Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Antoni Grabowski eminenta Esperanto-aganto
Titolo Antoni Grabowski eminenta Esperanto-aganto
 
Aŭtoro Zofia Banet-Fornalowa 
KategorioBiografiaj / Grabowski
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCzeladź, 2002 (2a eld) 
EldonintoHejme 
KlarigojLa unua serioza provo prezenti la vivon kaj verkon de la fama pioniro; reviziita kaj ampleksigita eldono.
ISBN/ISSN8390763729 
Formato 158 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Marian Kostecki

Omaĝe al Grabowski

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2001. № 11 (85)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-grab.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-16)

La aŭtorino de tiu ĉi biografia verko ligas ĝin kun grava jubilea evento, informante la legantojn jam komence de la antaŭparolo:

La 4an de julio 2001 pasis la 80a datreveno de morto de Antoni Grabowski. Oni nomas lin Patro de Esperanto-poezio. Jam tio sufiĉus por starigi al li belan monumenton, por ĉiam konservi la poeton en memoro kaj koroj de esperantistaro.

Leginte tiun vere unikan verkon, mi — kiel pola esperantisto — eksentis min samtempe fascinita kaj kontentigita pro la lerte kaj kompetente prilaborita biografio de Antoni Grabowski, unu el la plej meritplenaj kaj famaj pioniroj de la pola esperantista movado, kiun li kunfondis. Oni povas konstati, ke la verko kompletigis sukcese tiuspecan esperantan literaturon, ĉar pri Antoni Grabowski ne ekzistas multaj publikigaĵoj, krom la fragmentaj, nekompletaj informoj, aŭ eĉ mitoj.

Ne nur la pola esperantistaro atendis dum multaj jaroj ampleksan kaj fidindan biografion de Grabowski por ekkoni pli bone la vivon, verkaron kaj la esperantistan agadon de la dua (post d-ro L.L.Zamenhof) esperantisto en la mondo.

Profesia historiistino Zofia Banet-Fornalowa akceptis malfacilan taskon kaj celtrafe kaj kun plena objektiveco prezentis la silueton de Antoni Grabowski surbaze de novaj dokumentitaj informoj. Ŝi aldonis rarajn familiajn fotaĵojn, kelkaj el kiuj estas unuafoje publikigitaj. La libro enhavas la genealogian arbon de Grabowski, indekson de lia verkaro, nomindekson kaj riĉan bibliografion.

La aŭtorino donis al ni fidindan biografian verkon, kiu valoras kiel historia dokumento. Ĝi estas utila al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto, ĝiaj kunkreintoj kaj kultura movado.

Al s-ino Banet-Fornalowa mi esprimas koran dankon kaj esperas, ke tiu ĉi biografio trovos lokon en multaj bibliotekoj.

 

Via opinio pri Antoni Grabowski eminenta Esperanto-aganto