Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sprachenpolitik in Europa
Titolo Sprachenpolitik in Europa
Beiträge einer Veranstaltung... am 13. November 1999
 
Aŭtoro Div 
KategorioLingvistiko
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerlin, 2001 
EldonintoGesellschaft für Interlinguistik 
KlarigojDek du referaĵoj.
KontribuantojRed. Detlev Blanke 
ISBN/ISSN14323567 
Formato 161 paĝoj, 30 cm 
Karakterizoj Germanlingva 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Seán Ó’ Riain

Recenzo

Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

La Eŭropa Konsilio de Sevilla en junio pasintjare, la regula pint-renkontiĝo de la 15 ŝtatestroj de EU, decidis ke oni konsideru la uzon de lingvoj en pligrandigita EU, kaj prezentu preparan raporton plej malfrue al la Kopenhaga Eŭropa Konsilio en decembro 2002. Klaras ke la interlingvistiko povus, kaj devus, ludi gravan rolon en tia esplorado. Ĉi tie temas pri tri interlingvistikaj libroj kiuj estas aparte interesaj. Blanke 2001 estas grava kontribuo al la Eŭropa Jaro de la Lingvoj kaj eldoniĝis do en eble decida momento por la eŭropa lingva politiko. Ĝi enhavas artikolojn pri Lingvodiverseco - malbeno aŭ beno (Mattusch); Pri la tipologia riĉeco de eŭropaj lingvoj (Lötsch); La rusa kiel internacia perila lingvo (Kostmarov); Lingva politiko el franca vidpunkto (Klare); Ĉu ekzistas Eŭropo? Kio estas eŭropa? (Barandovská-Frank); Pri la traduko de la Goethea "Faust" al Esperanto (Fiedler); Spertoj dum la terminologia prilaborado de forsta faklingvo (Simon/Ullrich); kun valora bibliografio pri Lingva politiko en Eŭropo (Blanke/Scharnhorst).

Gravas ke publikaĵoj kiuj celas influi la lingvan politikon de Eŭropo estu je profesia scienca nivelo, kaj tia certe estas Blanke 2001 A. Ĝi plenas de pensigaj kaj celtrafaj informoj, kaj ne nur pri Eŭropo. Ekzemple, Mattusch (p 21) citas UNFPA ciferojn antaŭvidantajn ke en la jaro 2050 nek la franca, nek la germana, nek la itala lingvoj estos inter la 20 kvante plej uzataj lingvoj; ke anstataŭos ilin la turka, la persa, la amhara; ke eble la svahila anstataŭos la korean; kaj ke la angla estos en la tria loko, post la ĉina kaj la hinda. Li ankaŭ atentigas (p 20) ke ĝis 2050 oni timas ke la hispanparolanta parto de la usona loĝantaro povus kreski de la nunaj 10% al 25%! Kostomarov (p 55) citas informan ŝercon pri Ukrainio: la prezidanto de iu alta komitato demandas ĉu ĉeestas rusoj en la ĉambro. Ne? Do, ni diskutu ruse. Simon kaj Ullrich (p 154-7) donas liston de 37 praktikaj punktoj eltiritaj de la sperto pri terminologia laboro. Fiedler (p 141- 2) donas kelkajn belajn ekzemplojn de frazoj elgermanigitaj de Faŭsto kiuj povus fariĝi tiom konataj en Esperanto kiom ili jam estas germane: Jubilas ĉies ĝoja kri': Ĉi tie, rajte, homas mi. (37) kaj Jes, tiusence mi nun konvinkitas, Jen finkonklud' el saĝa sci': Liberon, vivon homo nur meritas, Se ilin perluktadas li. (190).

Cetere, kiu povus kvereli kun la konkludo de Blanke (p 100): Se oni volas eviti estontajn konfliktojn en Eŭropo, endas demokrata formado de eŭropa lingvopolitiko, aparte kadre de EU.

Carlevaro 1998 komenciĝas per ampleksa (85-paĝa) kaj valorega artikolo de Detlev Blanke, Pri la aktuala stato de interlingvistiko. Krome ĝi enhavas kontribuojn pri Esploro sociologia pri la svisaj Esperanto-parolantoj (Carlevaro); La enciklopedia vortaro pri la inventitaj lingvoj (Silfer); S.B. Linde kaj lia provo krei interslavan esperanton (Chmielik); Pri la influo de gepatraj lingvoj al la verba morfologio en Esperanto (Dankova-Stackler); Pri la jida gramatiko de Zamenhof (Chmielik); Svisa Planlingva Enciklopedio (Künzli); Pri la rilatoj inter la svisaj kulturoj (Grosjean); Pri Erich Weferling kaj la konstruado de perfekta lingvo (Barandovská- Frank); kaj Studo pri terminologiaj aspektoj de Esperanto kaj naturaj sciencoj (Favre).

La artikolo de Blanke estas detala kaj atentema superrigardo de ĉio, kio okazis ĝis 1997 en la interlingvistiko en Eŭropo. Inter multaj interesaj punktoj li proponas (p 70) la starigon de scienca organizaĵo de interlingvistoj; substrekas ion tro ofte forgesitan, la faktoroj klarigantaj la relativan sukceson de Esperanto kaj la malsukceso de aliaj sistemoj krom la lingvaj altgrade estas nelingvaj; kaj proponas bazojn (p 71-5) por la ellaborado de interna kaj ekstera LiPEK (lingvopolitiko de la Esperanto-komunumo). La aliaj kontribuoj estas multfacetaj kaj ĉiam interesaj. Indas mencii kelkajn punktojn: la studo de Dankova-Stackler indikas ke nur ĉe la ruseparolantoj oni trovas psikologiajn verbojn prefiksitajn (ekscii, ekpensi), kaj ne ĉe la france- aŭ la italeparolantoj.

Tio memorigas min pri la irlanda lingvo, kie ni havas malsamajn verbajn formojn por esprimi estas nun (tá) kaj estas ofte (bionn), kiuj respondas ĝuste al la pola jest kaj bywa.

Barandovská-Frank sugestas tezon ke Ido, Occidental, Novial, Interlingua, Neo kaj Intel estas dialektoj de la ununura naturalisma latinido.

Blanke 2001 B enhavas kontribuojn pri Giuseppe Peano kaj Latino sine flexione (Barandovská-Frank); Pri la strukturo kaj evoluo de Ido kompare al Esperanto (Anton); Occidental kaj ĝiaj strukturaj apartaĵoj (Back); Pri la strukturo kaj evoluo de Interlingua (Liebig); Natureco kaj aŭtonomio en planlingvoj - prezentataj ekzemple de la frazeolgio (Fiedler); La lasta instanco (Bormann); Strukturkomparo de Esperanto-idoj - Kie ekestas la kritikoj de Esperanto (Günkel); Loglan: Lingvo, logiko kaj socia realeco (Fellmann); kaj Pri la strukturo de eksterterulaj lingvoj (Mannewitz). Ĉiuj tri libroj estas legindaj. Blanke 2001 B pli taŭgas por la specialistoj, sed Blanke 2001 A legendas por ĉiuj esperantistoj kiuj interesiĝas pri la lingva kaj identeca flanko de Eŭropo, kaj kiuj scipovas legi la germanan.

 

Via opinio pri Sprachenpolitik in Europa