Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Viktimoj
Titolo Viktimoj
 
Aŭtoro Julio Baghy 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 6.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaro 1991 (6a eld) 
EldonintoFenikso 
KlarigojKlasika romano, kun streĉa intrigo pri amo kaj morto en siberia militkaptitejo. Mejloŝtono en la evoluo de la Esperanta prozo.
Formato 208 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Klasike kaj aktuale de Jorge Camacho
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Obstakloj al amo

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/siberirec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-09)

Julio Baghy pasigis ses jarojn kiel militkaptito en Rusio dum la unua mondmilito, revolucio kaj interna milito. Tie li komencis sian agadon kiel Esperanta instruanto kaj aktivulo. Tie evidente stariĝis en lia menso la bazaj homaj demandoj pri homeco, respondeco, malamo, venĝo ktp. El tiu periodo en grava parto de lia junaĝo fontas multaj liaj poemoj, noveloj kaj romanoj Esperantaj. Pro la pozicio de Baghy kiel "Paĉjo" de la tuta esperantistaro, tiu periodo, tiuj medioj kaj la vivkondiĉoj de tiuj militkaptitoj en Siberio iĝis fundamenta parto de la Esperanta literaturo.

La du romanoj Viktimoj (1925) kaj Sur sanga tero (1933) formas rakonton pri aro da kaptitoj civilaj kaj soldataj, rusaj kaj alilandaj, en Siberia mallibereco. La du verkoj legeblas aparte, tamen ili esence formas tutaĵon. Inter la multaj personoj aperantaj la ĉefa protagonisto estas Johano Bardy, kiun oni kutime konsideras alia memo de Baghy.

Kvankam do temas pri du partoj de unu sama rakonto, tamen la du verkoj ege malsimilas en pluraj manieroj. La unua verko, Viktimoj, estis la unua proza verko de Baghy. Ĝia strukturo estas ege teatra; efektive la romano konsistas el aro da scenoj kun tre malmulte da kunliga rakonta prozo. Sur sanga tero estis lia kvara aŭ kvina romano, krome aperis dume ankaŭ du novelaroj. En ĝi male tute superregas la rakonta prozo, en kiun li enplektis scenojn kaj dialogojn, ofte ne tre longajn. Evidente, dum la ok jaroj inter la du romanoj Baghy ege evoluigis sian rakontan teknikon. La teatra karaktero de Viktimoj certe estas sekvo de limigita sperto kaj kompreno pri proza rakontotekniko. Baghy, same kiel lia protagonisto Bardy, estis aktoro, reĝisoro, ĝisosta teatristo.

Estas kutime konsideri la teatrecan strukturon de Viktimoj primitiva kaj la pli evoluintan rakontmanieron de Sur sanga tero pli valora. Laŭ mia opinio, eblus diri ankaŭ la malon. En la unua verko la aŭtoro maksimume uzas sian grandegan talenton kiel teatristo. La rezulto estas, ke tiu sinsekvo el scenoj tuj ĉe la komenco kaptas la leganton kaj neniam lasas sian prenon ĝis la lasta paĝo. En la dua verko li klopodas adapti sin al tradicia romana tekniko, kiu tamen ne estas lia natura elemento. La rezulto estas, ke en kelkaj partoj de la rakonto mankas vera vivo. Ĝia potenco super la leganto tute ne estas tiel magia, kiel tiu de la unua verko.

La normala konstruo de ĉapitro en Viktimoj estas unue klarigi la ejon kaj eventuale tempon de la sceno per kelkaj rapidaj, efikaj vortoj. Mediopriskriboj malmultas. Poste tuj ekagas kaj ekdialogas la rolantoj, kaj ankaŭ la priskriboj de homoj estas tre koncizaj. Plejparte ĉiu homo ekhavas sian karakteron nur per siaj agoj kaj diroj. Kvankam en la verko svarmas rolantoj, gravaj kaj flankaj, tamen la leganto facile distingas ĉiun disde la aliaj. Pluraj figuroj estas sufiĉe karikature skizitaj, tamen ankaŭ tre individuece. Baghy efektive havas nekutiman talenton krei individuajn rolantojn, kiujn oni baldaŭ rekonas kaj memoras, kaj pri kies sorto oni scivolas. Li estas kvazaŭ sorĉisto, kiu vivigas siajn fikciajn rolantojn.

Ankaŭ en Sur sanga tero aperas multaj flankaj figuroj. Tamen en tiu verko oni pli facile intermiksas ilin legante. Precipe tio validas por la diversaj rusaj oficiroj. Kredeble la kaŭzo estas, ke tie ili ne same vigle kaj aktive karakteriziĝas per sia maniero agi kaj interparoli en scenoj, sed tie Baghy volas rakonti pri ili, priskribi ilin kvazaŭ "de supre". Kiel dramisto li bonege mastras uzeblajn ilojn, kiel rakontisto ne same altgrade.

Tipa sceno en Viktimoj estas ekzemple la oka ĉapitro. Ĝi ekas jene:

"Du monatoj pasis, venis printempo.
En la vestejo de la teatro estis granda bruo, vigla prepariĝo." (p. 111)

Komence du koncizaj frazoj, por loki la scenon, poste jam la ludo ekas kaj daŭras sur unu sama scenejo tra la tuta ĉapitro. Homoj aperas kaj foriras, kvazaŭ inter kulisoj de teatro, kaj la leganto sidas fascinita kvazaŭ spektanto en tiu sama teatrejo.

La naŭa ĉapitro komenciĝas per unu el malmultaj longaj rakontaj pecoj (p. 129-131). Sed poste ni jam troviĝas surloke, kvazaŭ spektante teatraĵon. La scenejo ĉi-foje estas tombejo, flanke embuskas knabino malantaŭ kulise ŝajnanta "arbetaĵo", kaj meze sur la scenejo okazos la plej centra sceno de la verko, morala batalo inter du ĉefroluloj.

Dum en Viktimoj la ĉefan atenton ricevas la individuoj kaj iliaj interrilatoj, en Sur sanga tero la perspektivo estas pli vasta. La verko priskribas la historian evoluon, ĉefe en orienta Siberio, dum la lasta parto de la interna milito de Rusio. La du romantitoloj efektive tre bone simbolas la malsamajn perspektivojn en la verkoj. En la unua ĉiuj personoj vere aperas kiel viktimoj de la kondiĉoj, egale ĉu kaptito aŭ gardisto, civilulo aŭ soldato, viro aŭ virino. En la dua tre frapas pluraj skuaj priskriboj pri militkrimoj kaj bataloj, dum kiuj la Rusia tero saturiĝas de sango. La malsamaj perspektivoj eble ŝuldiĝas parte al la malsamaj verkoteknikoj, sed krome eble al tio, ke pasis pluraj jaroj kaj la personaj memoroj de Baghy intertempe ne tiel reliefe postulis priverkadon.

Kutime oni identigas Johanon Bardy kun Baghy. Laŭ mia opinio tio tamen ne sufiĉas por kompreni la scenigan metodon de la aŭtoro. Se nur Bardy reprezentus la aŭtoron, ĉiuj hezitoj, duboj, konfliktoj en la verkista konscio devus aperi kiel interna monologo de Bardy. Sed en teatro tio ne eblas, aŭ almenaŭ ne facilas. Anstataŭe la aŭtoro kreis "duan alian memon", Petro Doŝky, kun kiu Johano Bardy en Viktimoj senĉese diskutas kaj disputas. Ili estas maloj, tamen plej bonaj amikoj, kaj sendube oni povas rigardi ilin kiel du duonojn de la aŭtoro. Anstataŭ interna monologo, ni tuj ricevas tre viglajn kaj vivoplenajn interparolojn kaj interagadon. Bardy estas la idealisto, Doŝky la elrevigita, fojfoje eĉ cinika realisto.

La du romanoj prezentas la internan militon de Rusio kaj la kondiĉojn de la militkaptitoj tre draste kaj senvuale. Homoj mortas kaj mortigas, malhonoras kaj estas torturataj. Tamen ĉi dramaj eksteraj eventoj ne estas la baza temo de la verkoj. Baze la du Siberiaj romanoj de Baghy ne temas pri Siberio, pri milito kaj revolucio, sed pri la internaj dilemoj kaŭzataj de homaj rilatoj. Kulpo, sinakuzoj, konsciencriproĉoj, jen kelkaj el la veraj temoj. Precipe temas pri rilatoj de la ĉefaj viroj al virinoj proksimaj kaj foraj. Pri tio grandparte temas la disputoj de Bardy kaj Doŝky. La lasta malamas la virinojn, trovante ilin ĉiam falsaj kaj malhonestaj. La unua restas fidela al sia hejma edzino, kiun li de jaroj ne vidis, kvankam li amas aliajn virinojn ĉirkaŭ si, kaj kvankam li ekscias per letero, ke la edzino ne plu fidelas. Ankaŭ ĉe aliaj roluloj ofte ĉeestas ĉi tiu temo. Ne nur inter la malliberuloj, sed ankaŭ inter la rusaj oficiroj multaj pro la milito disiĝis de sia edzino kaj ne scias, kio okazis al ŝi. Kiam la juna kozaka oficiro Karesev hazarde trovas sian edzinon inter civilaj rusaj kaptitoj, li malagnoskas ŝin, ĉar se ŝi venis inter tiujn, ŝi ja devas esti kulpa pri io.

Se la ĉefaj viraj rolantoj de la libroj ofte estas plurdimensie elformitaj, la samon ne eblas diri pri la virinoj. Ili estas aŭ demono aŭ anĝelo. En Viktimoj, la du ĉefaj virinoj estas la oficiredzino Katja kaj la mistraktita knabino Fiza. Ambaŭ amas Johanon Bardy, sed dum la unua volas posedi kaj pereigi lin, la amo de la dua estas "pura" kaj rezignema. Alia "pura" amo estas tiu de Petro Doŝky, la virinmalamanto, al edzino de la plej kruela el ĉiuj oficiroj. Ŝajnas, kvazaŭ nur amo ne realigebla estus bela. Al la vera amo ĉiam estas obstakloj.

Ankaŭ en Sur sanga tero ĉi tiu temo restas, ĉefe en formo de la rilato amika-ama inter Bardy kaj Poliena, revoluciema rusino, kiu perdis siajn edzon kaj infaneton. Sed ankaŭ tie aperas Fiza, nun en tute alia rolo ol en la unua libro, tamen ankoraŭ kun sia senespera amo, kaj ankoraŭ, laŭ la vortoj de Bardy, "anĝelkora ĉiesulino, en kiu la partia disciplino ne povas tute subpremi la virinon" (p. 181). Estas evidente ke la temaro interseksa estas fundamenta nodo en la verkoj de Baghy. Ŝajne ĉeestas en la aŭtoro samtempe la du malsamaj perspektivoj al virinoj, reprezentataj de Bardy kaj Doŝky.

La rilato inter Johano Bardy kaj Poliena estas prezentata kiel amo neebla, neplenumata. Tamen Poliena estas vidvino kaj Johanon forlasis lia edzino, do ĉi-kaze la obstakloj al ilia amo konsistas ĉefe en iliaj vivoceloj. Poliena volas resti en Rusio agante por la revolucio, dum Bardy sentas devon reveni al sia hejma Hungario, kiam tio eblos. Finfine tiu intenco ankaŭ realiĝas, sed la dilemo restas en lia interno, kaj la libro finiĝas per lia sindemando: "Poliena, ĉu estis inde reveni?"

Baghy estas ankaŭ elstara humuristo. Precipe en la unua el la du verkoj multaj scenoj plenas de milda humuro, en kiu ofte kaŝiĝas profunde pensigaj temoj. Tio validas interalie pri la figuro Izor Steiner, Transilvania judo prezentata preskaŭ kiel kliŝa judeto, malkuraĝa sed ruza, tamen iom post iom li montriĝas esti tre saĝa porparolanto de paco kaj toleremo. En la dua verko aperas alia humura figuro, la hungara tajloro Mihok, pli bone konata el la novelo "Kiam Mihok instruis angle", la plej fama humura novelo en Esperanto.

Ne facilas trovi konvenan finon de tiel granda verko kiel la du Siberiaj romanoj. Ni vidis en la Esperanta romanarto malsukcesojn tiurilate, ekzemple la ekstreme koincidoriĉan finon de Kiel akvo de l' rivero, la granda romano de Raymond Schwartz. Ankaŭ en Sur sanga tero, post tre drama kaj ekscita fino de la ĉirkaŭaj militagoj, troviĝas iom superfluaj koincidoj inter la rolantoj. El la malĉefaj rolantoj de Viktimoj nun aperas Izor Steiner, kvazaŭ por kunligi la du partojn de la verko. Eĉ pli strange estas, ke ankaŭ Petro Doŝky dum momento reaperas en surpriza rolo, kio tamen vekas neniun reagon ĉe lia amiko Johano Bardy. Ĉi tie oni sentas, ke la aŭtoro ne plene mastras la romanstrukturon. Escepte de tiuj detaloj, la fino de la verko estas bona kaj logika, kun elstarigo de la ĉeftemoj: interhomaj rilatoj kaj internaj homaj dilemoj.

Pri la lingvaĵo de la verkoj ne indas multe paroli. Baghy estas unu el tiuj, kiuj elformis nian prozan stilon naturan, internacian, simplan, sen tro da komplikaj gramatikaj formoj kaj sen tro da novaĵoj. Precipe la dialogoj aperas lingve tute naturaj kaj vivaj. Jen kaj jen oni sentas, ke la lingvaĵo ne estas de hodiaŭ, ekz. "arbetaĵo" (arbedo, arbusto), "bulbo" (cepo), "pajlotrunkteto" (pajlero). Iuloke troveblas formo nebona, ekz. "rifuĝi" en la senco fuĝi. Escepte aperas eĉ la plej konata hungarismo en formo de ĉarma "li jam venis, en la mano kun la kalsoneto" (Viktimoj, p. 114). Sed tiuj aferoj nek oftas, nek ĝenas.

Resume temas pri du absolutaj klasikaĵoj en la Esperanta romanarto, kaj du el malmultaj fruaj verkoj kiuj facile, plezure, pensige kaj ĝue legiĝas ankaŭ hodiaŭ.

 

Via opinio pri Viktimoj