henrikson estas al svedaj legantoj bone konata verkisto kaj historiisto. Ankaŭ La frakseno Igdrasilo estas sufiĉe bone konata al svedoj. Igdrasilo estas la mondarbo de la antikvaj mitoj de la nordiaj popoloj. Do por ni svedoj estas nepre ĝojiga afero ke la libro nun aperis en Esperanto. La eldono estas belega kun bildoj de la desegnisto Edward Lindahl sur ĉiu paĝo.
La tradukon faris Bertil Nilsson. Terminoj pri praskandinavaj aferoj jam estas delonge uzataj en Esperanto. Eĉ en PIV aperas vortoj kiel Valhalo, Toro, Odino, Freja, azoj k.t.p. La tradukinto inventis nur naŭ proprajn vortojn, pri kies neceso aŭ neneceso oni kompreneble povas diskuti. Ni tamen ne diskutos tion en tie ĉi. Koncize dirite: la traduko estas bona kaj en normala Esperanto.
Ni tamen diskutu alian aferon, kiu estas grava por ni kristanoj. Kia libro estas La frakseno Igdrasilo? Kompreneble ĝi ne estas ”La biblio” de la praskandinava religio. Tiu religio ja ne estis skriba religio kaj nur malmultaj el ĝiaj anoj vere scipovis skribi kaj legi runojn. Mitojn kaj rakontojn unu generacio transdonis al la sekvanta. Parto de la mitaro havas similecojn kun aliaj hindeŭropaj mitoj. La nomo ”Tiro” ekzemple etimologie estas la sama nomo kiel la helena Zeŭso kaj la latina Jovo/Jupitero. Jam dum la pagana epoko cetere enmiksiĝis kaj sameaj kaj kristanaj eroj en la praskandinavan mitaron. La praskandinavaj mitoj surpaperiĝis en Islando nur kiam la religio mem mortis. La islandano – mem kristano – Snorri Sturluson kolektis la mitojn kaj metis ilin en kadran rakonton, nur kiam la praskandinava religio jam mortis kaj ĝiaj mitoj ne plu povus minaci la kristanismon en Islando. La celo estis kultura. Li volis helpi al islandanoj kompreni antikvajn poezion kaj rakontojn.
En La frakseno Igdrasilo Alf Henriksson denove rerakontas kelkajn mitojn en nova kadra rakonto. Tiu kadro grandparte estas la invento de la verkisto mem, precipe kiam temas pri la fino de la libro. Ĉe Henriksson Ragnaroko jam okazis. Niaj ferepokaj pragepatroj atendis ke ĝi okazos estonte.
Do, se oni nur memoras ke La frakseno Igdrasilo ne estis ”La biblio de la vikingoj” ĝi estas bone legebla kaj ĝuebla fabelaro por plenkreskuloj kaj por infanoj.
Via opinio pri Frakseno Igdrasilo, La