Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vivi estas danĝere
Titolo Vivi estas danĝere
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1988 
EldonintoHEA 
KlarigojStreĉa spionromano en simpla, glata lingvaĵo.
ISBN/ISSN9635712386(!) 
Formato 159 paĝoj, 20 cm 
RecenzojRecenzo de Pekka Virtanen
Recenzo de Don Harlow
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Osmo Buller

Ankaŭ la deka romano retenas la nivelon

Fonto: Hungara Vivo 1988:6
Aldonita de Osmo Buller (2015-04-08)

Pro kaŭzoj de enlanda politiko kaj por ŝmiri Alĝerion en komercaj negocoj, la franca registaro volas urĝe arestigi kaj reportigi al Francio Georges Claver, "Buĉiston" de la milito en Alĝerio kaj unu el la komplicoj de la fifama OAS. Tiel almenaŭ ŝtatprokuroro Gerradi prezentas la aferon al Daniel Skagen, aventuristo kaj eksgvardiano de afrikaj ŝtatestroj. Kontraŭ bela monpremio Gerradi varbas Skagen por kapti la militkrimulon. Skagen kolektas grupon de aventuristoj kaj la ĉasado startas. Post sovaĝa persekutado, en kiu abundas sango kaj kadavroj, la predo falas en kapitlon, sed liveri lin Parizen kondukas al novaj nervoŝiraj scenoj. Kaj en Parizo tiel Skagen kiel Gerradi trovas sin en kaĉo,tute malsama ol la finalo, kiun ili projektis.

La ĉeesto de militkrimulo en "Vivi estas danĝere" memorigas pri alia romano de Nemere, "Sur kampo granita" (1983). Same kiel por ĝi, ankaŭ por tiu ĉi la aŭtoro kaptis ideon el la reala vivo. Georges Clever ja memorigas pri Klaus Barbie, la Buĉisto de Lyon, kies proceso antaŭ-nelonge vekis febran priatenton. Sed temas nur pri komenca ideo, ne pri romanigo de la kazo Barbie. Ankaŭ pri alia skandalo lastatempa ĝi sugestas: la sinkigo de la ŝipo de Greenpeace, ĉe kiu la franca sekreta servo same libere konceptis la limon inter leĝo kaj krimo kiel oni tion faras ankaŭ en tiu ĉi libro.

Kvankam "Sur kampo granita" kaj "Vivi estas danĝere" ambaŭ turniĝas ĉirkaŭ eksa militrkimulo,la du libroj funde malsamas. En la pli frua la aŭtoro konfrontis la leganton kun etikaj problemoj, sed nun ne temas pri tio, kvankam unufoje Skagen preskaŭ enkondukas tion parolante: "Furoras militoj, naskiĝas militkrimuloj. Kelkiuj homoj sub la influo de eventoj, ebloj aŭ simpla devigo fariĝas regantoj super la vivo de aliaj. Kelkaj tiuokaze fariĝas sangozaj sovaĝ bestoj." (p.99). Tiu filozofumado tamen ne iras pluen, kaj tio eĉ ne necesas, ĉar ĝi jam estis tiel funde farita en la nokta simpozio de "Sur kampo granita" .

En "Vivi estas danĝere" temas sole pri distra legaĵo, streĉromano, kiun certe kun granda apetito voras tiuj, kiuj serĉas por tempopasigo aventurojn, en kiuj ĉiumomente okazas io kaj la intrigo impete deruliĝas. Ankaŭ min Nemere – denove – alnajlis per tiu ĉi verko, tiel ke mi devis finlegi ĝin unuside. Tiel brile li fabulas, sed li ja estas la sola Esperanto-aŭtoro, pri kiu eblas diri, en ambaŭ sencoj de la vorto, ke li verkas profesie. Por li verki estas senĝene.

La nuna verko estas jam la deka Esperanto-romano de Nemere. Per ĝi li fariĝis la plej produktinta Esperanto-romanisto, ne nur laŭvolume, sed ankaŭ laŭ la paĝonombro. [Tamen ne: Bulthuis ankoraŭ superas lin je 34 paĝoj. – La Red.] Tiu jubileo trudas la demandon, kie kaŝiĝas la sekreto de lia granda populareco. Mi supozas, ke ĝuste en la profesieco, t.e.majstrado de la verkista metio. Sed ĝi certe troviĝas ankaŭ en tio, ke en liaj romanoj ni retrovas scenojn, kiujn ni konas el televidaj novaĵoj, kaj ke li problemigas temojn, pri kiujhomoj nuntempe pensas. Tial ankaŭ tiuj el liaj romanoj, kiuj ne estas same pretendaj laŭ la celo kiel ekz. "Sur kampo granita", tamen ne impresas kiel bagatelaj. Certe influas ankaŭ la lingvo: kiel en tiu ĉi verko, la Nemere-a lingvo ĉiam estas simpla, facilflua, senartifike ĉiutaga. Kiel tia ĝi altiras ankaŭ lingve nespertajn. Tiel do Nemere edukas legantojn por nia beletro entute, sekve plenumante la rolon de la nuna Baghy.

Al la ĉi-foja verko farendas unu lingva plendo: la vorto 'hostaĝo' devas esti 'ostaĝo'.

 

Via opinio pri Vivi estas danĝere