Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Princidino Mary
Titolo Princidino Mary
 
Aŭtoro Miĥail Lermontov 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroJekaterinburg, 1996 
EldonintoRuslanda Esperantisto 
KlarigojLa kerna novelo el la romano "Heroo de nia epoko".
Tradukisto, lingvoN. Danovskij / El la rusa
Formato 71 paĝoj, 20 cm 
RecenzojPlaĉa klasikaĵo de Sten JOHANSSON
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Mikaelo Bronŝtejn

“Rapidas vivi li kaj ankaŭ senti hastas…”

Fonto: La Ondo de Esperanto. 1997: №3 (34)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-mary.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Tiuj geniaj knaboj de la dek-naŭa jarcento! Dudekjaraj komplotantoj, dudek-kvinjaraj oficiroj en la plej danĝera kaŭkazia batalkampo, tridekjaraj generaloj — tiuj, certe, kiuj ĝisvivis tridek… Lermontov ne ĝisvivis. Talenta pentristo, filozofiema prozisto, genia poeto, sed jen — reciproka knaba ofendo, duelo kutima por tiamaj oficiraj rondoj, pereo en 26. Tamen eĉ tiuj 26 sufiĉis, ke Miĥail Lermontov restu inter la klasikuloj de la rusa kaj monda kulturo.

Ankaŭ adeptoj de la internacia lingvo havas eblon konatiĝi kun verkoj de Lermontov. Bibliografio de liaj verkoj, eldonitaj en esperanto, sufiĉe vastas. Certe, lia ĉefa prozverko, la romano Heroo de nia epoko logis atenton de tradukantoj. Kelkaj partoj-noveloj, titolitaj Kaŭkazaj rakontoj aperis libroforme ĉe UEA en 1964 en sufiĉe lerta traduko de D. Staritsky. Bedaŭrinde, la ĉefa parto, la novelo Princidino Mary, restis ekster tiu libro. Mankas informoj, ke D. Staritsky tradukis ankaŭ ĝin. Sed pli frua, pionira traduko, kiun faris de Wahl, aperis en 1889 (!) en Varsovio kaj estis reeldonita post kelkaj jaroj en Nurenbergo. Same kiel plimultaj tiutempaj tradukoj, ankaŭ tiu, farita en bebaĝa esperanto, havas nur historian valoron.

En 1996 Ruslanda Esperantisto aperigis la Princidinon Mary (kial ne Meri?), tradukitan de la konata majstro Nikolaj Danovskij. En taglibra formo disvolviĝas la intrigo ekde konatiĝo de du amikoj kun ĉarma princidino en Kaŭkazia kuracloko, ĝis la duelo kaj pereo de unu el ili. La taglibro estas legiloga, en vero; la eventoj fluas atentokapte, vigle. Klara lingvaĵo, ne malfacile deĉifrebla eĉ por meznivelaj lingvoposedantoj, faras la libreton rekomendinda por vastaj esperantistaj amasoj.

Laŭ mi ankaŭ en tiu ĉi traduko estas mankoj. Plejmulto el ili estas interesa el la metia vidpunkto, do, lasendas por iu literatur-analiza lernejo. Nur pri du pli evidentaj mi diru.

La unua estas grupo da neĝustaĵoj, korektendaj dum redaktado. Ekzemple, parolante pri la “akva” junularo (p. 5) la aŭtoro kursivigas la vortojn “akva”. Ne vane. La tradukinto kaj (aŭ) la redaktoro neglektis la kursivon. La duan grupon da mankoj kaŭzas (ho ve!) kutima emo de esperantistaj tradukantoj simpligi la tekston favore al meznivela leganto. Ankaŭ Danovskij ne evitis tion, ekzemple, uzante “malfeliĉulo” por “бедняжка”, “inviti” por “ангажировать” k. s.

Tamen tiuj mankoj neniom subtaksas la valoron de la noveldonita traduko. Pere de ĝi espaj libroŝatantoj ricevis ĝuindan gluton da rusa literaturo.

 

Via opinio pri Princidino Mary