Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ludanta lumo, La
Titolo Ludanta lumo, La
Kvin erotikaj rakontoj
 
Aŭtoro Leopold Vermeiren 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 10.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1995 
EldonintoFEL 
Tradukisto, lingvoC. Willems / El la nederlanda
ISBN/ISSN9071205576 
Formato 93 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten JOHANSSON

Hamburgero ne tre erotika

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/ludantlumrec.html
Aldonita de Sten JOHANSSON (2004-08-06)

En La ludanta lumo aperas tri "erotikaj rakontoj" (el kiuj unu estas dividita en tri ĉapitrojn) de la flandra verkisto Leopold Vermeiren. Ili estas daŭrigo de La nuda feino, sed legeblas sendepende de tiu.

Ĉiu ero prezentiĝas kiel elpensata de juna viro kaj rakontata al lia amatino kiel antaŭludo de ilia propra amorado. La noveloj estas simplaj, naivaj kaj grandparte sufiĉe palaj rakontoj kies kerna punkto estas sekskuniĝo de viro kaj virino. En la plej longa, tri-ĉapitra rakonto Vermeiren ne sukcesas veki aŭ teni la intereson, la tuto ŝajnas stulta, diletanta kaj sufiĉe senerotika. La moralo impresas etburĝe antaŭjuĝa, la roluloj havas nenion komunan kun vivaj homoj.

Ankaŭ la dua sufiĉe longa rakonto, La juna viro kaj la blinda virino, komenciĝas simile, sed poste ŝanĝas sian tonon al malpli supraĵa, pli interesa kaj psikologia nuanco. En tiu parto troviĝas ankaŭ la sola efektive erotika sceno de la libro, kie la paro reciproke palpesploras siajn vizaĝtrajtojn. Tiu tre sentema sceno vekas la seksan imagpovon multe pli efike ol "ili faris la ludon unufoje, dufoje, trifoje" aŭ "ŝiaj glitvandoj interne estis agrable ŝvelintaj kaj aspektis varmaj kaj humidaj" kaj similaj "erotikaĵoj".

Trie aperas mallonga rakonto, kiu tute evitas realisman formon sed ludiĝas en fabeleca etoso. Tio montriĝas multe pli bona maniero prezenti erotikan fantazion ol la provo je realismo de la unua rakonto.

Laŭ la kovrila teksto Vermeiren verkis ducenton da libroj, ĉefe por gejunuloj. Mi bedaŭras tion, ĉar parto de la dua novelo en tiu ĉi libro pruvas, ke kun iom pli da avaro kaj koncentriĝo, li povus krei ion legindan. Sed distrita kaj sendediĉa ĉenverkado rezultigas supraĵan rapidvoraĵon. La ludanta lumo grandparte similas libroforman hamburgeron – ja facile maĉeblan, sed senartan kaj sensukan. Iupaĝe Vermeiren eĉ forgesas kion li mem skribis sur la antaŭa paĝo (ekz. p. 25 Do ŝi ankoraŭ konis lian nomon).

La lingvaĵo de la traduko estas pliparte simpla kaj flua, kvankam la dialogo foje portas spurojn de skribtablo pli ol de viva babilado. Esceptaj strangaĵoj ja troviĝas ("Baĥ'n", li respondis. "Nur Baĥ'n." aŭ "Tion vi povas, nun ke vi estas kaptita, ja diri").

 

Via opinio pri Ludanta lumo, La