Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mia fenestro alĉiela
Titolo Mia fenestro alĉiela
Elektitaj poemoj
 
Aŭtoro László Ötvös 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 3.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDebrecen, 2000 
EldonintoE-Societo 
KlarigojCento da poemoj de pastoro-poeto.
Tradukisto, lingvoT. Papp / El la hungara
ISBN/ISSN9630397803 
Formato 53 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Kien la fenestro? de Valentin Melnikov
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Peter Browne

Fenestroj sur la hungaran poezion

Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Mia fenestro alĉiela plejparte pli banalas sur la tereno poezia. La loko de multaj el la poemoj estus la preĝejo, ne scienc-nivela poezi-konkurso. Mi citu ekzemple la kompletan tekston de Jesuo sur maro:

Jesuo sur akvo iras
li lernigas al mi paŝi
sur malpura ŝaŭm' de l' vivo.

Tralegante la volumon ni spertas tutan gamon de religi(em)aj sentoj.

Ne surprize: Ötvös eĉ doktoriĝis pri teologio.

En la volumo ne ĉio tamen kirkecas. Poemoj kiel La vekanta alaŭdo, Hirundoj, kaj Per mano rompita gestas ne dependas de la teologio por beli. Mi citu el ĉi-lasta:

Olda arbaro kaŭras, grumblas
kaj ĉi folio pala, malsana
al mi gestadas
la rompit-mana.

Ötvös ankaŭ abunde prikantas la gloron de aliaj hungaraj poetoj, inter ili Endre Ady.

 

Via opinio pri Mia fenestro alĉiela