Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Animo drivas
Titolo Animo drivas
 
Aŭtoro Masayuki Kuroda 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 11.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroOosaka, 1990 
EldonintoJELK 
KlarigojPri travivaĵoj de junulo en la duondemokratia Japanio de la 30aj jaroj.
Formato 196 paĝoj, 21 cm 
RecenzojAnimo drivas en orienta amaro de Poul Thorsen
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Beletra misdrivo de Giulio Cappa
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Romano drivas, tamen fascinas

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)

Masayuki Kuroda en sia romano Animo drivas priskribas du periodojn en la junaĝo de Yukio Enami, sendube alia memo de la aŭtoro. La scenejo estas la fruaj tridekaj jaroj en Japanio. La komenco de ĉi romano laŭ enhavo tre similas la komencon de alia Esperanta romano, Matenruĝo de Oka Kazuta. En ambaŭ verkoj temas pri mezlernejanoj, kiuj pro maldekstremaj opinioj havas problemojn kun la polico de Japanio en la 30-aj jaroj. Tiu simileco tamen baldaŭ ĉesas, kiam la verko de Kuroda ekiras laŭ tute alia direkto. Krome, dum la stilo de Oka estas iom seka, kvazaŭ de politika pamfleto, tamen en normala Esperanto, tiu de Kuroda fordrivas en poezian kaj sengramatikan nebulon.

Sur la kovrilo de Animo drivas devus aperi averto: "Vi, kiuj eklegas, forlasu ĉiun gramatikon". Ĉar la lingvaĵo de Kuroda tute fajfas pri ĉiuj reguloj kaj paragrafoj de la Esperanta gramatiko, vortaro kaj ortografio. Mankas subjektoj kaj predikatoj, ne eblas scii kiel diversaj vortoj rilatas unu al la alia, la vortordo estas kaosa kaj enigma, aperas vortoj en tute neatendita rolo, la finaĵoj ŝajne ekhavis propran volon kaj kaprice drivadas tien-reen. Preskaŭ neniu verbo konservas sian normalan signifon kaj konduton. Svarmas fuŝoj pri akuzativo, pri refleksivoj, pri la artikolo, pri l kaj r, pri supersignoj, pri ĉio ajn. Dum ofte mankas verbo predikata, male oftegas adverbaj participoj, tamen kun necerta subjekto. Kiel spicon sur ĉi pladon Kuroda abunde ŝutis neologismojn, germanismojn, anglismojn. Finfine, por kroni ĉion, abundas tajp-, kompost- aŭ preseraroj. Kaj ĉio ĉi aperas ne nur ĉiupaĝe, ne nur ĉiufraze, sed plurfoje ĉiulinie.

Por mi estas malfacile scii, kiel ĉi lingvaĵo impresas al japana leganto. Supozeble ĝi estas rezulto de japanlingva pensado, post kio la aŭtoro enŝovis Esperantajn vortojn en japanan frazon, tamen mi ne certas pri tiu supozo. Post legado de deko da paĝoj, mi tamen sukcesis parte alkutimiĝi. Necesas vere rezigni la ambicion kompreni ĉion. Oni kontentiĝu per tio, ke impresoj kaprice trafas onin, kaj el tiuj impresoj oni klopodu mem imagi iaspecan tutaĵon. Legado de Animo drivas similas ebrie promeni tra butiko, kaj poste provi kuiri ion el tio, kio hazarde kolektiĝis en la aĉetkorbo. Entute, la legado vere donas senton de ebria ŝanceliĝado.

Sur sia propra artikolo revizion daŭrigis iom fiere pli pluen, de tempo al tempo ĉu voĉlegis la parton, ridetis iom amare, konsterniĝis, kiel li mem argumentis precize kaj tro teoriomule kvazaŭ famekonata literatura komentisto, aŭ sufiĉe memflate ekscitiĝis ĉe la sistema progreso de esprimmaniero, kiu konsistigis plej taŭge subtile sian opinion sufiĉe logike koncerne la esencon de la poezio ĝis mirakla kompleteco kvazaŭ la disertacio de erudicia specialista profesoro de la universitato. Ĉiuokaze lia koro estis ĉiam ankoraŭ lulanta en tagiĝo prilumate de talenta elmontriĝo, kiel se enrigardante en memfieran spegulon, duone ebria, duone en serioza statoj de sia cerbo, daŭrigadis la urĝan revizion ĝis ĉirkaŭ sunsubiranta horo, jam sur sombra tablo en ĉambro sen lamplumo. (p. 4)

Jes ja, duone en ebria, duone en serioza statoj drivas ĉi romano.

Tamen, eĉ per tiu stranga rimedo la aŭtoro prezentas al ni interesajn kaj atentokaptajn scenojn. Lia verka tekniko estas preskaŭ same kaprica kiel lia lingvaĵo. Kiel mi jam aludis, la du komencaj ĉapitroj okazas inter lernejanoj kaj temas pri politiko kaj sociaj demandoj. Poste, ekde paĝo 23, ni jam trovas nin en "sanktejo" de iu religio, kie Yukio servas al iu dio. Kaj tie ni restos ĝis la fino. Post ankoraŭ okdek paĝoj, ni eĉ ekscias, pri kiu religio temas. Kial kaj kiel la protagonisto saltis tien, ne estas klare.

La rakontado okazas en la tria persono, per longaj, misaranĝitaj frazoj. Kelkloke, en paĝoj 14, 117-121 kaj 140-144, Kuroda miksas la trian personon kun uzado de la pronomo "ni" en sia rakontado, kaj oni subkomprenas, ke la aŭtoro identiĝas kun Yukio, kvankam tio ne estas klare dirita. En la rakonto tamen aperas ankaŭ ampleksaj dialogoj, kiuj estas notitaj kvazaŭ teatraj replikoj. En tiuj dialogoj la frazoj estas malpli longaj kaj ne same misformitaj. Krome, en buŝa lingvaĵo oni ja toleras pli da nekompletaj frazoj, neklaraj aludoj kaj similaĵoj. Tial la dialogoj estas pli facile legeblaj ol la rakontaj partoj. Kvankam ne ĉiuj personoj vere ekhavas individuecon, tamen kelkaj ja havas tion. Kaj Kuroda iel bonege sukcesas estigi naturan etoson inter la dialogantoj. Tiu etoso, depende de la situacio, varias de leĝere kamarada, tra embarasite ĝentila, ĝis humile respektoplena. En ĉiuj okazoj temas pri tre viva kaj plaĉa atmosfero, kaj kiel leganto mi vere sentas, ke mi ĉeestas en tiuj situacioj. Sendube Kuroda, kiel multaj poetoj, havis ankaŭ draman talenton, kiu videblas en la dialogoj de lia romaneto.

La religio neniam multe rimarkiĝas en la "sanktejo". Pli grandan atenton ricevas muziko kaj poezio. La protagonisto Yukio - same kiel la aŭtoro - estas poeto, kiu precipe preferas utaojn, kaj en kvar tutaj ĉapitroj meze de la romano ni partoprenas en uta-seanco. Tiu estas speco de konkurso pri utaoj, sepliniaj poemoj, kie oni voĉdone prijuĝas la kontribuaĵojn kaj poste diskutas plibonigojn. Kvankam la granda spaco donita al tiu temo povas ŝajni misproporcia el romana vidpunkto, tamen tiuj ĉapitroj estas tre fascinaj. La aŭtoro sufiĉe bone kunligis ilin kun la ĝenerala vivo kaj evoluo de Yukio. Krome, oni tie rimarkas, ke Kuroda havas grandan talenton pri poeziaj esprimiloj, kvankam lia prozo estas tiel aparta.

Dum politiko kaj socio rolas en la komenco, muziko kaj poezio en la mezo, la fino de la romano estas dediĉita precipe al amo kaj seksa moralo. Yukio enamiĝas, sed liaj vivo-cirkonstancoj kaj lia moralo ne permesas al li ami. Pli konkrete - li estas tro malriĉa por edziĝi kaj tro pudora por agnoski sian enamiĝon. Ĉiuj emocioj ligitaj al tiu temo kunpuŝiĝas en psikologie drama fino.

Resume do la verko enhavas sufiĉe da interesa kaj fascina enhavo por leganto kiu kapablas malŝalti sian gramatikan pensadon kaj bezonon ĉion kompreni. Aliaj legantoj prefere restu malproksimaj de ĉi libro, krom se aperus traduko en normalan Esperanton.

En la sama volumo aperas ankaŭ 14-paĝa novelo Amburĝono. Ĝi estas tre surprize alia ol la romaneto Animo drivas. Eklegi ĝin tuj leginte la romaneton iel similas vekiĝi post konfuza sonĝo. Ĝia lingvaĵo estas preskaŭ tute normala kaj senerara Esperanto, ĝia stilo estas bela kaj koncentrita, kaj ĝia temo estas facile komprenebla. Ĝi temas pri la unua renkontiĝo, la unua kuna promeno de du gejunuloj, kies singarda amo nur ekburĝonas. Ili vespere promenas tra urbega medio markita de la milito, kiu finiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Estas du malriĉaj adoleskuloj, laborantaj, iom taŭzitaj de familiaj misaĵoj. La aŭtoro bonege scenigas ilian timemon, vundeblecon, singardon meze de timiga, preskaŭ malhoma urba pejzaĝo el nigra ŝtalo, griza betono kaj akraj neonlumoj. Ĉio en ĉi novelo estas trafe, modere, sinretene tamen forte pentrita. Ĝi estas eta perlo, perfekte koncentrita kaj polurita.

Antaŭ ili elstaras kvazaŭ timiga monstro kontraŭ senstela malluma ĉielo la gigantferframa pontego Taisyoo. Ĝin ili celas transiri. Rapide preterkuris ilin urba tramo plena de pasaĝeroj en la lumhela interno. Sur la trotuaro piediras neniu krom la geknaboj. Kiam ili preterpasis antaŭ tetrinkejo kun povra elpendaĵo, Kenzi diras al Tiyoko:

"Ĉu vi ne volas ion manĝi?"

"Ne malbone... sed ni ŝparu monon."

"Kaj ankaŭ tempon, ĉu?" (p. 159)

Post tiu bonega novelo, tiel malsimila al la romaneto, aperas en la volumo ankaŭ tri recenzoj de Kuroda pri diversaj verkoj. La unua el ili temas pri Neĝa lando de Kawabata Yosunari, tradukita en Esperanton fare de Konisi Gaku. En tiu recenzo surprizas kritiko de Kuroda pro traduko tro ligita al la japanaj frazoj - do simila kritiko kiel tiu, kiu devas trafi lian propran verkon originalan. Strange! Ĉu li do ne vidis la trabon en sia propra okulo?

 

Via opinio pri Animo drivas