Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto en Katalunio
Titolo Esperanto en Katalunio
1887-1987
 
Aŭtoro Antonio Marco Botella 
KategorioMovado
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBarcelona, 2005 
EldonintoBarcelona E-Centro 
ISBN/ISSN8493370010 
Formato 358 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Tri libroj pri historio de Esperanto en Katalunio de Hektor Alos i Font
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Toño del Barrio

Grava kaj kompleksa

Fonto: La Ondo de Esperanto, numero 140 (6/2006)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-botela.htm
Aldonita de Toño del Barrio (2006-08-20)

Ke la historio de Esperanto en Katalunio estas grava, interesa sed samtempe kompleksa kaj tikla afero, pruvas la malnova Enciklopedio de Esperanto. En ĝia eldono de 1933 aperas propra artikolo pri Katalunujo, kiu, kvankam enkadrigita ene de la kapvorto Hispanujo, estis redaktita de alia aŭtoro, kun tutaj kvar paĝoj, pli longa ol multaj dediĉitaj al gravaj landoj. Kaj tikla, ĉar, unika kazo en la Enciklopedio, post la artikolo aperas noto kun la titolo Rimarko kontraŭdira, verkita de alia kataluna redaktanto, kiu oponas la vidpunkton de la unua.

Pri la graveco kaj intereso ne estas duboj: la Esperanto-movado en Katalunio estis, kaj plu estas, unu el la plej aktivaj kaj prestiĝaj movadoj organizataj je subŝtata nivelo. Jam en 1909 ĝi sukcesis organizi Universalan Kongreson en Barcelono, disvolvi proprajn amasajn kunvenojn, krei literaturan renkontiĝon (la Internaciajn Florajn Ludojn) kiu dum la unuaj jardekoj de la 20a jarcento altiris la talentojn de la ĉefaj verkistoj en nia lingvo, kaj eldoni “Katalunan Antologion” kiu taŭgis kiel modelo por aliaj kolektoj de tradukoj de literaturaĵoj de naciaj lingvoj al Esperanto.

La kialo de la rimarkoj kontraŭdiraj estas ankaŭ konata: la katalunan movadon trafis dividoj inter, ni simpligu, tri ĉefaj fluoj de esperantistoj.

Unu el ili, la plej konata ekster Katalunio, strebis — kaj plu strebas — agadi sendepende, unuigita ene de la kataluna teritorio, kaj senpere rilati al la internacia movado.

Alia sektoro havas neniun problemon rilati al la hispana movado, kaj kunordigi siajn fortojn kun tiuj en la ŝtataj instancoj.

Fine, tria branĉo estis la laborista movado, kiu en Katalunio estis tre forta kaj, antaŭ la hispana civila milito, speciale influita de la anarĥiista movado; ĝi apenaŭ zorgis pri la teritoria sfero, dediĉis sin ĉefe al sociaj agadoj ene de sia propra agadsfero, kaj malmulte rilatis kun ĉiu el la antaŭaj.

Ĝis 1939 la rilato inter la tri branĉoj, kaj specife inter la du unuaj estis tre varia: jen ekzistis tuta kunlaboro (kiel okazis por la UK de 1909), jen firma kontraŭstaro (kiel je la fino de la 20aj jaroj, kiam militista diktaturo kondukis al la malfondo de la Kataluna Esperantista Federacio).

Post la venko de Franco en la civila milito, la unuiĝo estis ne nur deviga sed ankaŭ necesa por la supervivantoj. Sed post la reveno de la demokratio, la streĉoj reproduktiĝis.

Se ni konsiderus sole la gravecon, estus iel strange ke neniu ĝis nun entreprenis la verkadon de la tuta historio de la kataluna movado. Ekzistas diversaj partaj aliroj, sed la kompleta periodo ne estis sisteme esplorita libroforme ĝis nun. Tio ne ŝuldiĝas nur al tiu ebla polemikeco, sed ĉefe al la historiaj cirkonstancoj de la duoninsulo, kie la diktaturo provokis la rompon de la historiaj ligoj, kaj grandan damaĝon al la socia memoro.

Tiun sisteman aliron entreprenis nun la konata movadano Antonio Marco Botella. Li estas la aŭtoro de la plej sistema alproksimiĝo al la hispania esperantismo, Analoj de la Esperanto-movado en Hispanujo (1987), kaj ankaŭ verkis diversajn librojn pri regionaj aŭ lokaj movadoj, kiel tiuj de Aragono aŭ Valencio, kaj pri la hispana laborista movado ("Laboristaj Kronikoj", 1996). Krome, li estas aŭtoro de diversaj beletraĵoj, inter kiuj la ege interesa "Lirikaj perloj de Al-Andalus", kolekto de poeziaĵoj de la araba periodo en Ibera Duoninsulo.

Antonio Marco pritraktas en tiu ĉi volumo la esperantan movadon en Katalunio ĝis la centjariĝo de la lingvo, en 1987. La aliro estas ĉefe priskriba kaj kronologia, laŭ la modelo de la "Analoj", kun detaligo de la agado de la organizita movado, kaj kun fokuso ĉefe en la kongresoj organizitaj en sinsekvaj jaroj. Tio flankenmetas la plej polemikajn aferojn, kaj havas kiel konsekvencon, certe senintencan, ian malekvilibron en la traktado de la tri fluoj kiujn ni menciis. Ĉefe en la unuaj jaroj estas pli granda la atento al la agado de la katalunaj kongresoj, kie ĉefrolis la naciismaj movadanoj. Tio ne signifas ke la ceteraj partoj de la aktivuloj estas forgesataj, precipe kiam la agadoj estis komunaj, sed la laborista movado ricevas malpli da atento, eble ĉar Marco jam pritraktis specife tiun branĉon en siaj "Laboristaj Kronikoj".

La libro estas ankaŭ historio de la Internaciaj Floraj Ludoj. Kvankam estis provoj ilin revivigi, la ora epoko de tiu unika kultura aranĝo estas jam historio. Marco detaligas la disvolviĝon de la konkurso kaj la ceremonioj, kaj inkludas rimarkindan parton de la premiitaj poemoj. Ĝi estis siatempe tre prestiĝa fenomeno, sed mi devas agnoski ke post la lego de la libro ili impresas nun iom ŝimaj.

La libro estas fonto de detalaj informoj kaj de instigo por pluaj esploroj kaj analizoj. Por nehispanoj kaj nekatalunoj, certe estus konvena la enmeto de diversaj klarigoj pri lokaj historiaĵoj kiuj helpus la komprenon de la sociaj fenomenoj ĉirkaŭ la movado, kaj de geografia priskribo de la teritorio. Ekzemple, ne por ĉiuj estas klara la diferenco inter la striktasenca Katalunio, kaj aliflanke la aro de teritorioj en kiuj la kataluna estas parolata, kaj tiel eble ne ĉiuj komprenos la okazigon de diversaj agadoj en la t.n. Norda Katalunio (ĉirkaŭ la nuna franca provinco de Rusiljono), aŭ la streĉojn super la kongresoj organizitaj en Balearoj aŭ Valencio. Ankaŭ povas resti konfuza la lingva situacio, en kiu la kataluna, malgraŭ sia grava enradikiĝo ne ĉiam estis leĝe agnoskita, kaj kie la hispana estas ankaŭ sufiĉe disvastigata. Tio kondukas ekz. al hezito en la uzo de la propraj nomoj en la libro, kie la kataluna, la hispana kaj foje la esperantigita variantoj povas kunekzisti por la sama homo. Mi konfidas tamen ke tio ne malhelpos al alilandaj legantoj la komprenon de la ĝeneralaj trajtoj de la movado.

Sume, bona bazo por studi la disvolviĝon kaj kontraŭdirojn de movado nacia kiu, pro sia amplekso kaj seriozeco, ĉiam sukcesis veki la atenton de la esperantistoj kaj tiel kapablis projektiĝi super la landlimoj.

 

Via opinio pri Esperanto en Katalunio