Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ilustrita frazeologio
Titolo Ilustrita frazeologio
 
AŭtoroSabine Fiedler, Pavel Rak
KategorioLingvistiko
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2009 (2a eld) 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojKvazaŭa komplemento al "Esperanto frazeologio", ĉi-foje kun spritaj ilustraĵoj.
ISBN/ISSN9788087169087 
Formato 136 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Antonio Valén

Modelo de profesieco kaj amo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-06)

Ni ne havis ĝis nun en Esperantujo ĉi-specan popularan verkon: frazeologiaĵoj (parolturnoj, proverboj ktp) ilustritaj per plaĉaj kaj spritaj desegnoj. La libro aspektas jene: sur ĉiu paro da paĝoj aperas maldekstre po unu proverbo aŭ parolturno kun du-tri ekzemplaj citaĵoj el revuoj aŭ libroj por aŭtor(itat)igi ĝin; dekstre aperas granda humura desegno kaj ekvivalentaj esprimoj en tri-kvar aliaj lingvoj, ne ĉiam la
samaj, tamen preskaŭ ĉiam eŭropaj. Estus tre interese plivastigi
la lingvoliston por eventuala dua eldono.
Mi trovas ĉi libron facile vendebla, kaj ĝi eble helpos klerigi
la nekleriĝeman esperantistaron (des pli bone). Veraj interesatoj
pri frazeologio prefere sin turnu rekte al la ĉiam aminda "Proverbaro Esperanta" de Zamenhof, al la same aminda "Faktoj kaj Fantazioj" de Boulton – kies disaj proverboj ĉarmas kaj elegantas – kaj akcesore ankaŭ al la ekzemplo-frazoj de PIV.
Survoje kaj enkonduke situas Ilustrita frazeologio de Fiedler, kiu ja povus veki intereson pri frazeologio ĉe kelkaj komencantoj kaj progresintoj.
Mi ja rekomendas ĉi libron: tre bonvenas la alfabeta ordo laŭ la ĉefa substantivo kaj ankaŭ la indekso en la komenco. Mi tre ŝatas, ke la aŭtorino regule mencias eventualan aperon en "Proverbaro Esperanta" kaj en PIV. Ŝi ĉiam mencias ankaŭ fontojn, kvankam bedaŭrinde ili ne ĉiam estas personaj sed foje nur revuaj sen plia klarigo: koni la nacianecon aŭ la gepatran lingvon de fraz-aŭtoro ja tre helpus spuri eblan nacilingvan paŭson. Tre ŝatindas ankaŭ la aperigo de kelkaj pure Esperantaj parolturnoj, nome Iri glite kaj glate (p. 46), Kredu min, sinjorino (p. 114) kaj Jam temp' está (p. 128).
Foje aperas parolturnoj, kiuj ne fidele sekvas la vortumon en la Proverbaro Esperanta. Ekzemple, Fiedler proponas "Sinki en
forgeson" (p. 36) anst. la Proverbaran "Formeti la aferon en la
keston de forgeso"; "Al iu hirtiĝas la haroj" (p. 40) anstataŭ la
Proverbaran "La haroj streĉiĝas" kaj "Elverŝi sian koron"(zamenhofa esprimo, p. 62) anstataŭ la Proverbaran "Malkovri antaŭ iu sian koron. Eble la aŭtorino faris tion ĉar: (a) ŝi volis fidele speguli la veran uzadon de la frazeologiaĵoj; (b) ŝi adaptetis por la nacilingvaj tradukoj, aŭ (c) ŝi ne reale registris la Proverbaran formon en la fakte uzata Esperanto.
Kompreneble ne ĉio en la libro ronde perfektas. Fiedler parolas en la enkonduko pri la influo de la gepatra lingvo kaj ekzemplas per la Proverbara "Unu hirundo printempon ne alportas", kiu buŝe de esperantistoj povas fariĝi "Unu hirundo printempon ne faras" aŭ "Unu hirundo ne sufiĉas por anonci la printempon". LaΩ mi – kaj ŝajne ankaŭ por la aŭtorino – tiaj paŭsoj estas nerekomendindaj... Sed sur p. 44 Fiedler proponas kiel samrangan varianton "Unu hirundo ne faras someron", kiu ja estas denove simpla paŭso de la eŭropaj lingvoj... (Parenteze, ankaΩ la aŭtorino montras gepatralingvan influon en sia enkonduko, ekz.
traduk-transprenaĵoj anst. paŭsoj, fremdlingvojn anst. fremdajn lingvojn aŭ inter alie anstataŭ interalie).
Mi same ne komprenas kial sur p. 110 (el sango kaj karno) la aŭtorino rimarkas, ke pro etnolingvaj influoj oni trovas ankaŭ el karno kaj sango. En mia gepatra lingvo oni uzas neniun el ambaŭ: Ĉu mi devas do dedukti, ke el sango kaj karno pli bonas ol el karno kaj sango? En la du sekvaj ekzemplaj frazoj aperas ambaŭ formoj; bedaŭrinde, la du aŭtoritataj fontoj en la paĝo estas senaŭtoraj ("La Gazeto" 63 kaj "Fonto" 244), kaj ni do ne povas scii, ĉu estas frazoj de imitindaj bonaj aŭtoroj aŭ de sinjoro Ajnulo ĵus lerninta Esperanton. Necesas nur konsulti en PIV 2 la vortojn "sango" kaj "karno" por trovi kvin zamenhofajn esprimojn kun la sinsekvo karno-sango: ricevi karnon kaj sangon; ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango; mi ne plu deziros, ke vi (pupoj) ricevu karnon kaj sangon; ne karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj; vi estas lia karno, lia sango. Ĉu eble ankaŭ Zamenhof uzis tian ordon pro etnolingvaj influoj?
Tiuj makuletoj tamen ne malplivalorigas la libron, kiu – enhave, bilde, preseje – estas modelo de profesieco kaj amo al nia lingvo. Dankon, Fiedler!

 

Via opinio pri Ilustrita frazeologio