Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lingvaj respondoj
Titolo Lingvaj respondoj
 
Aŭtoro Sergio Pokrovskij 
KategorioLerniloj, vortaroj, Lingvistiko, internacia
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroJekaterinburg, 1999 
EldonintoRuslanda Esperantisto 
KlarigojDek eseoj, aperintaj - reage al demandoj de legantoj - en la revuo Ruslanda Esperantisto.
Formato 78 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Vi ĝuos la legadon de Aleksandro Shlafer
Aldonu

Atenton, "Lingvaj respondoj" ne estas havebla!


Recenzo de Bertilo Wennergren

Bona kompanio al esperantologiaj verkoj

Fonto: Revuo Esperanto, feb. 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)

Tiu ĉi verko, en la formo de simpla 78-paĝa kajero, estas ĉio krom simpla laŭenhave. Temas pri kolekto de artikoloj el Ruslanda Esperantisto (iom reviziitaj), en kiuj Sergio Pokrovskij (ano de la Akademio de Esperanto) respondas lingvajn demandojn de la legantaro, kaj en kiuj li prezentas sian konatan saĝon kaj klerecon traktante vicon da plejparte bone konataj temoj (iafoje eĉ iom tro bone konataj): la artikolo; medialo, refleksivo, pasivo; la transskribaj problemoj; ties kaj ĝia; la landnoma problemo; niaj karaj ĉapeloj; kiel skribi mian nomon?; sekso kaj intelekto; la aspektoj; da kaj de. Plejparte mi konsentas kun la respondoj de Pokrovskij, sed ne ĉiudetale. Tamen en ĉiu artikolo mi devas admiri lian traktadon de la temo, eĉ kiam mi havas alian opinion. Ĉiu respondo enhavas multon nepre atentindan, kaj multon ne facile troveblan aliloke. Ĉiuartikole mi lernis ion.

Pokrovskij iafoje adoptas tonon iom tro akran, ekz. en la traktado de landnomoj (sed estas ja longa tradicio, ke kiam temas pri landnomoj Esperantaj, la diskutoj nepre fariĝas emociaj). La traktado de la landnomoj estas la precipa ekzemplo, ĉe kiu mi ne konsentas kun Pokrovskij, sed tio ne signifas, ke li skribas pri la temo iajn stultaĵojn. Tute male.

Kvankam li ne prezentas mian opinion, li prezentas opinion bone motivitan kaj bazitan sur faktoj kaj sur rezonado tute respektinda. La artikoloj ofte estas io alia, aŭ io plia, ol nura rekta respondo al la preciza demando. Pokrovskij anstataŭe donas lertajn kaj plurflankajn diskutojn de la temo. La celo estas klerigi la demandinton pli vaste ol tiu eble intencis. Tre laŭdinde, laŭ mi, kvankam demandintoj pri lingvaj aferoj laŭ miaj spertoj ofte preferas ekscii nur tute konkrete, kion ili uzu, sen ĉirkaŭa teoriumado. En tia ĉi verko tamen multe pli indas tia faktoplena kaj interesoveka prezento, kian elektis Pokrovskij.

Pro la origino en Ruslanda Esperantisto la perspektivo ofte, sed neniel ĝene ofte, estas rusa, kaj abundas ekzemploj ruslingvaj. Sed tio ne signifas, ke alilandaj legantoj restas flankenlasitaj. Male ili havas okazon ion lerni. Kaj ni ne forgesu, ke nia lingvo havas kernon profunde influitan de la rusa lingvo.

Komparo kun la rusa lingvo tre ofte estas la sola maniero vere atingi komprenon de la origino de iuj aferoj en la Esperantaj gramatiko kaj vortaro.

La Lingvaj Respondoj de Pokrovskij konsistigas en mia bretaro bonan kompanion de ekz. la Lingvaj Respondoj de Zamenhof, kaj de aliaj valoraj esperantologiaj verkoj. Riĉigu ankaŭ vi vian kolekton!

 

Via opinio pri Lingvaj respondoj