Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Suno kaj ombroj
Titolo Suno kaj ombroj
 
Aŭtoro Rejna De Jong 
KategorioPoezio originala
Prezo 9.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2002 
EldonintoFEL 
KlarigojOriginala poemaro pri feliĉo, pri rememoroj, pri la naturo; poemoj pri malpaco, pri poluado, pri komerco kaj konsumado, pri atomenergio kaj pri Eŭropo.
ISBN/ISSN9077066020 
Formato 75 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Suno kaj Ombroj de Carlo Minnaja
ĜOJO EN GALOPO DE LIBERAJ PENSOJ de Guozhu
Feliĉo kaj perdoj de Jorge Camacho
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Al mi restas nur postparolo

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2003. №3 (101)
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.org/Ondo/R-jong.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Tiu negranda verskolekto malhavas prefacon kaj informojn pri la aŭtorino; kelkfraza prezento far Chris Declerck sur dorsa kovrilo apenaŭ rimarkeblas. Do legu sen antaŭjuĝoj: jen poemoj kun rimoj kaj ritmo (iufoje iom lama), jen “liberaj”.

Cetere, mi plezure trovis preskaŭ eksmodajn poemformojn — trioleton, rondelon… La temoj estas kaj eternaj (amo, naturo, rememoroj), kaj modernaj (poluado, konsumsocio, atomenergio). Do io por ĉies gusto. La enhavo ofte sufiĉe banalas, kelkfoje eĉ tro (“Kvankam”, “Surprizo”). Tamen eĉ banalaj vortoj kun banala rimo foje impresas akre:

Subite sagas la dolor':
por ĉiam tio estas for.
Fakte ĉiujn ideojn kaj sentojn ni jam plurfoje aŭdis de aliaj poetoj, tamen Rejna De Jong ofte sukcesas turni ilin per nekutima flanko. Foje por tio servas eĉ regulo de Esperanto-gramatiko (“Dolĉamaro”). Iam lasta verslinio tute ŝanĝas la sencon de la tuto (“Dimanĉa mateno”, “Nia vivo-libro”). Ne mankas ankaŭ ĉiutagaj bildoj, viditaj “per freŝa okulo” (“Sorĉas la suno”), troveblas vere perlaj frazoj: “fulma fajrero transsaltis tempone”, “ŝafoj salute nin albeis”.

La plej atentindaj poemoj en tiu kolekto estas angore minoraj, sed vere majstraj. Jen “Al ĉiuj naskotoj”:

Naskotoj,
(…)
prefere abortigu vin!
Ne pensu, ke vi — ĝuste vi! —
savos la homaron,
ĉar kion iam skribis Dante
pri l' infero,
tio validas por la tuta homa mond':
“Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo”.
kaj jen “Finiĝis la libro”:
Finiĝis la libro kiun ni verkis kune,
el via senforta mano
falis la plumo.
Al mi restas nur postparolo.
La tuta libreto estas malgaja, senteblas ĝenerala aŭtora pesimismo, al “La naiva optimisto” la aŭtorino rilatas kun amara ironio.

Kelkaj poemetoj mencias konatajn Esperanto-poetojn, kun aludoj al ties verkoj.

Vere mirigis min riĉega vortprovizo de la poemaro. Mi kvazaŭnostalgie rememoris pri iama “Sezona dialekto” kaj devis retrovi vortaron, kiun mi jam dum dek kelk jaroj ne bezonis por legi beletron. Ja malmultaj esperantistoj konas tiomkvante nomojn de birdoj kaj plantoj (kaj kapablas rekoni tiujn en naturo)…

Etaj mankoj de la libreto tute ne dependas de la aŭtorino. La ĉefa bedaŭrindaĵo miaopinie estas bela, sed neoportuna litertipo — kelkaj literoj tre similas unu la alian: majusklaj A, R, B, ankaŭ majusklaj K, H apenaŭ distingeblas, kaj speciale minusklaj “a” kaj “o”. Tio ja precipe agacas por Esperanto — rusoj, rememoru, kiel oni riproĉas nin pro malklara prononco! Preserarojn mi tute ne rimarkis. La kovrilo prezentas belan pejzaĝon, la broŝuron vere agrablas preni en la manojn.

Bonega donaco por trankvila meditema homo, kiu scias kaj ŝatas Esperanton. Legu ĝin, kiam vi tristas dum longaj vintraj vesperoj…

 

Opinioj pri Suno kaj ombroj

Jorge Camacho (2015-11-03):
Bedaurinde mia recenzo de "Suno kaj ombroj" estis fushege mispresita en la oktobra numero de la revuo Esperanto, p. 213. Oni enshovis liliputlitere sub la piednoton 2 du tutajn alineojn, kiuj devus aperi normalgrande en la normala teksto.


Via opinio pri Suno kaj ombroj