Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Gemverkoj de Higuĉi Iĉijou
Titolo Gemverkoj de Higuĉi Iĉijou
 
Aŭtoro Higuĉi Iĉijou 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 7.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroOsaka, 1997 
EldonintoEkscitono Esperanta 
KlarigojKvar rakontoj de japana klasikulino.
Tradukisto, lingvoEizo Otsuka / El la japana
Formato 110 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten JOHANSSON

Bela sed enigma

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/gemverkrec.html
Aldonita de Sten JOHANSSON (2004-08-06)

Jen libro kun kvar noveloj de HIGUĈI Iĉijou, japana aŭtorino fine de la dek-naŭa jarcento. La libro estas teknike bela kun ravaj ilustraĵoj de FUJII Ken-ichi. Ankaŭ la noveloj ŝajnas valoraj, laŭ tio kion eblas kompreni. La rakontoj prezentas ĉiutagan vivon de virinoj malriĉaj aŭ premataj de la tradicioj, infanoj kiuj devas tro frue plenkreski, gejunuloj vivantaj en bordela kvartalo.

Ne estas agrable ofendi nekonatan samideanon, kiu sendube havis bonan intencon. Tamen necesas averti, ke la libro bedaŭrinde ne estas tradukita al normala esperanto, sed al ia piĝin-simila fuŝlingvaĵo. Ĉiupaĝe, eĉ ĉiufraze svarmas fuŝoj pri akuzativo, fuŝoj pri -ig kaj -iĝ, fuŝoj pri la literoj l kaj r, mislokitaj cirkumfleksoj, anglismoj, misformaj aŭ neekzistantaj vortoj. La ĉefa obstaklo por la leganto tamen estas ia enigma konstruo de la frazoj, kiu faras partojn de la noveloj nekompreneblaj. Eĉ pli granda enigmo tamen estas, kiel la eldonejo povis presi kaj merkatigi la verkon sen konsulti iun homon, kiu regas la lingvon.

 

Via opinio pri Gemverkoj de Higuĉi Iĉijou