Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Pri nia pvz-ado 1959-2004
Titolo Pri nia pvz-ado 1959-2004
 
Aŭtoro Ludovikito kaj liaj kamaradoj 
KategorioZamenhofa verkaro
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKyoto, 2004 
EldonintoLudovikito 
KlarigojKvazaŭhistorio de la eldonprojekto "Iam kompletigota plena verkaro de L.L. Zamenhof".
Formato 258+26 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Kun kolora kromkovrilo 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Kulisa retrospektivo pri la lingvo kaj movado de Jean Amouroŭ
Aldonu

Atenton, "Pri nia pvz-ado 1959-2004" ne estas havebla!


Recenzo de Jorge Camacho

"Unikuloj (note pri du tankaoj)"

Fonto: revuo Fonto, numero 299, novembro 2005, p. 19-21
Aldonita de anonima enmetinto (2008-08-07)

[NOTO: La sekva teksto estas ne recenzo de la verko, sed artikolo mencianta ĝin kaj ĝian aŭtoron]

Mortis ludovikito (itô kanzi; li mem nomis sin 'leporo'). Dum la daŭro de niaj ĝisnunaj esperantumadoj, li kaj mi apenaŭ havis interkontakton. Tamen, en la lastaj semajnoj de sia vivo, kaj rezulte de mia februara kiota renkontiĝo kun nia komuna amiko Huĝimoto Tacuo ('s-ro Fenestro'), li verkis leteron, kiu povas ilustri diversajn trajtojn de lia unika personeco, de liaj ekstrema rezerviĝemo kaj subtila humursento. Je dato 11.4.2005 li skribis jene, japanlingve, al s-ro Mine Yositaka:

"Antaŭ kelkaj tagoj s-ro Huĝimoto neatendite faris al mi kiel-vi-fartas-viziton kaj surprizis min. 'Antaŭ ne longe, kiam mi renkontiĝis kun Camacho, li deponis al mi ion tian'; kaj li transdonis al mi la 51an paĝon kopie kun 'Lazaro' el lia poemaro 'Celakantoj'. Ankaŭ kopion de la letero de Camacho al s-ro Huĝimoto. Legante ilin mi povus diri, ke li estis unu el la malmultaj, kiuj havis sufiĉe da intereso al nia laboro. Proksime al la fino de la letero troviĝas jena linio: 'kun grandaj intereso kaj ĝuo mi finlegis lian membiografion pri la pvz-umado'; kaj la fino estas konkludita per jena tankao:

"Senraciuloj"

al leporo kaj fenestro, admire kaj amike

Post kvarcent jaroj,
en propra Manĉ', Kioto,
frenezas novaj
Kiĥot' (ludovikito)
kaj Sanĉo (huĝimoto)!

Tre lerta, ĉu ne? Mi admiris. Sed, mi havas memoron, ke mi kontraŭ li kondutis tre malĝentile. Antaŭ kelke da jaroj, kvankam mi tute forgesis precize kiam, mi ricevis de li tre komplezan leteron: 'mi vidis PVZ-n en Esperanto-Muzeo en Hispanujo. La aspekto estas bela kaj la enhavon mi trovis bonega'. Temis pri tia letero de ŝatanto kun preskaŭ absoluta laŭdo. Mi estas origine forte ne-societema kaj sentis min tro honorita, tiel ke mi falis en staton, en kiu mi ne povis trovi la vortojn de respondo. Pro tio la respondo estis flankenlasita. Tamen, ĝuste tiam estis por li epoko, kiam li ekvendiĝis kaj eĉ al mi, kiu estas fremda al la mondo de poemaroj, kiuj tute ne interesas min, de tempo al tempo aŭdiĝis ankaŭ al miaj oreloj lia nomo. Tiam mi ekideis pri bona preteksto.

Kompreneble, ne por skribi responde al li. Estas preteksto, kiun mi trovis por min mem konsoli. Se mi, per preteratento amikiĝus kun tia eminenta poeto, poemaroj estos alsenditaj kaj mi devos ilin kritiki. Ne necesus aparte multigi semojn por tiaj klopodoj. Tiel pensante, mi diris, ke mi estu trankvila. [...]"

Tiel finiĝas la parto de la letero, kiu min koncernas. Mi konfesu, ke mi neniam havigis al mi la ekzemplerojn de lia majesta, monumenta, eminenta PVZ (ĝi devus troviĝi sur la bretoj de ĉiu loka klubo); ne nur pro la prezo, iom troa por la poŝo de pasintjarcenta gimnazia aŭ universitata studento hispana, sed poste ankaŭ pro la senkompata pigreco kiu nekapabligas min por laboroj akademiaj aŭ esperantologiaj. La ĉiam utilan kaj interesan "lingvaj respondoj de ludoviko" mi siatempe ricevis por recenzo, kaj januare s-ino Syôzi Keiko, sen kies eldonejo Libroteko Tokio verŝajne la tuta PVZ ne povintus publikiĝi, donacis al mi lian fascinan, testamentan membiografion "pri nia pvz-umado (1959-2004 - ludovikito kaj liaj kamaradoj)", kiun mi legis ŝinkansene kiel plej legindan romanon, kaj kiun mi rekomendas senrezerve pro ĝiaj atentokapta enhavo kaj vivoza stilo.

Poste, en letero al Huĝimoto, mi proponis, ke iam li verku pri ludovikito, sed li, same modesta kiel la forpasinta amiko, esprimis kelkajn dubojn. Mi tamen insistis, stimulite de lia biografia artikolo "Mi estu ambaŭlingva!" (en "Japana Esearo N-ro 3", kie oni trovos la vorton 'ŝinkanseno', t.e. japana kuglotrajno). Ne nur pri ilia multjara, longa kaj profunda rilato, sed ankaŭ pri si mem kaj siaj impresoj, ideoj, spertoj. Mi finu do per dua japanesko, kie kondensiĝas ĉi deziro kaj espero:

"Dimensioj"

Tra la fenestro,
el la hejmo la mondon
aŭ reciproke.
Sed vitro jen spegulas,
jen brilas mem, alvoke.

 

Via opinio pri Pri nia pvz-ado 1959-2004