Recenzo de Ebbe Vilborg
Informe kaj amuze pri pramondo
Fonto: La Espero 2006-2
Aldonita de Leif Nordenstorm (2006-02-28)
Ĉu vi scias, ke, antaŭ ol la tero fariĝis ronda, troviĝis en la universo nur unu grandega arbo, kies folioj montris ke ĝi estis frakseno?
Niaj nordiaj prapatroj sciis, kaj en islandaj manuskriptoj ili notis siajn sciojn pri tiu arbo, kiu havis individuan nomon: Igdrasilo. Alf Henrikson, brila sveda ĵurnalisto kaj popularscienca verkisto, kolektis la rakontojn pri tiu pramondo en tiu ĉi libro, kaj Bertil Nilsson, same brila esperantista tradukisto, esperantigis ĝin por ke la verda popolo, diasporita ĉirkaŭ la hodiaŭa mondo, povu informiĝi pri ĝi.. Ni dankas al ambaŭ, sed nia danko direktiĝu ankaŭ al la ilustrinto Edward Lindahl, desegnisto kaj skulptisto. Ĉar en tiu ĉi libro la desegnaĵoj (ofte kun humuraj trajtoj) intermiksiĝas kaj interagas kun la teksto (la formato estas malavara: 23 x 20 cm); jen la teksto dominas la paĝon, jen la desegnoj flankenbalaas ĝin tiel ke nur malmultaj linioj trovas lokon. Kiam monstroj aperas aŭ ŝtormoj furiozas, la teksto eĉ tute mutas.
Kiel skrupula ĵurnalisto Alf Henrikson akurate informas pri la strukturo de la arbo. Montriĝas ke ĝiaj branĉoj estis loĝataj sur tri niveloj, kiuj tre malofte havis komunikon unu kun alia. Plej supre troviĝis Valhalo, la ”ĉielo” de la tiamaj dioj, la azoj (svede: asar).
Meze situis la mondo de la homoj, Midgordo (svede: Midgård). Sube oni trovis Hel, la subtero, kie laŭdire la mortintoj kolektiĝis. Ni ne forgesu, ke gigantoj vivis sur ekstremoj de la branĉoj. Se vi volas scii kie troviĝis nanoj kaj elfoj, legu la libron!
Kompreneble neniu el tiuj kategorioj sciis, ke ili loĝas en arbo. Tiu ja estis ”granda granda”: la distancoj inter la branĉoj estis milionmejlaj.
Tamen la priskribo de la frakseno ne okupas grandan parton de la teksto. Henrikson rakontas pri elstaraj okazaĵoj sur la diversaj niveloj: la kreo de Askur kaj Embla, la unuaj homoj; la edziĝo de la plej potenca azo, Odin, kun Frigg; la invento de la runoj kaj de la tagoj kaj monatoj (ankoraŭ hodiaŭ la tagoj mardo, merkredo , ĵaŭdo kaj vendredo estas en la sveda nomataj laŭ azoj: tisdag laŭ Tir, onsdag laŭ Odin, torsdag laŭ Tor, fredag laŭ Frigg). Dekkelk paĝoj estas dediĉitaj al la ĉasado al la Fenris-lupo, fibesto danĝera pro sia eksternorma kreskopovo. Grandiozan finon faras la falo de la frakseno = la pereo de la mondo = Ragnaroko. Nia nuna mondo estas nur fraksena splito kiu kreis sian orbiton en la malplena spaco.
Tamen brilas espero en la lastaj linioj de la libro: ni informiĝas ke la nornoj (diinoj de la sorto) plantis novan fraksenon, kiu certe ankoraŭ nur estas mejlon alta sed kreskas konstante.
Do, post mil jaroj ni povos translokiĝi tien?
La stilo de Bertil NilssonN estas altgrade leginda. Laŭ mi, li tre bone trafis la gemutan tonon de Henrikson, kreante agrablan legaĵon (kiun oni tre bone povas uzi popece, ĉar la rakontoj estas mallongaj). Certe ne estis necese kvazaŭ pardonpeti ĉar li ”uzis kelkajn vortojn kiujn vi eble ne aŭdis aŭ vidis antaŭe”. La listo de neologismoj estas tre mallonga; mi volas atentigi pri domestigi = malsovaĝigi, kongeli = frostigi (manĝaĵon), ubero = mamo de mamulo. – La konstruo ”estis okupata transdoni…” (p.15) ŝajnas al mi mankhava. Sur p. 34 ”trans la sojlo” mi preferus ”sojlon”. - Troviĝas nomlisto esperanta-islanda, sed ankaŭ paĝidikoj estus dezirindaj.
Ĉiuj nordlandanoj ricevas en la lernejo almenaŭ kelkajn informojn pri la pranorda mitologio.Multaj el ties nomoj estas ĝenerale konataj. Tamen mi estas certa ke apenaŭ iu ricevis tiel ampleksan kaj amuzan panoramon de la aza mondo kiel kreis Henrikson-Lindahl. Por ne-nordlandanoj, kiuj eble nur scias pri la vikingoj, la libro povas, en certa senco,
malfermi pordon al nova (sed antikva!) mondo.
Via opinio pri Frakseno Igdrasilo, La