Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lingvo kaj logiko
Titolo Lingvo kaj logiko
 
Aŭtoro Albert Goodheir 
KategorioLingvistiko
Prezo 0.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroGlasgow, 1989 (2a eld) 
EldonintoKardo 
KlarigojKoncize traktas i.a. la rilaton lingvo-realo, metaforojn, frazojn, genron, negacion.
Formato 14 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Michał Koźmiński

Lingvo kaj ties logiko

Aldonita de Michał Koźmiński (2020-11-23)

Goodheir, A. (1989). “Lingvo kaj logiko”. Glasgow: Kardo 1989.

“Lingvo kaj logiko” estas eseo publikigita de Albert Goodheir unue en la jaro 1977. La libreto estas iom kognisma kritiko de la longe reĝanta konvinko, nutrata de la fama Analiza Skolo, pri la profunda logikeco kaj stabileco de Esperanto. La teksto estas dividita laŭ la sekvaj demandoj: (i) Lingvo kiel laŭregula aktiveco; (ii) Pri vortoj; (iii) Pri frazoj; (iv) Pri genro kaj sekso; (v) Pri negacio; (vi) Pri pluraloj; (vii) Pri pronomoj, kaj (viii) Pri lingvo kaj stilo.

Zamenhofo mem riproĉis la ideon de Esperanto kiel lingvo absolute aŭ strebinde logika. Tiu grava intuicio sin devas al la fakto, ke la lingvo kaj la logiko neniam koincidas plene. Plie, mi kuraĝus la aserton, ke la logiko foje eĉ dependas de la lingva konceptigo de la mondo. Koncerne tion, sufiĉu mencii la esploron de Iván Guzmán de Rojas pri la nekutima, trivalora logiko en la ajmara lingvo. Sur tiu premiso mi leviĝus dubojn pri la “kontraŭracieco” de la tradiciaj lingvaj reguloj postulita de Goodheir. La lingvo estas ja sistemo de apartaj reguloj, do ĝi staras apud, ne sub la logiko, kaj pro tio ne bezonas konformi sin al ĉi lasta.

Manka kaj nebula ŝajnis al mi la difino de la lingvo kiel “laŭregula homa aktiveco”, ĉar ĝi multe similas al la tre kritikata usona strukturismo de Bloomfield kaj pretervidas la plej gravan ĉi-rilate karakterizon, kiu estas ties sistemeco. Plie, kio vere distingigas la lingvon de, ekzemple, besta komunikado, estas ties abstrakta referencado kaj duklasa strukturo: leksiko + gramatiko.

La aŭtoro trafe substrekas, ke la lingvo ne estas strikta limo de la kogno, sed, pli ĝuste, maniero de “vortigado” aŭ konceptigo de la realo, kiun ni sendepende de tio perceptas. La fakto, ke iuj lingvoj enhavas malpli da vortoj por koloroj ne implicas, ke iliaj parolantoj ne kapablas distingi inter ili, kiel ekz. la japanoj, kiuj havas nur unu vorton por la blua kaj la verda. Pro tio, ankaŭ Esperanto ne bezonas esti la “objektiva” priskribo de la realo, ĉar tia ne ekzistas.

La eseo anticipis novan paradigmon en la esperanta lingvistiko, la kognismon. Goodheir rimarkas la naturan tendencon de certaj terminoj havi ne precizan, sed fluan, nur “prototipan” signifon, kiel ekz. la vortoj “monto” kaj “monteto”, inter kiuj ne estas iu strikta limo de alteco. Alia tipa mekanismo de la homa lingvo estas ties metafora, fleksebla usado. Dume, la logiko sin gvidas laŭ unudifinaj elementoj. La fokuso transponita disde la precizeco sur la asociadon de nocioj preterlasas la demandon de la perfekta sintakso. La sintakso estas nur formo donita al la semantikaj interligoj kaj eĉ Esperanto estis devigita elekti inter diversaj solvoj. La lasta granda disigo inter la lingvo kaj la logiko estas la ekzisto de la deikto. Ĝi estas fundamenta, aparta de la logiko lingva kategorio ricevanta propran signifon nur en kunteksto, kiel la personaj, montraj kaj posedaj pronomoj aŭ tempaj kaj spacaj adverboj.

Tiel, oni ne povas diri, ke Esperanto estas iel “logika”, tamen eble “racia”, en tiu senco, en kiu ĝi certe estas pli ordigita kaj detale pripensita de sia kreinto. Esperanto heredis la eŭropan mondkoncepton kaj posedas 8 el 12 ecoj de la modelo Standard Average European. Al tio Zamenhofo aldonis la alfabeton latinan kun kvin karakterizaj vokaloj laŭ ilia itala, klara prononco.

Tamen li konscie modifis aliajn kategoriojn. La klaso de adverboj en Esperanto iĝis multe pli fleksebla ol en la eŭropaj lingvoj. Ne ĉiuj scias, ke Zamenhofo iom akceptis la seksneŭtran personan pronomon “ĝi” (vd. “Lingvaj Respondoj”). Tamen la novaj proponoj (“ri” k. s.) ne estas malpravaj koncerne la lingvon; kiel ekz. en la sveda (“hen”) aŭ la hispana (“elle”), la bezono estis la patrino de la invento. La lingvo ne povas daŭre esti stabila kaj senmova. Precipe pro tio ja mortis Volapuko.

Kie la eŭropaj lingvoj ne koincidis, Dro Esperanto arbitris. Kvankam la reduobligo de segmentoj ja estas ilo pragmatika fortiganta la mesaĝon, Esperanto havas nur unuoblan negacion. Tiu elekto certe helpas al la precizeco kaze de plura neado samfraze.
Ankaŭ praktike estis konservi la pluralon, kvankam ne ĉiuj lingvoj ĝin utiligas dum aliaj disponas ĝis dualon, trinombron kaj kvarnombron. Aliflanke, Esperanto feliĉe preskaŭ ne havas pluralia tantum (komp. hisp. “pantalones”, eo. “pantalono”), restanta apenaŭ en “okulvitroj”.

Ni povas kompari tiun procezon de kompilado kaj ordigado de Esperanto surbaze de la eŭropaj literaturaj lingvoj al ilia apero mem, kiu okazis ne nur per konscia elekto de unu ĉefa dialekto, sed ankaŭ per ĝia polurado kaj konfrontado kun aliaj lingvoformoj. Tiu procezo, kvankam certe realigita kun praktikaj kriterioj, tamen ne estas nepre logika. La lingvo kiel kultura fakto regas sin ankaŭ per konotacio kaj semantika kargo.

Fine, mi forte rifutas la opinion, ke la substantivigo signalas rigidiĝon de la lingvo. Ekzistas lingvoj, kiuj ĝenerale utiligas tiun rimedon por eviti tro ampleksan kaj ripeteman stilon. Tioma flekseblo de Esperanto estas admirinda.

Ĝenerale, estas bone skribita eseo, tamen scivolema leganto certe aprezus, ke estu indikitaj la bibliografio kaj pli precizaj referencoj. Estas tre pensigaj ankaŭ la filozofiaj aludoj kaj komparoj. La ĉefa ideo estas tre klara kaj daŭre vigla, ĉar multaj esperantistoj ankoraŭ kredas pri la profunda logikeco, precizeco kaj senŝanĝiteco de nia lingvo.


Bibliografio:

Grzegorczykowa, R. (2007). “Wstęp do językoznawstwa”. Varsovio: PWN.

Guzmán de Rojas, I. (1984). “Logical and Linguistic Problems of Social Communication with the Aymara People”. Otavo.

Whorf, L. (1956). “The Relation of Habitual Thought and Behavior to Language”. En: J.B. Carroll (ed.). “Language, Thought and Reality: Selected Writings of Benjamins Lee Whorf”. Cambridge, Mass.: The M.I.T. Press. pp. 134–159.

Zamenhofo, L.L. (1910). “Lingvaj respondoj”. Parizo: Esperantista Centra Librejo.

 

Via opinio pri Lingvo kaj logiko