Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Fermita urbo, La
Titolo Fermita urbo, La
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 12.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 2000 (2a eld) 
EldonintoIEM 
KlarigojSciencfikcia romano pri subtera, mezepokeca kolonio.
ISBN/ISSN3901752196 
Formato 158 paĝoj, 23 cm 
RecenzojKADRE DE NEMERE-AĴO, IOMETO PRI ESPERANTA LITERATURO KAJ ALIAJ ARTOJ de Miguel Fernández
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Fermita urbo, La" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Modere pensiga distraĵo

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/fermiturbrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

La fermita urbo estas la unua Esperanta romano de István Nemere. Ĝi estas scienc-fikcia rakonto, en kiu oni facile rekonas kelkajn temojn favoratajn de la aŭtoro. Temas pri la alveno de sola viro, taskita de aliaj aŭ de si mem por esplori iun misteran lokon, homgrupon, kiu iel apartiĝis de la ĉirkaŭa mondo. Kaj temas pri la diferenco inter la vivo en diversspecaj, diversepokaj medioj. En ĉi kazo, la ĉirkaŭa medio estas onta tutmonda ŝtato en la dudeksesa jarcento, ŝtato kie la scienco pli-malpli eliminis krimojn kaj perforton. En tiu kunteksto la protagonisto de la romano, la juna psikosociologo Mark Bellor, trovas urbon kaŝitan, enfermitan, kie la homoj vivas tute alie, laŭ mezepokaj kondiĉoj materiaj kaj spiritaj. En la fermita urbo li trapasas kelkajn ekscitajn aventurojn, ĝis venas drama fino, kie la sekretoj estas klarigitaj kaj la kulpuloj malkaŝitaj.

Ĉi verko laŭ sia baza ideo tre similas alian Nemere-romanon - La monto - kiu aperis du jarojn poste. Tamen, dum en La monto la ĉirkaŭa socio estas brutala kaj la izolita komunumeto estas paca idilio - almenaŭ laŭ la unua ŝajno - en La fermita urbo estas pli-malpli male. Tie la mezepoka vivo neniel idilias, tamen oni ekscias ke ĝi iam estis pli bona, antaŭ ol okazis iuj perturboj. Ĉiel ajn, la kontrastigo de vivstiloj moderna kaj malmoderna estas tre karakteriza de Nemere, kvankam en multaj verkoj ĝi prenas formon de diferencoj inter urbo kaj vilaĝo.

Je atenta legado oni ja povas trovi kelkajn detalojn ne tre konvinkajn en La fermita urbo - ekzemple en ĉi onta mondo la alpistoj grimpas sur montojn helpe de ŝnureskaloj! - tamen ĝi estas sufiĉe distra kaj atentokapta por forgesigi al la leganto tro akrajn demandojn. Oni tuj identiĝas kun Mark kaj sekvas liajn agojn sen troa kritiko. Eble la fino estas iom tro densa, kvazaŭ la aŭtoro subite konstatus, ke restas al li nur dudek paĝoj por ĉion solvi. Tamen ĉio klariĝas, eĉ se la fino ne estas centprocente feliĉa.

Estas rimarkinde kiom la stilo kaj rakonta tekniko de Nemere facile rekoneblas jam ekde ĉi unua romano ĝis liaj plej freŝdataj, pli malfruaj je du jardekoj. Efika, konciza rakontado, tamen jen kaj jen kun mallongaj filozofiaj komentoj. Malmulte da priskriboj pri medioj aŭ personoj - ĉefrolas ĉiam la agoj. Kaj eĉ la lingvo ŝajnas sama, baze tre flua, natura kaj simpla Esperanto, tamen kun kelkaj facile rekoneblaj makuloj, kiun la produktema verkisto obstine rifuzas forviŝi. En ĉi frua verko troviĝas da tiaj nek pli nek malpli ol en malfruaj verkoj. Oni do trovas ekzemple ĉi tiajn frazojn: "Valentin estas en karcero, kaj restos tie, ĝis kiam mi ne pendigos lin...!" (p. 22) kaj "Kelkiuj volis ĉi tie kaŝatendi, ĝis kiam la soldatoj traserĉos la Urbon" (p. 31). Aperas kelkaj misaj vortoj - "designis" (p. 31, = destinis), "hostaĝoj" (p. 125, = ostaĝoj, garantiuloj) - kaj misojn pri verba karaktero: "klinigis" (p. 57) kaj "ruligi" (p. 63). Kaj fine, kompreneble, neniu verko de Nemere rajtas aperi sen la insigno de lia hungareco: "oni trovis Valentin-on enbruste kun sago" (p. 44).

Kiel ekscita aventuro kaj modere pensiga distraĵo La fermita urbo apartenas al la pli sukcesa duono de verkoj Nemereaj.

 

Opinioj pri Fermita urbo, La

andreo (2004-03-26):
Bona legaĵo, kun iom da psikologio, aventuroj, sociaj problemoj... Por ofta leganto de scienc-fikcio la ideoj ne ŝajnos novaj, sed iaspeca originaleco tamen ekzistas. Estas bone, ke tiaj romanoj aperas foje ankaŭ en Esperanto.

Ilja (2017-03-15):
Al mi plaĉis la libro. Verdire, mi eĉ ne atendis, ke ĝi kaptis mian atenton, kaj mi sufiĉe rapide ĝin tralegis. La lingvo de la libro estas bona, ne malsimpla, sen malfacilaĵoj. Temo de la libro kompreneble ne estas io nova, sed tamen estas konsider


Via opinio pri Fermita urbo, La