Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Eŭlalia
Titolo Eŭlalia
 
Aŭtoro Lorjak (ps.) 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroBudapeŝto, 1984 
EldonintoHEA 
KlarigojLa kvina originala romano de la aŭtoro de Neologisme, Transe, Retoj kaj Regulus.
ISBN/ISSN9635711263 
Formato 188 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Sukcese absurda distraĵo de Sten Johansson
Aldonu

Atenton, "Eŭlalia" ne estas havebla!


Recenzo de Don Harlow

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/euxlalia.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

En la Proverbaro de Zamenhof devus troviĝi la jena aforismo: "Sencon de Lorjak atendu nur naivulo." Ĉi tiu romano pravigas tiun estuntan proverbon. Tamen, manko de senco ne necesas implici mankon de plezuro.

La romano traktas kelkajn semajnojn el la vivo de Eŭlalia, bonintenca laboristino, kiu loĝas kun franca familio tute ordinara -- avino, kiu estas konstante ebria; kaj duonfratino, kiu ests amoristino. Pro serio da akcidentoj, Eŭlalian rimarkas grava registara funkciulo, kies propra pasinteco enhavas gravajn sekretojn. Baldaŭ evidentiĝas, ke Eŭlalia ne estas ĝuste la persono, kiun ŝi supozas -- cetere, ke pluraj aliaj personoj ja estas ... nu, aliaj. Kelkaj mortigoj kaj murdoj ankaŭ konfuzas la spuron (unu mordon faras okmonata bebo -- pere de revolvero; la kovrilo ne mensogas!). Finfine, ĉiu trovas sian feliĉon -- kompreneble, krom tiuj, kiuj mortis.

Mi ne konsentas kun ĉiu vortelekto de Lorjak (kaj pri tio vidu lian averton sur paĝo 6). Sed li ja havas brilan kapablon pri sintaksoturnoj; kaj li proponas kelkajn originalajn ideojn interne de la romano. Ekzemple, li kreas tute modernan uzon de la malnovmoda koncepto "infano-ŝtelita-de-ciganoj", kaj mi opinias, ke lia metodo venĝi sin kontraŭ malamiko (paĝoj 160-161) vere estas tro danĝera por prezento al la ĝenerala publiko.

La libron mi povas rekomendi al ĉiu kapabla leganto de Esperanto, kiu serĉas kelkhoran distriĝon.

 

Via opinio pri Eŭlalia