Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Suno kaj ombroj
Titolo Suno kaj ombroj
 
Aŭtoro Rejna De Jong 
KategorioPoezio originala
Prezo 9.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2002 
EldonintoFEL 
KlarigojOriginala poemaro pri feliĉo, pri rememoroj, pri la naturo; poemoj pri malpaco, pri poluado, pri komerco kaj konsumado, pri atomenergio kaj pri Eŭropo.
ISBN/ISSN9077066020 
Formato 75 paĝoj, 21 cm 
RecenzojAl mi restas nur postparolo de Valentin Melnikov
Suno kaj Ombroj de Carlo Minnaja
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Feliĉo kaj perdoj de Jorge Camacho
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Guozhu

ĜOJO EN GALOPO DE LIBERAJ PENSOJ

Fonto: Fonto n-ro 300, dec 2005
Aldonita de HU Guozhu (2006-10-23)

Reage de Rejna:

Rejna de Jong

Al Hu Guozhu

Geografie nin disigas
distanco granda Guozhu.
Nin tamen poezia ĝu'
komprene kaj kunsente ligas.

Aparta lingvo nin instigas
poemojn verki, legi ĉu?
Geografie nin disigas
distanco granda Guozhu.

Al foraj landoj ni navigas
kun la modesta kontribu'
al Esperanta evolu'.
Miraklo tia min mirigas.

Geografie nin disigas.

(Reage al "Ĝojo en galopo de liberaj pensoj; legante poemaron de Rejna" Fonto n-ro 300, dec 2005)
el Fonto n-ro 305, Majo 2006, Volumo 26. p.23
---------------------------------------------------

Guozhu(1938-):

ĜOJO EN GALOPO DE LIBERAJ PENSOJ

(Legante Poemaron de Rejna)

Guozhu iam verkis mallongan eseon pri Rejna de Jong (1922-) kaj kolektis ĝin en mian unuan elekronikan libron "HU Laŭdas Verdakore". (http://www.esperanto.org/literaturo/huguozhu/)
Ekster mia atendo, tio donas al mi bonŝancon ke mi havas la feliĉon legi ŝian novan poemaron SUNO KAJ OMBROJ. La poemaro estas eldonita de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) en 2002. Do freŝdata. Mi ne scias, ĉu tio okazas pro intenca aranĝo aŭ nur dank' al hazarda koincido, ke ĝi aperu ĝuste en la 80-a jaraĝo de la poetino. Tamen tio estas vere bona afero, ĉu por la aŭtorino aŭ same por ni legantoj. Ĉar, la bela poemaro tute taŭgas servi kiel gratulo omaĝe al la 80-jara jubileulino; kaj, samtempe kiel kuraĝigo aŭ stimulo por ni legantoj. Ĝi edife montras al ni la fakton, ke, eĉ se oni komencis lerni Esp-on tiel malfrue en sia pli-ol-50a jaraĝo, nur se li/ŝi persistu en senĉesa diligenta plum-plugado, li/ŝi certe abunde rikoltas, aŭ fruktdonas, kiel parolis proverbe: la parto plej vasta venas la lasta. Eĉ famo trans landlimoj ankaŭ estas atingebla.
En tiu ĉi nova poemaro estas kolektikaj 54 poemoj originale versitaj en Esperanto, ĉu ritmaj, aŭ fiksformaj (ekz-e hajko, rondelo, trioleto...)kaj liberaj. la libro havas 71 paĝojn kaj estis dividita en du kolektoj.
En la unua kolekto Suno kaj Ombroj estas kolektitaj 44 poemoj. Supozeble ke la poetino tre ŝatas ĝian titolon, sekve ankaŭ per tio nomis la tutan libron.
En la dua kolekto estas kolektitaj 10 poemojn, ĉiuj iel rilatas al ekologia temo, manifestante la grandaniman zorgon de la aŭtorino pri la homa mondo. Ĉu pro tio ke ili okupis sufiĉe grandan proporcion, sekve estis redaktita en aparta kolekto.
Plejparto de la poemoj en la poemaro estas ne tre longa, el kiuj la malplej longa peco "Sorĉas la pluvo" (p.49) konsistiĝas el nur 8 vortoj en 4 versoj kun unika punkto:
Post la pluvo/ serena sunlumo./ Trembrilas/ larmoj surbranĉe
Ankaŭ la plej longa peco "La Bukedo" nur el 36 versoj en 9 strofoj. Ĝenerale la libro impresas per simpleco kaj intimeco facile alirebla. Simpla homo. Simpla penso. Simpla poemaro en simpla beleco.
Sur la frontpaĝo legiĝas sentenco: La esenco de la vivo estas amo.
Tio trafe montras la karakterizaĵon de la aŭtorino: kun amplena koro. Amo pri la mondo. Amo al la homaro. Amo pri vivo. Amo pri sunlumo.Amo pri maro, pri arbaro, pri la granda Naturo, pri floroj kaj plantoj.
Amo naskis gardemon, ne volante vidi poluadon ĉu al homa koro aŭ al medio. Beduaxrinde tamen la poluado senĉese daŭras, kaj, en multaj lokoj, la fonto de la poluado al homa koro (potenco kaj mono) eĉ fariĝis mis-furoro kiun multaj homoj blinde ĉasas. Tial en la mondo estas kaj la suno kaj ombroj.
En nia mondo, nature ordinaraj homoj nombras pli multaj; kaj, en la vivo de ordinaraj homoj, la ordinaraj tagoj nombras pli multaj. Do, se mankas poezio , en nia mondo (post)restas nur banalaj tagoj de banalaj homoj.
Tamen poezio havas tiel mirindan povon, ke ĝi povas transformigi la banalan vivon poezia situacio, kaj ordinaran homon poeto. Ĉu mi parolas troige? Rigardu la poemaron de Rejna kaj vi konvinkiĝos.
Poezio povas aktivigi la imagipovon de homoj, senescepte ĉu de aŭtoro aŭ de legantoj. Per la facilaj flugiloj de imago, nia penso ekflugos libere kaj senbride, tute sen katenoj de la tempo aŭ spaco, kio kondukos al mirinda kaj neniam antaŭatendita rezulto.
Dank' al la libera imago, nia aŭtorino povas ekpensi pri la aŭtuna ekskurso "sur alta dunopinto", aŭ ke "ni kune paŝas sur arbara pado" kiam ŝi laboras en sia kuirejo viandon fritante (p.21 Mirakle), aŭ ke "la suproj de la dunoj/ dume iĝas revinsuloj" (p.15 La Bukedo). Ŝia penso transsaltas de nuntempo al pasinteco aŭ de unu al aliaj aferoj.
Dank' al la libera imago, penso de legantoj ankaŭ povas libere galopi. Kiam li legas pri la kuranta, tre eble ekpensas pri antikva tempo. Aŭ, kiam li legas pri fremduloj, sed ekpensas pri ĉinoj. Ĉar mi mem ja spertas tion. Ekz-e, kiam mi legas la poemaron de Rejna, mi pretervole pensis pri la kaligrafaĵo gravurita sur roko de Taishan, la fama Orienta Sankta Monto en Ĉinio. Mi ankaŭ ekpensis pri Konfuceo (551-479 a.K.), pri la talenta poeto Yuan Mei(1716-1795), pri la majstra prozisto s-ro Zhang Zhong'xing(1909-) kc. Mi tutkore kredas ke la aŭtorino estimata Rejna neniel povus diveni pri tiuj miaj ekstravagancaj pensoj, kiuj galopis ja tro senbride kaj tro malproksimen al absolute senrilataj nekoncernatoj.
Ĉinoj kutime nomis la poluitan homan mondon malpura mondo. Kiam oni legas bonan poemon aŭ poemaron, li povas senti la ĝojon malproksime disiĝi for de la malpura mondo kaj ĝuon de kvieto kaj anim-puriĝo. Tial,kiam mi kun ĝuo legas la versojn de Rejna:
Flanke de vojo
trans ligna ponteto,
la homa socio ne plu ekzistas,
majestas arbaro en memsufiĉo (p.12. En la Arbaro)...
mi ekpensis pri la kaligrafaĵo gravurita sur roko de Taishan, kiu legiĝis "Portempe Malproksimiĝi for de la Homa Socio Plena de Leviĝantaj Polvoj".
Foje Konfuceo diris: "(la poemoj) povas ankaŭ plivastigi vian konon pri la nomoj de birdoj, bestoj kaj vegetaloj ."(Analektoj de Konfuceo.Esp-a eldono. p.84). Kaj mi vere konis multajn nomojn de vegetaloj en la poemaro de Rejna, ekz-e: antrisko, fikario, galanto, jasmeno, kratago, krokuso,lavando, leontodo, lilioj,liknido,lobelioj,neĝborulo, ranunkolo,rozoj...kc. tial mi ekpensis pri La Majstro.
La fakto, ke kuirante Rejna povas mirinde pripensi de "terpomoj" al "aŭtunaromoj", de "pato" al "beato", de "omlet' sur plado" al kuna paŝado "sur arbara pado", servas kvazaŭ modelo, kiu instruas al ni ke ĉie kaj ĉiam vi povas trovi bonajn tempojn por versado. Tio vekis mian memoron pri talenta poeto Yuan Mei(1716-1795), kiu iam versis jene:
Poemojn vi trovos per aspiro,
se vin gvidas Pegaza inspiro.
Dank' al lertpluma versado, ĉarmas
eĉ banalaj herboj, sunsubiro...
Antaŭ ol kiam en sia 50-a jaraĝo Rejna ekkontaktis Esp-on, ŝi restis senfama dommastrino. Kaj tiom pli aĝa estis nia majstra s-ro Zhang Zhong'xing, ĉar li restus tute senfama eĉ ĝis sia 70-a jaraĝo. Sed multjara akumulado kondukas erupcion, eĉ senbridan,poste li fariĝis tiel famega en Ĉinio kiel majstra prozisto, ke oni eĉ inventis la terminon "fenomeno Zhang Zhong'xing" por akademia studo. Jes, perlo certe ekbrilos ĉu pli aŭ malpli frue, sed necesas meĉo-eksplodigilo. Ja estas Esperanto kiu faris Rejna-n poetino. Kaj ankaŭ estas Esperanto, kiu havigas al mi la eblon legi tiel senpere la korverŝon de la aŭtorino en originalaj versoj.
la jam maljunaj arboj ridetas pri l' impeto,
folioj verdaj flustre susuras en kvieto (p.24. Printempe)
La poemaro de Rejna alportis al mi multajn ĝojojn: ĝuo de kvieto, ĝuo de senbrida galopo de liberaj pensoj, ĝuo de eniro en poezia mondo, ĝuo de samsento kun la poetino, ĝuo de originala Esp-a beletraĵo, ĝuo de disiĝo de filistra mondo, ĝuo de versado pri mia propra sento por kunĝuo de Esp-istaj geamikoj. Sube estas mia modesta rondelo.

REJNA

Rejna versas kun kor' amplena
pri ĉarm', abundo kaj koloroj
de granda Naturo, kaj floroj
en arbar', sunlumo serena.

Ŝi spertis, sub vek' Hipokrena,
miraklojn eĉ en hejmlaboroj.
Rejna versas kun kor' amplena
pri ĉarm', abundo kaj koloroj.

Sed kelkatempe ankaŭ splena
iĝis, pro oldaj rememoroj,
avertas nin ke mis-furoroj
faras la mondon maledena.

Rejna versas kun kor' amplena.

Guozhu (2003-02-28)

 

Opinioj pri Suno kaj ombroj

Jorge Camacho (2015-11-03):
Bedaurinde mia recenzo de "Suno kaj ombroj" estis fushege mispresita en la oktobra numero de la revuo Esperanto, p. 213. Oni enshovis liliputlitere sub la piednoton 2 du tutajn alineojn, kiuj devus aperi normalgrande en la normala teksto.


Via opinio pri Suno kaj ombroj