Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto
Titolo Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto
 
Aŭtoro L.L. Zamenhof 
KategorioLegolibroj, Lingvistiko
Prezo 9.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 1992 (18a eld) 
EldonintoUEA 
KlarigojLa senŝanĝan Zamenhofan tekston kompletigas abundaj notoj pri la nuntempa lingvouzo.
KontribuantojNotoj kaj antaŭparolo de G. Waringhien 
ISBN/ISSN9290170441 
Formato 18+446 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Bind. Kromkovrilo. Jubilea Kolekto n-ro 6 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Aleksander Korĵenkov

Grava represo de UEA

Fonto: Ruslanda Esperantisto. 1992: №9 (15).
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-fk-18.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Pri la signifo de la Fundamenta krestomatio (FK) elokvente atestas la 17 eldonoj, kaj jen aperis la 18a.

La unua eldono de FK aperis en 1903. Laŭ L.Zamenhof, ĝi devis “servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj”. Plie, la unua e-isto skribis:

Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan tralegon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.
Kvankam ĉiuj materialoj de FK estis verkitaj de Zamenhof mem aŭ korektitaj de li en tia grado, ke la stilo ne deflankiĝu de lia stilo, jam en 1907 L.Zamenhof en la antaŭparolo al la 5a eldono atentigis:
Mi trarigardis denove la tutan Krestomation… Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus; mi tamen tion ĉi ne faris, ĉar mi estas konvinkita, ke pro verko, kiu havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj esperantistoj, severa konstanteco estas multe pli grava, ol plena perfekteco…
Pasis preskaŭ 90 jaroj. La lingvo multe evoluis kaj riĉiĝis, kaj nun FK ne plu restas ekzemplo de “la modela stilo”. Tamen ĝi estas mirinda atesto pri la embriaj jaroj de la lingvo, kaj pri ties lingva spirito, klare sentebla tra la tuta volumo.

Tial la laboro de karmemora profesoro Waringhien — kiu tre atente prinotis la materialon de FK kaj elsarkis erarojn de la pli fruaj eldonoj — kaj la kuraĝa eldon-iniciato de UEA meritas ĉies respekton.

 

Via opinio pri Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto