Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj
Titolo Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj
 
Aŭtoro Jordi Bañeres & Miquel Strubell 
KategorioPolitiko, Lingvistiko
Prezo 6.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2002 
EldonintoUEA 
KlarigojKolekto de demandoj kaj respondoj pri la malpli uzataj lingvoj de Eŭropo.
Tradukisto, lingvoE.G. Evans / En Esperanton
ISBN/ISSN9290170816 
Formato 59 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Ilus. Trikolore presita 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Garbhan MacAoidh

Defendo de malfortaj idiomoj

Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)

Ekde la naskiĝo de niaj filoj, ni ĉiam alparolis ilin sole en la etna lingvo de niaj prapatroj – ne en la ŝtata lingvo de la lando, kie ni tiam loĝis. Pro tio ni estis ofte kritikataj kaj kelkfoje iomete primokataj.

Tiu lingvo ne estas adaptita al la bezonoj de la moderna vivo. Parolante ĝin, vi malavantaĝas viajn infanojn. Mankas literaturo en tiu lingvo. Estas tro da lingvoj en la mondo.

Ununura sufiĉas. Plurlingveco disdividas la socion… Surbaze de gravaj dokumentoj kaj deklaroj eligitaj de internaciaj instancoj, organizaĵoj kaj kunvenoj, la aŭtoroj de ĉi tiu libreto trafe refutas tiajn asertojn.

Ĝi konsistas el 80 demandoj pri malpli uzataj lingvoj, al kiuj ili respondas, plejofte per rilataj oficialaj citaĵoj. Tiuj emfazas la valoron kaj gravecon, kiel nemalhaveblan homaran trezoron, de la lingva kaj kultura diverseco. En nur 59 paĝoj la Diskutlibro traktas la temon laŭ ĉiuj aspektoj: homaj rajtoj, juro, publikaj servoj, komerco, edukado, socia kaj kultura vivo, ktp.

Kelkaj citaĵoj indikos la direkton de la argumento: La lingva diverseco de Eŭropo estas protektinda trezoro. Lingva kaj kultura diverseco neniam kaŭzas konflikton. Ja la rifuzo de iuj homoj adaptiĝi aŭ akcepti diversecon kaŭzas problemojn kaj konfliktojn. Preskaŭ ĉiuj parolantoj de malpli uzataj lingvoj… estas efektive ĉe la avangardo de tutmonda tendenco al kreskanta kompetenteco en pluraj lingvoj bezonata hodiaŭ.

Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj aparta maniero percepti kaj priskribi la realon… Konkludo: Konciza kaj utilega ilo por respondi al negativaj sintenoj pri malpli disvastigitaj lingvoj, kaj por kontribui al la protekto kaj konservado de endanĝerigitaj idiomoj.

 

Via opinio pri Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj