Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Pro Iŝtar
Titolo Pro Iŝtar
 
Aŭtoro H. A. Luyken 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 5.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLeipzig, 1924 
EldonintoFerdinand Hirt & Sohn 
KlarigojRomano, pri la sorto de la judoj en la antikva Babelo.
Formato 304 paĝoj, 19 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Ne granda romano, sed vivoplena de Francisko LORRAIN (Montrealo, Kanado)
Aldonu

Atenton, "Pro Iŝtar" ne estas havebla!


Recenzo de Jim Henry

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://www.mindspring.com/~jimhenry/esp/luyken.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Tio estis la kvara romano, kiun mi legis en Esperanto, kaj la plej frue verkita. Miaopinie ĝi estas pli bona ol Gerda Malaperis sed ne tiel bona kiel Kiel Akvo De l' Rivero kaj Hura!.

La ĉefrolantoj estas kelkaj anoj de Betraĥ, eta komunumo de adorantoj de la Eternulo, iam dum la jarcentoj inter Jakobo kaj Moseo. Ili suspektas kaŝmilito de la Babela pastraro de Iŝtar, la am-diino. La konata Ijob estas unu el la rolantoj.

Pri la rakonto mi ne diros multon, krom ke estis sufiĉaj surprizoj ĝis la fino. Peza filozofiado nur en malmultaj lokoj malrapidigas la disvolvon de la rakonto.

Pri la lingvouzo: ĝi estas klare legebla, ne novradikema (laŭ mia scio), nek ege inventema pri kunmetoj. Rimarkinda por nuntempaj Esperantistoj estas kelkaj aferoj:

Pri la verkinto de la romano mi scias malmulton. De William Auld (La Fenomeno Esperanto) mi lernis lian plenan nomon, Heinrich August Luyken; kaj de Don Harlow (The Esperanto Book) tion, ke li estis protestanta Kristano - de la libro mem, mi povus ankaŭ supozi ke li estis judo, aŭ katolika - kaj germandevena brito.

Sume: mi rekomendas la libron al tiuj kiuj ŝatas malnovajn librojn kun iom malmoderna rakontrapido, aŭ kiuj interesiĝas pri la historio de nia lingvouzo kaj literatura stilaro.

 

Via opinio pri Pro Iŝtar