Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj
Titolo Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj
 
Aŭtoro János Sárközi 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDebreceno, 1996 
EldonintoDebrecena Bulteno 
KlarigojSep facile legeblaj rakontoj.
Formato 41 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

De pli ol 60jarulo por malpli ol 16jaruloj?

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/film16rec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

La kajero Filmo por pli ol 16jaruloj de János Sárközi estas ege modestaspekta, tamen ne sufiĉe modesta por sia enhavo. Aperas en ĝi sep rakontoj, el kiuj la plej multaj temas pri adoleskulo aŭ maljunulo kiu ekscitiĝas vidante nudan knabinon, aŭ se mankas tia, koitantajn gekatojn. Nu, en ordo, ili ekscitiĝu. Tamen estus bone se tio kunportus ankaŭ al la leganto ion interesan. Bedaŭrinde tio ne estas la kazo. Unufoje la junulo eĉ rajtas ne nur spekti, sed mem amori, dum konversacio en la suba tono:

- Vi estas ne nur tre bela, sed ankaŭ kara kaj bona. Grandan bonŝancon mi havas, ke vi estas la unua por mi.

- Nu, se vi jam vidis ĉion, rigardu denove, poste fermu la enirejon. (p. 10)

Komento superfluas, krom eble klarigo, ke la "enirejo" estas tiu de la tendo, ne tiu pri kiu vi pensis, fiulo!

Du iom pli longaj rakontoj estas en la aro. Unu, La insulo de mirakloj, estas speco de edifa fabelo, al kiu bedaŭrinde mankas fabeleco. Ĝia originala moralo estas ke riĉo ne garantias feliĉon. La dua, La ŝipekskurso, estas nura edifaĵo kun la moralo, ke gejunuloj ne drinku amorante aŭ inverse. Ĝi estas efektive tragika historio, bedaŭrinde tute sen kompreno pri la personoj en ĝi.

La stilo de ĉiuj rakontoj estas senviva kaj seninteresa. En la lingvo estas relative malmultaj eraroj. Se temus pri ekzerco de 16jarulo, ĝi estus certagrade promesplena, sed ĝi estas la kvara rakontaro aperigita de pli ol 60jarulo, supozeble por malpli ol 16jaruloj.

 

Via opinio pri Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj