Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ŝtona urbo, La
Titolo Ŝtona urbo, La
 
Aŭtoro Anna Löwenstein 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 22.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2008 (4a eld) 
EldonintoFEL 
KlarigojJuna keltino konatiĝas kun Romo kaj frua kristanismo.
ISBN/ISSN9071205770 
Formato 348 paĝoj, 21 cm 
RecenzojDe Britio al Romo de Garbhan MacAoidh
Recenzo de Aldo de' Giorgi
Persona perspektivo plezuriga de Sabira Ståhlberg
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Ambicie kaj akribie pri Barbariĝo de Sten Johansson
Recenzo de Georges Lagrange
Recenzo de Leif Nordenstorm
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Gerrit Berveling

Impona historia romano: ĉu tamen la tiama generacio ne komplete formortis?

Fonto: Fonto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/stonaurbrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Ekzistas multe da romanoj, en multe da lingvoj. La plej malnovaj, kiujn mi legis, estas ĉu am-historioj ĉu aventuraj romanoj. Ambaŭ ĝenroj sufiĉe furoris en la klasika Grek-Romia kulturo. Famas ankoraŭ la eterne freŝa Greklingva Dafniso kaj Ĥloa de Longos, en kiu oni kunvivas la erotikan sinkonsciiĝon de juna paro; famas same la restantaj fragmentoj de l' brile parodia, foje skatologia Satirikono de Petronio. En Esperanto oni jam povas legi la mallongan, iom ironian romaneton Lukio aŭ azeno de Lukiano 1) sed la plej brila klasikepoka romano Latina miatakse, prilaboraĵo de la sama temo (viro kiu ŝanĝiĝas en azenon kaj tra tiu vidpunkto spertas kaj komentas la mondon, inkluzive sian propran seksemon) estas la Metamorfozoj, pli bone konata kiel la Ora Azeno de Apulejo. 2)

En la Eŭropa Mezepoko oni verkis sufiĉe multe da romanoj, sed kontraste al la menciitaj, ili ĝenerale estas en poezia formo. La Romano de la Rozo de Guillaume de Lorris kaj Jean de Meung el la 13a jarcento, se doni unu ekzemplon el la Franca literaturo, ampleksas ne malpli ol 21 750 versojn.

Kompreneble ankaŭ en aliaj kulturoj oni verkas jam delonge romanojn. Mi menciu nur pri la fama klasika Ĉina Ruĝdoma Sonĝo de Cao Xueqin kaj Gao E, kiun donacis traduke al nia internacia legantaro samideano Xie Yuming 3) .

Fruaj nacilingvaj prozaj romanoj en Eŭropo estas ekzemple la pikareska Lazarillo de Tormes, aŭ la brile multfaceta La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha de Cervantes 4) . Sed mi kredas, ke senerare direblas, ke la ĝenro romano floras en nia kontinento ĉefe depost la 18a jarcento. Apenaŭ eblas mencii la plej gravajn aŭtorojn: Defoe, Swift, Voltaire, Rousseau, Sterne, Goethe, Stendhal, Balzac, Hugo, W. Scott, la fratinoj Brönte, Dumas, Multatuli, Tolstoj, Dostojevski, Zola, Dickens, Trollope, Verne, Stevenson, Couperus, O. Wilde, Lagerlöf, F. van Eeden, Kipling, Sienkiewicz, Manzoni, D'Annunzio, Verga, Gide, Th. Mann...

En la 19a kaj 20a jarcentoj verkis tiom multe da talentaj roman-verkistoj, ke sen la romano la literaturo mem apenaŭ plu imageblas. Kio efektive estas romano?

Jen demando malfacile respondebla: estas literatura ĝenro, kutime fikcio aŭ minimume superregu en ĝi la fikcio. La romanojn oni povas dividi en plurajn sub-ĝenrojn: ekzistas amromanoj, psikologiaj romanoj, socikritikaj, utopiaj, sciencfikciaj, fantastaj, aventuraj, historiaj romanoj. Kaj mi certas ke la listo ne kompletas.

La historia romano kutime celas doni bildon pri difinita epoko aŭ figuro; ĝi povas efiki kvazaŭ "science", "neŭtrale". Vidu ekzemple la mirindajn romanojn de Hella Haasse, nuntempa Nederlanda aŭtorino tradukita en plurajn lingvojn. Foje tamen, la historia romano estas kvazaŭ kamuflaĵo por kio envere estas ĉu kritiko pri la aktuala realo, ĉu instigo aŭ alvoko direktita al la publiko, preni siajn ekzemplojn el la komuna pasinteco. Oni pensu pri Conscience, kies La Leono de Flandrujo 5) ne nur pentris la iaman paseon, sed precipe celis veki entuziasmon por la Flandralingva liberiga movado en Belgio. Ion tian mi kredas ankaŭ malkovri en Quo vadis? de la Pola aŭtoro Sienkiewicz 6) en lia priskribo pri la Romo de imperiestro Nerono laŭ mia gusto ja iom tro neverŝajne ĉefrolas heroo devena el Pollando, kiu tempe de l' verkado travivis unu el siaj mallumaj periodoj.

Koncerne la klasikan epokon kiel temon por verkado, la nuna jarcento riĉigis nin per pluraj -inter si ege malsimilaj- aŭtoroj: oni pensu, ekzemple, pri Roger Peyrefitte (ege klaĉema, precipe kun multe da detaloj pri gejeco, lia propra tute persona temo - romanciklo pri Aleksandro la Granda). Marguerite Yourcenar (filozofiema - pri imperiestro Hadriano), Mary Renault (pri klasika Grekujo romano bazita je la mito pri Tezeo), Steven Saylor (viglaj detektivromanoj pri diversaj temoj el la klasika Romo). Louis Couperus (montrante la dekadencan flankon en La Monto de Lumo - pri imperiestro Elegabel - aŭ en Iskander - kun subtitolo: "La romano pri Aleksandro la Granda" laŭ mi ĉiam ankoraŭ ne superita) aŭ Colleen McCullough (serio pri la lasta jarcento a.Kr. en Romo - preskaŭ scienceca, sed samtempe plene legebla kiel atentokapta romano).

Kaj jen, fine en la internacia lingvo ni nun ankaŭ havas "nian" historian romanon pri temoj el la klasika epoko: La Ŝtona Urbo.

La verko de Anna Löwenstein, kiun ŝi mem emfaze prezentas kiel tradukon el la origina Angle verkita versio, sed kiun mi emas konsideri "originala verko de Esperantlingva aŭtoro", tute nature dividiĝas en tri partojn. La unua ampleksas ĉapitrojn 1 kaj 2 - la Kelta Britujo: la dua 3-5 - la Romia vilao kaj Romo mem; la tria 6-8 judoj kaj frua kristanismo en Romo. Bibliografio, Klarigoj kaj Notoj kompletigas la tuton.

En ĉirkaŭ 400 paĝoj, kun enviinda klasika stilo, klopodante eviti neologismojn kiujn Zamenhof ne uzis (kaj kiom mi povas taksi, ankaŭ tiuterene ŝi brile sukcesis), Anna vigle metas nin en la menciitajn tri malsamajn mediojn. Bonege informite, certe multe studinte antaŭ ol ekverki, ŝi provizas la scenojn per historie plej korektaj detaloj, kiuj ofte impresas, kvazaŭ okulatestaĵon oni legus. Prof. J.H. Waszink, ĉe kiu la Latinan mi studis universitate, siatempe ripetadis, ke bedaŭrinde la klasikaj Romanoj formortis senescepte, tiel ke pri multe da detaloj ni daŭre plu estos devigitaj konjekti, supozi, hipotezi... Sed tiu ĉi verko preskaŭ emigus nin kredi male.

Ĝia viva freŝo parte dankindas al la fakto, ke kontraste al multaj aŭtoroj, Anna Lowenstein koncentriĝas ĉefe pri "normalaj" homoj. Herooj ja ĉiam estas "ne niatipaj", sekve iel fremdaj, sed simpla vilaĝa knabino -nu, pri ŝi ni ĉiuj iamaniere povas kunsenti- eble eĉ pormomente identiĝi kun ŝi... Kaj tiu trajto donas al la verko grandan vivapudecon. Unu subtemo de l' verko, kaj tre rekonebla! - estas, ke la Romanoj neniel komprenas la tiaman realecon de la Britoj: laŭ ili ja temas pri nuraj barbaroj, sed en la diversaj scenoj oni vidas, ke envere ĝuste tiuj "barbaroj" disponas pri certa komprenplena senco pri la naturo, pri ties kaŝitaj fortoj, kiun la kultivita Romano neniam povos sperti.

Por ke vi havu iom pli klaran impreson pri la verko, mi provos iomete detaligi la komencajn paragrafojn, sen tamen malkaŝi tro da detaloj. Ĉar vi devas resti scivolaj, ĉu ne?

Rigardate tra la okuloj de juna knabino Bivana, la "mi-figuro" de la libro, la mirinda mondo aspektas fee bela kaj nekomprenebla. Poste enplektiĝas en la tuton aspektoj pli krudaj. En la unua paragrafo "la plej lerta rakontisto de la kvar vilaĝoj" venas vizite. Li pentras Romon: jen urbo kie la homoj interpuŝiĝas, eĉ loĝas unuj super la kapoj de la aliaj: la Stona Urbo. Kampoj tie tute ne ekzistas. Kaj la Roma armeo estas nekredebla: kiam unu viro eklevas piedon, ĉiuj faras same... Tio kondukas al vigla diskuto inter la viroj pri la realeco de l' minaco de trans la maro. Tamen, ĝin oni ne prenu tro serioze. Du Romanoj foje vizitas la najbaraĵon por komercadi. Nudajn krurojn li havas, estas strange negrandaj. Sed la vilaĝanoj forlasas ĉion por vidi la ekzotikaĵon. Interne de la familio la farita komerco kaŭzas kvereleton. Posta paragrafo montras speciale la viran flankon de l' vilaĝa vivo, en rakontoj pri rabatakoj ktp. Sekvas kulmino de la ĉiujara vivo: Belteno, la granda religia festo de la Suno. Poste ĉio ree normaliĝas, la taskoj denove vokas: kun sia amikino Elvisa kaj ties patrino, Bivana pli kaj pli enprofundiĝas en la misterojn de l' farbado. Sed kontraŭvole sin entrudas la ekstervilaĝa realo: la morto de reĝo Kunobelinos. Malklaraj minacoj pri eventuala invado. Nekredemo. Sed Bivana havas pli gravajn zorgojn: prepariĝas ŝia geedziĝo. Apuda vilaĝo misuzas la senzorgon kaj rabatake forkaperas bestojn kaj sklavinojn. Sed Bivana vivas sekure en kreskanta ekvilibro kun Elvisa kaj la estonta bopatrino...

El la malpli lumaj flankoj de la Brita vivo precipe menciindas la impresa sceno en la t.n. "Malbona Loko", longe for en la arbaro mistera, plena je spiritoj kaj tamburado, kie okazas mistika disiĝo inter korpo kaj spirito. Tie dum terura nokto oni ceremonie oferas la vilaĝan sorĉistinon/frenezulinon Dumna al la dioj.

Sed nenio helpas: la Romanoj forkondukas parton de la loĝantaro kiel sklavojn al Italio. Ankaŭ Bivanan, kiu ricevas novan nomon: Barbara. . .

En Italio ni plu sekvas ŝian vivovojon: la peza laboro komence en la vilaa kuirejo, ŝiaj personaj peripetioj, ŝia paruliniĝo al kunsklavo, kiu poste sukcesas sin liberigi per ŝparita poŝmono. Liberigite, ili havas en Romo sian etan entreprenon pri kopiado de tekstoj. Ekaperas tie la unuaj Nazaretanoj (kristanoj), kune kun la akompanaj kvereloj kontraŭ la "veraj" Judoj. Eĉ la apostolo Paŭlo persone pasas la vojon de Barbara, kiu malvolonte rigardas, kiamaniere ŝia filo fariĝas senespere entuziasma pri la nova mondo, kiun revas la hiliasma apokaliptika movado...

Elstara estas la amasa sceno okaze de ekzekuto de ne malpli ol 200 senkulpaj gesklavoj, je paĝo 292 k.s. Temas pri historia evento, kie pro murdo al la mastro fare de unu el liaj propraj sklavoj la malnovan juron oni aplikis malgraŭ grandamasa protesto de la publiko. Kontraste renkontiĝas plurfoje kortuŝaj intime privataj scenoj, kiel ekzemple je paĝo 296, kiam inter tiu ĥaosa interpremiĝo ĵus aludita, Barbara subite rekonas sian iaman amikinon Kintila (el Britujo), kies infanon ŝi savas el la amasbuĉado.

Laŭ mi, se diri resume, la romano egalas la teman kaj rakontadan amplekson kaj impresivon de Quo Vadis sed bonŝance sen ties historiaj stultaĵoj, naciismaj troigoj kaj sukereca propagando por iuspeca kristanismo. Mi vere ne scias, kion admiri pli, ĉu la Britan (druidan) mondon de la vilaĝo en Britujo, la bildon pri la Romia vilao kaj la urba vivo en Al Romo, aŭ la portreton pri judismo/kristanismo tiutempa en La Nazaretanoj.

La Ŝtona Urbo simple estas viva. Gratulon al la aŭtoro!

1 Fontokajero 4, 1988.

2 En mia Antologio Latina 3 troveblos fragmentoj kaj de Petronio kaj de Apulejo.

3 Tri dikaj volumoj, Bejing 1995-1997.

4 Trad. Fernando de Diego, Zaragoza 1977.

5 Trad. H.J. Bulthuis, Zutphen 1929.

6 Trad. Lidia Zamenhof, Varsovio, 2a eld. 1957.

7 Vidu kvazaŭ postparole ŝiajn `'Klarigoj pri la traduko".

 

Opinioj pri Ŝtona urbo, La

Davor Klobučar (2008-01-05):
Se vi havas tempon por legi iun bonan esperantan romanon, kaj se vi volas akcepti konsilon de iu, mia konsilo estas: nepre elektu tiun ĉi! "La ŝtona urbo" estas certe unu el du romanoj, kiujn oni devas tralegi. Kaj se vi volas legi plu, legu anka

Parŝo (2008-08-23):
"Ĝi estas unu el du romanoj kiujn oni devas legi" Kiu do estas la dua ???

Bernardo (2010-04-16):
Nejuste tro aprezita verketo meznivela, kun lingvaĵo grandaparte ligneca kaj neinteresa, plena de palaj bildoj (tro "Post la kurso"). Anstataŭ huraistojn legu la analizon de Michael Lennartz [3 foje w].ipernity.com/blog/41683/238828.

Jo van A'dam (2012-10-24):
La angla versio estas multe pli bona, ĉar verkita en normala lingvo. La E-a versio estas verkita en iu konscie limigita, kripligita "bona lingvo" Corsetti-eska.


Via opinio pri Ŝtona urbo, La