Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Litomiŝla tombejo, La
Titolo Litomiŝla tombejo, La
 
Aŭtoro Karolo Piĉ 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 19.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1981 
EldonintoArtur E. Iltis 
KlarigojLa ĉefa E-romano de la 80-aj jaroj. Kun aŭtobiografia, foje movada, fono. Forme moderna, lingve eksperimenta.
ISBN/ISSN3927613096 
Formato 276 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Piĉa sonĝo de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/litomisxla.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

   Iomete malfruas por recenzi libron eldonitan antaŭ sep jaroj, sed nur lastatempe mi kaptis la okazon vere profundiĝi en ĉi tiu grava, legebla, leginda, sed certe tre ĝena verko de nia ĉeĥa Akademiano. Mi konfesas, ke mi vere timis fronti ĝin dum longa tempo; sed, leginte la lastatempe aĉetitan Mortsonorilo de Chamblay far la sama persono, mi finfine ekkuraĝis.

  Temas pri la vivo, suferoj, amoj, eĉ amoroj de nenomita esperantisto-Akademiano, kiu pasigas preskaŭ la tutan vivon en la malgranda (10 000 homoj) ĉeĥa urbo Litomyŝl. La leganto sekvas lin tra la infaneco, la adoleska trookupiteco pri sekso, la universitato, la milito, la adolta trookupiteco pri sekso, la mezaĝo, la mezaĝa trookupiteco pri sekso, finfine ĝis la maljuneco kaj la maljuneca trookupiteco pri sekso. La verkinto bonvolu pardoni min pro mia (sendube erara) supozo, ke troviĝas kelkaj (eventuale malgravaj) aŭtobiografiaj elementoj en la romano. (1)

  La libro estas verkita en la sufiĉe malofta kaj malfacila duapersona stilo; nur unu aliaj fojon mi legis sukcesan duapersonan verkon. (2) La lingvaĵo estas multekolora, flustila, facile legebla sed ne primitive simpla. El ĉiuj nuntempaj original verkistoj en Esperanto, Piĉ eble plej bone scipovas priskribi. Li ankaŭ bone kaptas la aŭtentajn nuancojn de la diversaj homaj sentoj. Min plej forte trafis la jena citaĵo, pri bicikla ekskurso, sur paĝo 147:

  Vi veturas al Bruno. Vi volus vidi etapostarton. Traceo Litomiŝlo-Bruno ne estas facila. Ĝi havas tre varian profilon kun longaj dekduprocentaj scendaloj kaj descendaloj, kaj kun grandaj altodiferencoj. Vi pedalas. Tamen iel vi ne sukcesas trafi la ĝustan ritmon. Vi lacas. Kaj via ekskurso, iom post iom, nehaltigeble, iĝas elĉerpa izola tempalo, jam antaŭe perdita lukto, iaspeca privata veturo "contre la montre". Valoraj sekundoj senhelpe trafalas kaj perdiĝas. Kilometroj pasas ege malpli rapide ol minutoj. Kaj vi jam scias, ke vi ne ĝisveturos ... Vi volus cikli pli verve, pli elane ... Vi leviĝas sur la pedaloj ... Vane ... Vi ne kapablas pli ... Fine vi restas stari arbarrande, tridek kilometrojn antaŭ Bruno. La arbaro odoras. Kolinoj, hiloj kaj kurtaj dorsoj grize verdas. Kaj vi ploras ... Same, kiel pluraj aliaj viroj, kiuj devis descendi dos la biciklo, jen mezvoje al Tourmalet, Ventoŭ, Col de Puymorens aŭ Col de Pyresoudre, jen ĉepiede de Mont Perdu, Pic d'Anethou aŭ ie inter Luchon, Lourdes, Tarbes kaj Pau.

  Vi ploras ... Pro tio, ke vi ne ĝisveturis ... Sed ankaŭ pro tio, ke tiu halto, iel, egalas al malvenko kaj al fino de etapo ...

Per la foriro el Poliĉko finiĝis via junaĝo. Per la descendo dos biciklo ĉi tie, finiĝis alia via sennoma vojparto. Vi transpasis la zeniton. Vi lasis post vi la someran solsticon ... La suno plu lumas ... La deklivoj odoras timiane kaj rezine, kaj somerece verdas ... Sed la vojo antaŭ vi jam iras aŭtunen ... Nun ĉiam pli kaj pli ofte vi posidados arbarrande.

   Se en ĉi tiu citaĵo troviĝas prozo, kiu tuŝas la koron kaj sperton de ni ĉiuj, ankaŭ troviĝas la plej ĝena afero en la verkado de Piĉ. Nome, li estas lingva eksperimentemulo. Kaj ne foje eksperimentemulo; ne, li devas eksperimenti pogrande. En ĉi tiuj kelkaj alineoj vi povas vidi novajn afiksojn (-al-, (3) po- (4)), novan prepozicion (dos = "de sur"), kaj diversajn novajn radikojn (kolino, hilo (5) kiel sinonimoj de monteto). Tiun tutan aferon Piĉ klarigas en postromana eseo (paĝoj 229-251), kaj li provizas ampleksan glosaron; sed ĉiu novaĵo siavice kontribuas al rompo de la pensoĉeno de la leganto. Ĉu tiom necesas tiuj novaĵoj? Kial ne simple "kun longaj dekduprocentaj soriroj kaj sobiroj"? (sor kaj sob estas zamenhofaĵoj.) "Deklivoj, montetoj kaj mallongaj dorsoj grize verdas" -- ĉu tio ne havas egalan sonoron, kaj pli tujan kompreneblecon? "Kiuj devis depaŝi de sur la biciklo" -- eĉ aliteracia, ĉu ne? Sed Piĉ insistas mislegigi la leganton per amaso da tunkoj, aŭtemoj, namoj, akoj, ktp. Eĉ liaj elkreitaj interjekcioj, kiel dank, (6) foje misas.

  Nu, malgraŭ tiuj kritikoj -- kaj laŭ mi ili estas gravaj -- la libro certe restas leginda. Mi ege ĝuis ĝin, kaj esperas, ke vi havos la saman sperton. Kaj, malgraŭ la iomete malfeliĉa fino, ne forgesu, ke la verkisto eldonis tri verkojn post ĉi tiu. (7)

Piednotoj

(1) Piĉ mem estas UEA delegito en Litomyŝl. Tamen, por eviti, ke oni miskomprenu pri la idento de la ĉefrolanto, li avertas, ke "ĉiuj historioj, eldiroj, personoj, nomoj kaj roloj de ĉi tiu romano estas tute elpensitaj kaj fikciaj. Se al iu ili tamen memorigus iun aŭ ion, tiam temus pri koincidoj kaj similoj absolute hazardaj kaj nepre neintencitaj." Domaĝo! Mi preferus, ke la fikcia ĉefrolanto estu reala persono!.
(2) Sciencfikcia novelo, anglalingva, de Lester Del Rey.
(3) Sur p. 253 Piĉ klarigas, ke -al- estas PIV-sufikso kun adjektivsubstantigiva senco. Nu, mi tute ne trovas tiun uzon en PIV (pp. 27-28). Ekzistas propono pri sufiksa uzo de -al- en PAG, sed tie temas pri substantivadjektiviga uzo (ekz. en la serio varma = hot -> varmo = heat -> varmala = thermal.
(4) Malgraŭ klarigo sur p. 237, po- ne parencas kun la homonima prepozicio.
(5) Ambaŭ vortojn proponis Fernando de Diego en Pri Esperanta Tradukarto. Kolino estas latindevena vorto netrovebla en PIV; la vorto hilo jam havas du biologiajn signifojn.
(6) Piĉ ne estas la unua esperantisto, kiu eraris, supozante ke la zamenhofa duon-idiotismo "dank' al Dio" estas kontraŭfundamenta, vidante en ĝi la malpermesendan elizion de -on el "[Mi deziras] dank[on] al Dio" anstataŭ la eliziitan religiecan esprimon "[Estu] dank[o] al Dio."
(7) Interese estas, ke la finaĵo de la libro iasence eĥas la finajn vortojn de la poeto A.E. Housan en la konata poemo "Bredon Hill".

 

Opinioj pri Litomiŝla tombejo, La

Bernardo (2010-03-14):
Intertempe jam klasika libro, kiu vekis multajn emociojn, disputojn kaj debatojn. Ĉiu, kiu serioze interesiĝas pri originala literaturo de Esperanto, devus koni ĝin. Ĉu poste ŝati jam estas alia afero: [trifoje w].ipernity.com/blog/bernardo/202499


Via opinio pri Litomiŝla tombejo, La