Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Aventuroj en Esperantujo
Titolo Aventuroj en Esperantujo
 
Aŭtoro Ralph Harry 
KategorioMovado / rakontoj
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSidney, 1994 
EldonintoAEA 
KlarigojTravivaĵoj de diplomato per Esperanto. Bazita sur radio-paroladoj.
ISBN/ISSN0646221736 
Formato 81 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten JOHANSSON

Aventuroj en Esperantujo

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/aventuresprec.html
Aldonita de Sten JOHANSSON (2004-08-06)

Ralph Harry, emerita aŭstralia diplomato kaj esperantisto, rakontas 43 fragmentojn el sia esperantista vivo. Aventuro laŭ PIV estas afero neatendita, neordinara, riska kaj hazarda, sed ĉi anekdota katalogo impresas min tre malaventure. Harry referas ĉion – ekde helpo al UN kaj ĉefministroj (per esperanto) tra trovo de kompetenta horloĝisto (per esperanto) ĝis elpenso de malsprita vortludo (en esperanto) – per la sama senemocia, supraĵa kaj senhumura diplomateco.

La rakontoj origine estis anglalingvaj radio-paroladoj pri kaj por esperanto. Oni demandas sin kial eldoni ilin esperante. Ĉu varbi esperantistojn al esperantismo? Jes, ĉar tie ĉi temas pri aparta branĉo de esperantismo: tiu kiu koncentras siajn tutajn fortojn por igi diversajn oficialajn instancojn agnoski, uzi aŭ almenaŭ mencii esperanton.

La lingvo de ĉi libreto estas same neŭtrala kiel la enhavo. Kompreneble troviĝas iom da fuŝoj pro malzorgo (ekz. perditaj akuzativoj) kaj rare eĉ anglismoj (ekz. eventuale en senco de fine). Pro la supraĵa aliro mi dubas ĉu ĝi interesos eĉ movadulojn.

 

Via opinio pri Aventuroj en Esperantujo