Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Morta suito, La
Titolo Morta suito, La
 
Aŭtoro Miyamoto Masao 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKioto, 1984 
EldonintoL'omnibuso 
KlarigojVivrakonta romano pri la japana anarkiisto-esperantisto Sakae Oosugi.
Formato 169 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojRecenzo de Don Harlow
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Morta suito, La" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Klopodo orientiĝi

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/mortsuitrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Ĉi verkon la aŭtoro Miyamoto Masao unufoje (p. 15) nomas "romano", sed pli ofte "muntaĵo" (p. 21, 73), "duondokumento" (p. 104, 114) aŭ "muntdokumento" (p. 154). Se ĝi estas romano, ĝia konstrumaniero estas ege nekutima. Ĝi konsistas el eroj el trideko da verkoj biografiaj kaj membiografiaj de preskaŭ same multaj verkintoj, ĉefe sed ne ekskluzive japanoj. La erojn Miyamoto elserĉis, tradukis kaj kompilis formante relative koheran kaj interesan rakonton. Inter la erojn (kaj fojfoje eĉ en ilin) li mem enŝovis mallongajn komentojn kaj klarigojn. Tiuj tamen estas tre avaraj kaj preskaŭ ekskluzive rilatas al detaloj en la tekstoj. Da provoj imagi aŭ scenigi la eventojn oni trovas preskaŭ nenion el la mano de la aŭtoro aŭ "muntisto".

Por mi, la teknika maniero de Miyamoto kunigi kaj prezenti la muntitajn erojn estas tre stranga kaj starigas grandan obstaklon al la legado. Li tute neniel indikas, ke jen komenciĝas citaĵo, des malpli li antaŭe informas el kiu verko kaj de kiu verkinto estas ĉerpita la teksto. Tion li ja sciigas, sed nur per piednota cifereto post la koncerna teksto, do ofte post pluraj paĝoj, kelkfoje eĉ post paso de kelkaj subĉapitraj titoloj. Tio signifas, ke ĉiufoje kiam oni eklegas novan epizodon, kie iu mi rakontas pri iu li, oni neniam scias kiu parolas pri kiu. Por scii tion, necesas elserĉi en nekonata loko la plej proksime sekvantan piednotan ciferon. Ekzemple, en paĝo 74 komenciĝas epizodo: "Mi diris al Arahata, kiu tiam estis preskaŭ sola kamarado." Por ekscii, kiu nun estas "mi", necesas foliumi antaŭen. Farante tion, mi trovis sur paĝo 85 piednotan cifereton 3), poste mi devis foliumi plu por trovi la ĉapitrofinon. Tie, sur paĝo 88, mi eksciis, ke 3) signifas aŭtobiografion de Kamitika Itiko. Nu, ĉar en la teksto sur paĝo 74 la mio parolas interalie pri tiu Kamitika, mi evidente eraris. Do, nova foliumado, kaj nun mi trovis jam sur paĝo 78 diskretan ciferon 6). Pluen al paĝo 88 por ekscii, ke 6) signifas aŭtobiografion de Oosugi Sakae. Fu! Venkita la obstaklo, kaj mi povis legi plu, jam sciante kiu kias, ĝis la komenco de nova epizodo, kie la ĝeno ripetiĝas.

Ankaŭ la mallongaj intervenoj de Miyamoto Masao mem ne ĉiam tre klare distingeblas. Neniu tipografia rimedo uzatas, sed la intervenanto prezentas sin kiel "la aŭtoro""la muntisto". Malgraŭ tio povas esti problemoj. En la teksto "La aŭtoro ne scias, kiu permesis fari tion al li, danĝerulo, sed li miras pri tiutempa liberalisma tendenco, kion li neniam spertis dum sia vivo antaŭ la milito" oni trovas trifoje la vorton "li". La unua rilatas al Miyamoto, la dua kaj tria al Oosugi. Jen eble evidenta afero, tamen oni ne legu ĉi tiun libron duondormante!

Al mi estas granda mistero, kial Miyamoto elektis ĉi metodon. Ĉu li volis, ke la leganto nur aŭdu kakafonion el anonimaj voĉoj, por mem elkribri el tiu pelmela koruso la rakontan melodion? Se jes, kial do tiuj aŭtoraj intervenoj pri detaloj? Efektive mi pli emas kredi, ke temas pri senintenca mallertaĵo. Kompreneble povas ekzisti kulturaj diferencoj kaj kutimoj pri kiel prezenti citaĵojn, sed mi rifuzas akcepti ke japanoj pli lertas pri telepatio ol eŭropanoj!

Nu, post tiuj formaj konsideroj mi finfine traktu la enhavon, la rakonton. Temas pri la vivo kaj morto de la japana anarkiisto Oosugi Sakae, naskita en 1885, en 1923 murdita kun amatino kaj nevo fare de policistoj. La rakonto prezentas lian politikan agadon, tamen pli-malpli kiel kaŝludon aŭ kaptoludon kun polico kaj aŭtoritatoj. Pri liaj ideoj ni ekscias nenion, kaj liaj agoj ŝajne konsistas ĉefe el fondado de efemeraj gazetoj kaj iom da verkado en tiuj. Oni ekscias, ke li iam estis malliberigita pro partopreno en protesto kontraŭ prezaltigo de la trambiletoj en Tokio. Dum tiu prizona restado li lernis Esperanton. La verko rakontas iom ankaŭ pri lia Esperanta aktivado kaj instruado de la lingvo. Ankaŭ ĉi-kampe la libro donas pli da sekaj datenoj ol da scenoj kaj eventoj.

Grava kaj pli viva parto de la rakonto temas pri lia ama vivo, aŭ eble pli ĝuste amora. Li estis dufoja edzo sed krome havis senkaŝajn amaferojn kun pluraj amatinoj samtempe, ĉefe inter la anarkiistaj rondoj. Unu el ili pro frustriĝo provis murdi lin. Li pravigis sian amoran vivon per ideoj pri "libera amo", sed ŝajnas sufiĉe senrespekta kaj malestima rilate al siaj virinoj.

En sia lasta jaro li vojaĝis per falsa pasporto al Eŭropo por partopreni en anarkiista kongreso, okazigota printempe en Berlino, aŭ eble aŭtune en Vieno, aŭ eble... Li restis monatojn en Francio, senmoniĝis "ĉar ni sufiĉe diboĉis" (p. 122). Tamen lia edzino sendis al li monon el Japanio, dum li ial donacis ŝian horloĝon al nekonata virino en kafejo. Fine, oni arestis kaj resendis lin en Japanion, kie li baldaŭ estis brutale buĉita.

La japanaj anarkiistoj ŝajnas pli-malpli pravigi la ĉiutagan sencon de la vorto anarkio (kiun PIV2 ial konsideras "evitinda"):

Li (= Kondô) mem ĉeestis la kunvenon (...) kaj ricevis 5000 enojn, kiel parton de la fonduso por la revolucia movado (...) En Simonoseki li malsukcesis kapti ekspreson al Tokio, kaj dum la atendo de la sekvanta trajno li ensidiĝis en restoracion, kaj manĝis tie kun venigita gejŝo. Kiam li denove iris al la stacio akompanate de la gejŝo kaj ĉambristinoj, jam antaŭ du minutoj la ekspreso forveturis. Du fojojn li ja maltrafis! Tiam en granda kolero kaj en ebrio li disŝiris sian duaklasan bileton por litvagono en la stacio tiel ke policano devis lin suspekti. Li reiris al la restoracio kaj kuŝis tie kun la gejŝo, kaj tiun nokton kvar policanoj penetris lian ĉambron kaj lin dekondukis al la policstacio, kie oni esplordemandis, de kie li havas tian sumon." (p. 102-103)

Nu, kompreneble revolucia movado kun gejŝoj ankaŭ gravas.

Post la morto de Oosugi, kelkaj lastaj restantoj en lia movado iĝis teroristaj krimuloj kaj provis rabi bankojn. Sed eĉ pri tio ili ne talentis. Pluraj estis arestitaj. Tiam "Huruta ĵetas bombon en la policstacion Motokuzi por timigi la persekutantojn, sed ĝi ne eksplodas" (p. 145). En 1928, kvin jarojn post la buĉo de Oosugi, ŝajne la lasta japana anarkiisto pendigas sin en prizono, postlasante hajkon.

La verko de Miyamoto Masao malgraŭ formaj obstakloj estas interesa kaj leginda. Ĝia lingvaĵo estas plejparte bona, normala Esperanto. Escepte oni trovas kelkajn enigmajn esprimojn. "Efektive disetendiĝis nur skandalaj adultaĵoj, ĉu vi diras?" (p. 68). "Eĉ paroli li preskaŭ povis." (p. 120, verŝajne = apenaŭ).

En la frazoj de Miyamoto tamen sufiĉe ofte troviĝas leĝere nebula, ŝveba nuanco. Mi ofte devas iom streĉi la cerbon por certiĝi, kio rilatas al kio. Ĝenerale, legante Esperantajn verkojn de japanaj verkistoj kaj tradukistoj, mi ekkonscias, kiagrade Esperanto efektive estas eŭropeca. Ne temas pri vortoj aŭ radikoj - tio estas bagateloj - nek pri la fama "azia" (laŭ Piron k.a.) aglutineco. Ne, temas pri la frazoj, la rilatoj inter vortoj kaj propozicioj en frazo, eĉ foje inter la frazoj. Kredeble la latina lingvo respondecas pri tio. Dum pli ol mil jaroj ĝi influis ĉiujn eŭropajn lingvojn, rekte aŭ pere de aliaj lingvoj, supozeble eĉ tiujn, kiuj mem ne estas hindeŭropaj. Tial ni eŭropanoj relative facile komprenas la frazojn unu de la alia, se ni nur konas la vortojn. Por japanoj la afero ŝajne tute alias. Kaj kiam ili klopodas koncepti aŭ imiti "eŭropecan" frazon, la rezulto ne ĉiam trafas la centran punkton de la celtabulo. Ĉe Miyamoto tamen ne temas pri granda malfacilaĵo, nur eta nuanco.

Mi ankoraŭ hezitas, ĉu romano estas konvena priskribo de La morta suito, sed ĉiel ajn ĝi estas verko interesa kaj leginda, se oni nur pretas iom klopodi por orientiĝi en ĝi.

 

Via opinio pri Morta suito, La