Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Fakaj studoj en Esperanto
Titolo Fakaj studoj en Esperanto
 
Aŭtoro Red. Zdenĕk Pluhař 
KategorioLingvistiko, Scienco kaj tekniko, diversaj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2003 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojPli ol dudek eseoj dividitaj en tri sekciojn: Elektronikaj rimedoj, Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto, Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko.
ISBN/ISSN8085853639 
Formato 146 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Resumoj en la angla, germana kaj ĉeĥa 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Scienca triopo el Mezeŭropo de Edmond Brent
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Antonio Leoni de León

Belaspekta kaj utila scienca eldonaĵo el Ĉeĥio

Fonto: Revuo Esperanto, okt. 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Tiu ĉi dua volumo de la serio Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko de la eldonejo KAVA-PECH entenas kolekton de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), okazinta pasintjare en Prago, de la 10-a ĝis la 12-a de novembro 2002, organizita fare de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, en kunlaboro kun la Kongresa kaj Kleriga Entrepreno KAVA-PECH, sub aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio. La kolokvo apartenas al serio de samtemaj aranĝoj distribuataj en du jardekoj.

La verko organiziĝas en tri partoj. La unua estas dediĉita al ekonomio en la tria jarmilo (7 prelegoj, el kiuj la lasta, La nomoj kaj simboloj de diversaj valutoj de s-ro Jiří Patera, povus esti konsiderata kiel apartenanta al la sekva sekcio); la dua, al terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto (10 prelegoj); kaj la tria, al aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (4 prelegoj).

Kiel ofte okazas en nia komunumo, rilate al specialeca uzado de Esperanto, la pezo de la terminologia sekcio estas pli granda ol tiu de la aliaj, kio nur reflektas la fakton ke ni ankoraŭ estas en la etapo de nomado de la realo kaj, bedaŭrinde, ne de originala produktado de konoj en nia lingvo (pri kio, kompreneble, ni ne diskutos tie ĉi).

Tamen ja estas apliko de la Internacia Lingvo en sciencoj kaj teknikoj; kaj tio estas demonstrata per la diverskvalitaj kunlaboroj konsistigantaj tiun ĉi verkon. La uzata lingvo ne estas senriproĉa, sed pro la allogeco de pluraj temoj kaj ilia trafa traktado, la leganto estas baldaŭ kaptita en la enhavo.

Indus detale prezenti ĉi tie plejparton de la prelegoj, sed ni lasas tiun laboron al la leganto, al kiu ni nur mencios ke, inter aliaj, estas kontribuaĵoj pri Adam Smith (de s-ro Bo Sandelin), projektoj financataj de Eŭropa Unio (de s-roj Alain Fagot kaj Gérard Claes), ekonomikaj aspektoj de la solvo de la cigana problemaro (s-ino Eva Poláková), la lingvo-nomo Esperanto kiel metaforo (de s-ro Detlev Blanke) kaj pri duonaŭtomata tekstotradukado (de s-ro Josef Vojáček).

Por la uzantoj de ne-Fundamentaj alfabet(ig)oj (ekzemple, en interreto) estos aparte interesa la kunlaboraĵo de s-ro Ottó Haszpra, Alternativaj alfabetoj por Esperanto kun historia trarigardo 1888-2000, kiu klarigas la estigon de alternativoj por diakritaj E-literoj, kies korekta skribado estis problemo dum longa tempo, kaj prezentas ĝiajn ĉefajn karakterizojn kaj kritike rigardas du proponojn. Ĉiuj prelegoj estas esperantlingvaj kun resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa, kaj, kelkfoje, mallonga akademia prezento pri ĉiu aŭtoro en la sama lingvo de la kunlaboraĵo; do, homoj, kiuj ne regas Esperanton, povas iom kompreni la enhavon de tiu ĉi verko, kiu fizike kaj materiale estas belaspekta.

Espereble tiaj ĉi aranĝoj daŭre okazos kaj la prelegoj estos publikigitaj, tiel ke la Esperanta komunumo povos kaj informiĝi pri la diskutoj kaj apogi la sciencan eldonadon en Esperanto.

 

Via opinio pri Fakaj studoj en Esperanto