Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tago kiam Jesuo perfidis Judason, La
Titolo Tago kiam Jesuo perfidis Judason, La
Romano
 
Aŭtoro Manuel de Seabra 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 13.80 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 2001 
EldonintoIEM 
KlarigojUnu el la plej konataj historioj de la homaro, el nekutima vidangulo.
ISBN/ISSN390175220X 
Formato 135 paĝoj, 23 cm 
RecenzojHistoria romano pri Jesuo de Gerrit Berveling
Perfide aŭ bonfide? de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Wolfgang Kirschstein

La perfido de Jehoŝua bar-Jozefo

Fonto: Esperanto, 2002
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/judasrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Ĉu eblas trakti la vivon de Jesuo kiel historian romanon kaj aldoni samtempe ion novan? Manuel de Seabra pruvas en sia nova romano La tago kiam Jesuo perfidis Judason, ke lerta verkisto ja povas fari tion.

La strukturo de tiu verko estas tre neordinara, ĉar ĝi komenciĝas per epilogo, sekvata de prologo. Por la daŭrigo li bezonas nur 25 liniojn.

De Seabra ŝatas elmontri sian eruditecon, sed brilas tute sen bezono, ĉar detaloj, kiuj plaĉas precipe al filologoj, ne decidas pri la funkciado de la novelo. Por doni pli da aŭtentikeco al sia rakonto, li uzas kiel eble plej ofte formojn, kiuj similas al la originalaj nomformoj. Tiel la titola Jesuo tute ne aperas en la romano, kie ni konatiĝas kun la migranta predikanto ]ehoŝua bar-Jozefo. Jehoŝua ĉerpis sian mondkoncepton el egiptaj (aŭ misraimaj) fontoj. Tiu koncepto

sendube plaĉus al ajnaj nuntempaj religiaj alternativuloj. Feliĉe romanverkanto ne devas pruvi siajn hipotezojn.

Kiam Jehoŝua komencis sian agadon kiel migranta predikanto en Judeo, tiu lando similis al kaldrono de sektoj politikaj kaj religiaj. Ĉiuj atendis la Mesion, kiu restarigu dian ordon, aŭ almenaŭ forpelu la romianojn el sia lando. En tia socio la mesaĝo de jehoŝua ŝajne estis ambigua. Kion li opinias ekzemple, kiam li eldiris en la templo de Jeruŝalaim svingante senĉese la skurĝon: Mi detruos tiun ĉi sanktejon kaj dum tri tagoj mi ĝin rekonstruos!

Ĉiuj haltis konfuzite (p.13). Kompreneble tiaj deklaroj estis konfuzaj por la samtempuloj de Jehoŝua . Postaj generacioj aldonis teologian interpretadon (vidu Evangelio laŭ Johano 2:21). Tial la leganto demandas sin, ĉu Jehoŝua eble ne plene komprenis la implikojn de sia predikado. Eble Judaso, la Sikaro, (aldona noto klarigas, ke sikaroj estis ekstremistaj zelotoj) ja estis pli fidela al la origina mesago de Jehoŝua - la leganto juĝu mem kiu perfidis kiun.

De Seabra verkas ne precipe por religiemuloj, sed por kredantoj kaj nekredantoj. La

plej esenca afero estas, ke ni renkontas Jesuon kiel homon kiel li povintis esti en siaj samtempaj kondiĉoj kaj en tiu senco la romano bone funkcias, eĉ por leganto, kiu - kiel mi - apenaŭ konas la originajn fontojn de la jehoŝuaa kredo.

 

Via opinio pri Tago kiam Jesuo perfidis Judason, La