Estas listigitaj nur la titoloj, havataj en la stoko. Por vidi la ceterajn, bv. klaki la butonon malsupre de la paĝo.
Antaŭen al la laboro! PVZ, kajero 3. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1974.
Klarigo: Tiu ĉi kajero, laŭ sia subtitolo "Tempo de Esperantisto", koncernas la jarojn 1892-1895. Enestas postparolo, komentoj kaj indeksoj.
legu pli
De Patronia al Ŝekspir'. PVZ, parto 2, volumo 1. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1984.
Klarigo: La unuaj tradukoj de Zamenhof de 1887 ĝis 1895, reproduktitaj laŭ la originalaj presaĵoj.
legu pli
Ermitoj kuncelebris la majstron. Historieto pri la kompletiĝo de nia PVZ. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1992.
Klarigo: 138 leteroj atestantaj pri sesjara kunlaboro de Ludovikito kaj Waringhien.
legu pli
Franca periodo de Esperanto, La. PVZ. Kajero 6-bis. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1988.
Klarigo: Aldonaj dokumentoj prilumantaj la karakterojn, pensojn kaj agojn de la francaj movadaj gvidantoj en la periodo 1901-1905.
legu pli
Hebreo el la geto. De cionismo al hilelismo. PVZ, kajero 5. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1976.
Klarigo: Dokumentoj (kaj komentarioj) pri la vivo kaj laboro de d-ro Zamenhof, ĉefe en la periodo antaŭ la apero de Esperanto; represo de la tuta broŝuro Hilelismo (1901).
legu pli
Inkunabloj de Esperanto, La. PVZ, kajero 1-bis. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1979.
Klarigo: Bibliografia kaj historia studo pri la verkoj kolektitaj en Unuaj libroj por esperantistoj, kun aparte elĉerpa komparo inter la diverslingvaj eldonoj de la "Unua libro".
legu pli
Klopodis organizi, sed vane! PVZ, kajero 7. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1980.
Klarigo: Verkoj el la jaroj 1905-1906, kiam malsukcesis provo lanĉi Tutmondan Ligon Esperantistan, inaŭguriĝis la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj miksan akcepton trovis la projekto "Homaranismo".
legu pli
Korespondaĵo ludovikologia. PVZ, kromkajero 2. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyôto. 1982.
Klarigo: La korespondaĵoj inter Itô, Maimon kaj Waringhien pri ĉiaj detaloj de la vivo kaj verkoj de Zamenhof.
legu pli
Kun gradaj paŝoj eksterlanden! PVZ, kajero 6. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1979.
Klarigo: Verkoj, ĉefe leteroj, el la jaroj 1901-1904. Pli ol duonon de la volumo formas komentario, bibliografiaj notoj kaj fonaj dokumentoj de la sama periodo.
legu pli
Lingvaj respondoj de Ludoviko. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. PVZ. Kromkajero 8. L.L. Zamenhof. Red. G. Waringhien. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1990 (7a, kompletigita eld).
Klarigo: Klasika serio de "konsiloj kaj opinioj pri Esperanto" de ties aŭtoro, verkitaj tra 25 jaroj.
legu pli
Ludovikaj vortaroj el la 19a jarcento. PVZ. Kromkajero 5. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1991.
Klarigo: La vortaretoj el fruaj eldonoj de la Unua Libro aperas paralele. Utila postparolo.
legu pli Opinioj (1)
Ludovikologia dokumentaro I. Unuaj libroj. PVZ. Kolekto 1. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1991.
Klarigo: Unua volumo de la unuaj lernolibroj: fotoreproduktoj de la rusa, pola, franca, germana, angla (ambaŭ versioj) kaj sveda, plus la unuaj vortaretoj.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro II. Komenctempaj lernolibroj I. PVZ. Kolekto 2. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1991.
Klarigo: Reprodukto de lernolibroj por germanoj, por angloj, por judoj en la jida, kaj por latvoj, el 1888-89.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro III. Komenctempaj lernolibroj II. PVZ. Kolekto 3. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1992.
Klarigo: Reprodukto de lerniloj por danoj, bulgaroj, italoj, hispanoj, ĉeĥoj kaj litovoj, ĉiuj el 1890.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro IV. Poŝaj lernolibroj. PVZ. Kolekto 4. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1991.
Klarigo: Reprodukto de lernolibroj de Zamenhof, Geoghegan, de Beaufront k.a. el la jaroj 1890-1898.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro IX. Ludovikaj adresaroj I (1889-1902). PVZ. Kolekto 9. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1992.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro V. Diversaj vortaroj kaj lernolibroj. PVZ. Kolekto 5. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1991.
Klarigo: Lernolibroj por germanoj, rusoj, francoj kaj svedoj; vortaretoj hebrea, sveda kaj estona.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro VI. Diverslingvaj broŝuroj. PVZ. Kolekto 6. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1992.
Klarigo: La Dua Libro en la rusa; la Ekzercaro en la franca, rusa kaj pola; fruaj broŝuroj en la germana, franca, rusa, pola, portugala, nederlanda, angla.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro VII. Legolibroj I. PVZ. Kolekto 7. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1991.
Klarigo: Dek kvar eroj el "Biblioteko Internacia", inkluzive de kvin libretoj de Grabowski, vol. 1 de "Hamleto" kaj "La batalo de l' vivo".
legu pli
Ludovikologia dokumentaro VIII. Legolibroj II. PVZ. Kolekto 8. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1993.
Klarigo: Dek sep eroj el "Biblioteko Internacia" (1895-1897), de Kofman, Devjatnin, Gernet k.a.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro X. Ludovikaj adresaroj II (1903-1909). PVZ. Kolekto 10. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 2004.
Klarigo: Reprodukto de adresaroj kaj de la rusa kaj germana originalaj eldonoj de la eseo "Elekto de la lingvo internacia".
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XI. Lingvo Internacia I. PVZ. Kolekto 11. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1993.
Klarigo: La jarkolektoj 1895-1897 de nia dua movada revuo.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XII. Lingvo Internacia II. PVZ. Kolekto 12. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tokio. 1993.
Klarigo: La jarkolektoj 1898-1900 de nia dua movada revuo.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XIII. Lingvo internacia III. PVZ. Kolekto 13. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1996.
Klarigo: Lingvo Internacia; monata gazeto por la lingvo Esperanto; Jarkolektoj 1901-1902.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XIV. L'Espérantiste I. PVZ. Kolekto 14. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1996.
Klarigo: Jarkolektoj 1898-1900 de la franclingva E-revuo, redaktita de L. de Beaufront, kiu tiom influis la publikan opinion de sia tempo.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XIX. Ludoviko kaj la inkunabloj. PVZ. Kolekto 19. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1994.
Klarigo: Ĉiĉeronaj komentoj al la 118 "inkunabloj" aperintaj en "Ludovikologia dokumentaro".
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XV. L'Espérantiste II. PVZ. Kolekto 15. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1996.
Klarigo: Jarkolektoj 1901-1902 de la franclingva E-revuo, redaktita de L. de Beaufront, kiu tiom influis la publikan opinion de sia tempo.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XVI. Spikumaĵoj I. PVZ. Kolekto 16. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1994.
Klarigo: Lernolibroj, broŝuroj kaj beletraj tradukoj el 1888-1896.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XVII. Spikumaĵoj II. PVZ. Kolekto 17. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1995.
Klarigo: Lerniloj por rusoj, estonoj, svedoj, hungaroj; francaj broŝuroj.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XVIII. Spikumaĵoj III. PVZ. Kolekto 18. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 2004.
Klarigo: "Meza vortaro germana-internacia" de Trompeter kaj Schmidt; "Tutmonda afero" de V.L. Kravcor; "Lernolibro por portugaloj" de Manuel Ribeiro da Costa e Almeida.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XXV. Invito al la ludovikologio I. PVZ. Suplemento 3. Red. Ludovikito. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1997.
Klarigo: Kleraj "postbabiloj" al la volumoj aperintaj ĝis 1989.
legu pli
Ludovikologia dokumentaro XXVI. Invito al la ludovikologio II. PVZ. Suplemento 4. Red. Ludovikito. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1997.
Klarigo: Kleraj "postbabiloj" al la volumoj aperintaj ekde 1989.
legu pli
Ludovikologiaj biografietoj. PVZ, kromkajero 3. Komp. Ludovikito. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1987.
Klarigo: Zorge fotoreproduktitaj tekstoj pri kaj de la pioniroj: 25 pri Zamenhof mem, 26 pri aliaj.
legu pli
Mortinta, sed senmorta! PVZ, kajero 9. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1981.
Klarigo: Verkoj, plejparte leteroj, el la jaroj 1909-1917. Inkluzivas la eseon "Gentoj kaj Lingvo Internacia" kaj diversajn homaranismaĵojn.
legu pli
Neforgeseblaj kongresoj, La. PVZ, kajero 7-bis. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1984.
Klarigo: Represoj plejparte el Lingvo internacia, Ruslanda esperantisto kaj La revuo el la jaroj 1905 kaj 1906.
legu pli
Ni laboru kaj esperu! PVZ, kajero 2. L.L. Zamenhof. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1974.
Klarigo: Leteroj, dokumentoj, artikoloj kaj poemoj de Zamenhof el la jaroj 1887-1891.
legu pli
Plena verkaro de L.L. Zamenhof. La preparado de la Bulonja kongreso. Carlo Bourlet kaj La revuo. 1917, forpasis nia Majstro. Dummilitaj esperoj.. Zamenhofa verkaro / KD-oj. Libroteko Tokio. Tokyo. 2011(?).
Klarigo: Nove elfositaj kvar dokumentoj, kompilitaj de Ludovikito por pliampleksigi PVZ. Pretigitaj (komposte aŭ fotokopie), kiel la aliaj volumoj en la serio. Sume 1049p. En formato PDF.
legu pli Recenzoj (1)
Por kaj kontraŭ reformoj! PVZ, kajero 8. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1980.
Klarigo: Verkoj el la jaroj 1907-1908, kiam eksplodis la Ido-krizo.
legu pli
Post la iel-tiela kompletiĝo. PVZ, kromkajeroj 2-bis. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1986.
Klarigo: Iam kompletigota plena verkaro de L.L. Zamenhof, kromkajero 2-bis. 81 prizamenhofaj korespondaĵoj inter Ludovikito kaj Gaston Waringhien, aldonaj tiutemaj leteroj ktp.
legu pli
Postrikolto de ludovikaĵoj. PVZ, kajero 10. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1985.
Klarigo: Skribaĵoj, ĉefe leteroj, de kaj al Zamenhof, transskribitaj (kun unu faksimilo); indekso.
legu pli
Senlegenda biografio de L.L. Zamenhof. PVZ, kromkajero 1. Ludovikito. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tôkyô. 1982.
Klarigo: Kun ampleksaj klarigoj, postparolo, kronologia tabelo kaj indekso.
legu pli
Tamen la afero progresas! PVZ, kajero 4. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kyoto. 1975.
Klarigo: Koncernas la jarojn 1896-1900. Kun postparolo, notoj kaj indeksoj.
legu pli