Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tri rakontoj pri la Miljara Paco
Titolo Tri rakontoj pri la Miljara Paco
 
Aŭtoro John Francis 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 11.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1997 
EldonintoFEL 
KlarigojFikciaj historieroj pri la imperio Juglando kaj ĝiaj najbaroj.
ISBN/ISSN9071205665 
Formato 117 paĝoj, 21 cm 
RecenzojLibro kiu kontraŭis sian recenzon de Aleksej Birjulin
La paco ne facile subteniĝas de Garbhan MACAOIDH
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Kial dioj teksas malfeliĉon? de Mauro Nervi
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Forgesinda novelaro

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/miljarrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

John Francis estas unu el tiuj esperantaj verkistoj, kiuj meritus pli vastan renomon inter la legantoj. Lia verkaro estas neampleksa, preskaŭ avara, sed portas stampon de alta kvalito. En 1952 li estis unu el la kvar skotaj poetoj de Kvaropo. En 1960 aperis lia novelaro Vitralo. Du romanoj aperis de lia mano: la ampleksa, realisma familia sagao La granda kaldrono en 1978, kaj la sciencfikciaĵo Misio sen alveno en 1982. Jen ĉio, ĝis nun. Kaj ĉion, ĝis nun, karakterizas rimarkinda talento.

Nun aperis ankoraŭ tri noveloj de Francis kun la titolo Tri rakontoj pri la Miljara Paco. En Vitralo, duono de la noveloj estis realismaj rakontoj el la vivo, kredeble kun aŭtobiografia fono, dum la alia duono konsistis el fabeloj lokitaj al "Juglando" kun ĉirkaŭaĵo. Kvankam la unua speco sendube estis la pli valora, tamen ankaŭ la Juglandaj fabeloj montris talenton. En konciza, klasike fabela formo kaŝiĝis trafaj karikaturoj de komune homaj karakteroj kaj rilatoj.

La nun aperinta novelaro volas daŭrigi tiun ĝenron. Sed kio intertempe okazis al John Francis? La Francis-amanta leganto ne plu rekonas lian verkistan stilon, sed emas formeti la libron kun oscedo. Ĉi tie tute mankas la humuro, sprito kaj klarvido de la Vitral'aj noveloj, dum la formo ŝvelis al tro vortriĉa, malstrikta ĉiondroniga vortinundo. Francis nenion plu havas por diri, kaj li diras ĝin per tro da vortoj. La stakoj el inventitaj nomoj kaj titoloj ofte estas sufiĉe lacigaj. "Ŝi estis dalfunta princino, nepino de Hartungo la Sepa, iama Ĉefreĝo, kaj nevino de lia filo, Hardragen la Dua, la nuna Ĉefreĝo. Ŝia patro, Ermad, pli juna frato de Hardragen, edzinigis gimdalan aristokratinon parencan al la gimdala reĝa familio..."

En la lasta el la tri noveloj li tamen enkondukas temon, kiu komence ŝajnas promesplena. La mondo, kie situas Juglando, ne estas la nia, sed alia mondo, sen kontakto kun la nia. (Tio eĉ povus esti metaforo pri tiuj ĉi noveloj - dum la Juglando de Vitralo prezentis ian esencon de nia mondo, tiu de Tri rakontoj neniel rilatas al ĝi!) Nu, subite iu viro, kiun la leganto emas rekoni de konata verko el la mondliteraturo, hazarde transiras el nia mondo al Juglando, kaj fariĝas gasto tie. Sed... bedaŭrinde Francis tute ne profitas el tiu temo, sed ĝiaj ebloj perdiĝas inter stakoj da vortoj kaj fantaziaj nomoj, nememoreblaj kaj nedistingeblaj de la leganto.

La recenza juĝo eble ŝajnas tro severa, sed necesas diri: Por doni justecon al la (iama) talento de John Francis, oni prefere forgesu tiun ĉi volumon!

 

Via opinio pri Tri rakontoj pri la Miljara Paco