Titolo | Esperantologio / Esperanto Studies Kajero 3 | |
Kategorio | Lingvistiko |
Prezo | 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Dobřichovice, 2005 |
Eldoninto | KAVA-PECH |
Klarigoj | Tri artikoloj en Esperanto kaj unu en la germana. |
Kontribuantoj | Red. Christer Kiselman |
ISBN/ISSN | 13113496 |
Formato | 68 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Andreas Künzli
Esperantologio
Fonto: revuo Esperanto, aprilo 2005
Aldonita de Andreas Künzli (2007-01-09)
Tre bedaǔrinde, sed fakte, pri esperantologio kaj interlingvistiko okupiĝas relative malmultaj sciencistoj, kvankam ĉi tiu fako meritus multe pli da atento kaj apliko. La plej freŝa kajereto de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies / EES, kiu estis fajne preparita de Christer Kiselman de la Upsala universitato (Svedio) kaj presita de la eldonejo KAVA-PECH (Ĉeĥio), iusence iom respegulas la nefacilan staton de ĉi tiu fako. Unue la revuo aperas tro malofte kaj tro malregule, due kontribuaĵoj tro malabundas, trie vere novaj kaj signifaj esperantologiaj studoj evidente estas malfacile akireblaj, ĉar tro malmulte produktataj. La ĉi-jare aperinta kajero estas kun 68 paĝoj do entute nur la tria post du antaǔe sekvintaj numeroj en la jaroj 1999 kaj 2001! Tamen. Kion oni tenas en la manoj, estas laǔ amplekso ja modesta, sed enhave des pli juvela, surpriza.
La laboro plenumita malantaǔ tiuj artikoloj estas konsiderinda. Precipe elstaras en ĉi tiu numero la psikolingvista esploro de Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti, kiu traktas la temon 'Influoj de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto' pere de du taskoj: juĝado de akceptebleco de frazoj kaj libera priskribado de bildo. En tiu laboro, kies dumaj rezultoj estas publikigitaj, partoprenis entute 111 parolantoj angla-, pers-, hungar- kaj ruslingvaj, malsamaj rilate la sperton en la scipovo de Esperanto (komencantoj, progresantoj kaj spertuloj). Ĉi tiu empiria esploro, kiu, konfesite, estas eble eĉ por fakuloj ne tre facile digestebla, estis subtenita de la FAME Fondaĵo kaj finita en 2002. Studoj de tiu speco ekzistas tre malmultaj. Samtempe la aǔtoroj montras sin konvinkitaj, „ke Esperanto povus fariĝi unu el la plej bonaj testlingvoj por esplori diversspecajn problemojn en lingvistiko kaj psikolingvistiko, aparte por ties fleksebleco pri sintaksa strukturo kaj vortfarado“.
Aliaj kontribuaĵoj priskribas la esperantologian agadon de Gesellschaft für Interlingvistik/GIL (Renato Corsetti), analizas nove trovitajn dokumentojn de la 'Mondlingva Klubo' de Nurenbergo el la urba arkivo, ilustrante la ŝanĝiĝantan identecon de tiu frua planlingva organizo, kiu servis kiel ĝermejo por la posta berlina Esperanto-grupo (Marcus Sikosek). Same el la historio de esperantologio estas rememorigata pri la unua esperantologia periodaĵo 'Lingva Kritiko', kiu 1932-1935 aperis kiel aldono al 'Heroldo de Esperanto' ĉefe dank' al la klopodoj de Teo Jung en Kolonjo. En komentita kronologia indekso estas menciitaj la tiamaj diskutoj esperantologiaj (Bernhard Papst). Krom la artikolo de Sikosek, ĉiuj aliaj kontribuaĵoj estas verkitaj en Esperanto.
Ĉi unika projekto estas „ia“ daŭrigo de la iama revuo 'Esperantologio', kiun redaktis Paul Neergaard dum la jaroj 1949–1961. Eĉ se pro la supre menciitaj kialoj oni emus dubi pri senco kaj esenco de la relanĉita revuo-projekto, estas absolute klare, ke necesas subteni ĝin kaj klopodi, por ke povu aperi regule pli da eldonoj kun signifaj, novaj sciencaj kontribuaĵoj. Finfine, la sukceso de la Esperanto-movado dependas ankaǔ de la kondiĉo, ĉu esperantologoj kaj interlingvistoj kapablas efektivigi profesian verkadon, interesi la publikon pri sia fako kaj vastigi la rondon de fakuloj.
Cetere, la revuo kaj ĝia enhavo estas atingeblaj rete ankaǔ sub la adreso http://www.math.uu.se/esperanto. La unua kaj dua kajeroj estas ankoraǔ haveblaj ĉe UEA kaj ĉe kiselman@math.uu.se.
Andreas Künzli
Via opinio pri Esperantologio / Esperanto Studies