Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Krias la silento
Titolo Krias la silento
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBerkeley, 2002 
EldonintoBero 
KlarigojPsikologia romano pri spertoj de Nobel-premiito.
ISBN/ISSN1882251350 
Formato 177 paĝoj, 21 cm 
RecenzojTemo tikla, infano kripla de Anatolo Goncharov
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Evoluo de patro de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Vinko Ošlak

Kiam la silento krias

Fonto: Literatura Foiro, aŭgusto 2003
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/krisilentrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Sur la paĝo 106 mi legis dialogan parton, eldiritan de la ĉefrolulo Theo al televida ĵurnalistino: Mi dankas, ke vi tralegis ĝin malgraŭ, ke vi volas diskuti pri ĝi. La kritikistoj kaj aliaj ofte ne faras por si tiun klopodon. Eble ili ne volas, ke la verko influu ilian verdikton? - Ĉar mi ludas ambaŭ rolojn, foje tiun de aŭtoro kaj foje tiun de recenzisto (por ne uzi pli pretendan titolon kritikisto), mi povas la spritaĵon de Nemere nur konfirmi, kvankam tio neniam estis mia praktiko. Mi tralegis la tutan romanon de Nemere - kaj mi tralegis ne turmentante min, kontraŭe, plenĝuante, mi volonte fariĝis pli kaj pli neobjektiva, mi disponigis min al la influo de la verko... La temo, kiun uzas la aŭtoro de tiu ĉi romano, estas pinte aktuala, tiel laŭ la civiliza kiel ankaŭ laŭ la morala kaj religia punktoj. Estas diferenco inter moralizado kaj konsidero de la moralo. Nemere faras la duan. Li eĉ en unu frazo ne diras, kion li prenas por morala, li per neniu vorto predikas, tamen lia tuta libro havas moralan karakteron kaj espereble ankaŭ efikon. La intrigo de la romano estas simpla kaj por leganto bone sekvebla: ĵurnalisto Theo ĉe la komenco de sia profesia voĵo sporade renkontiĝas kun stratulino Paula Bayott. Li esperas trovi en ŝi ion kiel florvendistinon Eliza Doolitle en la dramo Pygmalion de Bernard Shaw. Ĉiuj liaj provoj, "eduki" sian amikinon de la strato kaj substrato, finiĝis ĉu katastrofe ĉu senefike. Finfine ŝi, kiel atendite, fuĝis de li, li trovis ŝin jam morta en malsanulejo, post telefona voko. Li estis vokita ne por renkontiĝi kun ŝi, sed por transpreni la respondecon por la bebo, kiun ŝi postlasis. Kaj tiu bebo - Val - ne estis ordinara suĉulo, sed ĝisoste kripligita estaĵo pro la mistraktado de la patrino dum ŝia gravedeco, fare de la malkavaliroj de la strato.

La ĉefkuracisto d-roAlex Colonis starigas Theon antaŭ la dilemon: ĉu "estingi" la vivon de la apenaŭ homa estaĵo, kiu evidente ne havas iun ajn ŝancon en sia vivo, eĉ se ĝi restos en vivo - ĉu tamen provi fari ĉion favore al la vivo, kia ajn ĝi momente estas. La aŭtoro ne faras el sia rolulo grandan moralan heroon kaj apostolon, kiu post profunda etika pripenso solene decidus protekti kaj savi la vivon, eĉ se ekstreme kripla. La ĵurnalisto eĉ mem ne scias, kial li decidis transpreni la respondecon patran, kvankam eĉ ne troviĝis pruvoj, ke vere li estus la patro (Pater semzper incertus... la patro ĉiam estas necerta, kiel diris romianoj!). De tiu paŝo akompanas lin kuracisto kaj sciencisto d-ro Alex Colonis. En propra domo, kiu intertempe pro la publicaj sukcesoj, post kiuj el la iama ĵumalisto kreskis pli kaj pli sukcesohava verkisto, por Val patrine zorgis dommastrino Hella, dum la kuracisto venadis observi la bebon el scienca impeto, fariĝis iom post iom amiko de la verkisto kaj sian tutan sciencan karieron reduktis kaj adaptis al la fenomeno de la nekutima tamen kvazaŭ mirakle viva bebo Valo.

Paralele al la kresko de Val, kiu pli kaj pli akiras la amon de sia patro (negrave, ĉu efektiva), kuras la provo, trovi ĝustan vivkunulinon. La leganto kelkfoje kredos, ke finfine interŝanĝos nuptoringojn Theo kaj lia dommastrino Hella, kiu ebligas per sia trankvila zorgemo bonan fiznkciadon de la tuta domo kaj pli kaj pli kuraĝigan kreskon de Val. Tamen tio ne okazas. Okazas io alia. Iam sur iu aŭtobusa stacio okazas neplanita renkontiĝo, kiu turnas la tutan vivon sur la bieno de Theo. Yunta Lingar, tiel nomiĝas la kuraĝulino, kiu kiel la unua alparolis la intertempe jam famiĝintan verkiston, profesiis ludante en orkestro kaj ekster ĝi sur iu nekutima elektronika instrumento, iaspeca sintezilo, poste patentigita sub la nomo orkestria. Kaj tiu neagnoskita instrumento kaŭzis novan decidan turnon en la romana intrigo: okaze de solenaĵo, en kiu oni atendis la ĉefpremion por literatura verkado de Theo, atingis lin telefona mesaĝo de Yunta, ke li en certa tempo ne prokrastu aŭskulti muzikan radiodissendon. Theo renkontiĝis kun eksterordinara muziko, kiu similis al neniu konata speco. Tuteca muzika arto de nekredebla forto. Veninte hejmen, kie lin atendis jam edzino Yunta, kiu portis plenon kaj harmonion en lian vivon, konkeris la koron de Val kaj eĉ diplomatie elŝaltis la ĵaluzon de Hella, li plene surprizita - ne, tion mi devas ŝpari por la legonto de la libro...

La aŭtora nomo de Nemere ĉiam estis garantio por aktuala kaj interesa enhavo kaj pensaro, kaŝita en dialogoj de liaj libroj - mi konsideras, kompreneble, nur liajn en esperanto verkitajn aŭ en esperanto tradukitajn librojn, ne bedaŭrinde 300 da ili en hungara kaj pola lingvoj. Sed tiu nomo ne ĉiam estis garantio de literatura valoro, lingva arto kaj plena kontento de la leganto. Kiu tiom multe produktas, ne povas esti ĉiam rigora kaj fajna. Tamen la lasta libro distingiĝas ankaŭ tiuaspekte. Estus troigo diri, ke lia lingvaĵo estas perfekta - kies lingvaĵo finfine estas perfekta? Sed ĝi vere impresas literature, estas fantaziplena, metafora, foje elstare eleganta kaj inventema lingvo. Nemere faris libron, kiun oni povas senrezerve meti inter la pintajn romanojn de la moderna eŭropa literaturo.

Lia plej evidenta lingva malglataĵo koncernas la kampon, kiu por ni ĉiuj estas ne vere kultivita. Zamenhof ne faris perfektan lingvon, li ĵetis la semon, li ne ĵetis maturajn fruktojn. Tiel li kelkajn aspektojn de sia lingvo eĉ tre supraĵe aŭ eĉ ignore traktis - ekzemple ĝuste la problemon de geografiaj kaj personaj nomoj. Unuflanke ni havas en lia lingvo gramatikan principon, laŭ kiu ekzistas nur la natura, sed ne ankaŭ gramatika genro kiel kutime en plej multaj naciaj kaj etnaj lingvoj. Sekve laŭ tiu principo viraj kaj virinaj nomoj ne distingiĝas gramatike, la distingon oni povas produkti nur vortfare uzante la sufikson -in por virina sekso. Sed uzi en ĉiuj virinaj nomoj la sufikson -in estus tre maleleganta solvo, do ĉiuj, ankaŭ Zamenhof mem, tion evitas kaj provas elturniĝi alimaniere. Jam Zamenhof mem foje uzis simple la nacian formon, kiu kutime havis finaĵon -a kaj tiel iel sugestis la virinan karakteron de la nomo, kvankam tio funkcias nur ĉe hindeŭropaj esperanto-parolantoj. Kalocsay provis lanĉi novan regulon, laŭ kiu la adjektiva finaĵo -a en la kazo de personaj nomoj kompreniĝu kiel substantivo virina. Ankaŭ tiu ekstersistema kaj kontraŭfundamenta propono ne trovis ĝeneralan akcepton. Sed ĉu oni povas per lingvo, kiu ne solvis la problemon de tiom vasta kampo kiel geografiaj kaj personaj nomoj, serioze konkuri por la lingvo de Eŭropa Unio?

Mi mem dum multaj jaroj pendolis de unu solvo al la alia. Principe mi devis konfirmi la polemikon de la gcrmana jam formortinta profesoro Ŝulco (Schulz): laŭ la modelo de romianoj krei aŭtonomiajn esperanlajn nomojn. Lia propono certe estas plene fidela al la Zamenhofa fundamento kaj tute senkontraŭdira. Nur: ĝi ne plaĉas al oreloj... Ĝuste dum la legado de tiu ĉi libro, kiu svarmas je strangaj kombinaĵoj de nomoj, streketoj kaj akuzativoj, mi trovis por mi solvon, kiun ĉi-okaze mi proponas por ĝenerala uzo. Oni simple substantivigu la originalajn nomojn, ĉu virajn ĉu virinajn, do kompletigu per la finaĵo -o, -oj, -on, ojn. Tiel viro Mario restus Mario, nur esperantlingve akcentita, dum Maria fariĝus Mariao. Unue iomete stranga impreso, sed post kelkaj ekzercoj komencas la simpla kaj logika, fundamentfidela solvo plaĉi. Esperanto tiel akirus novan, iomete portugalan voĉon, kiu la voĉan impreson de nia lingvo tre bele pliriĉigus.

Ni revenu al la romano de Nemere. Li diras nek la specifon de sia religio nek de sia filozofio, sed li diras tute klare: la homan vivon oni ne povas mezuri per la grado de ĝia fiziologia perfekto kaj funkciado. Ĝi havas plenan tabuan valoron eĉ en sia plej mizera formo kaj kondiĉo. Por la nuna mondo, en kiu pli regas la ĝangala principo de forto, rapido kaj lerto ol la jud-kristana principo, laŭ kiu la homo, eĉ en sia plej kripla stato, estas ĉiam imago Dei (bildo de Dio) kaj animal rationale (racia estaĵo), la kerna saĝo de tiu ĉi fascina libro ne estas tre plaĉa, tamen ĝi estas vera kaj digna.

 

Opinioj pri Krias la silento

Jov (2010-10-11):
Inspirita de la spertoj de Kenzaburo Oe kaj lia filo Hikari. Tre tusha rakonto.


Via opinio pri Krias la silento