Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sekreto de la patrino
Titolo Sekreto de la patrino
 
Aŭtoro Valerij Sipoviĉ 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2006 
EldonintoImpeto 
KlarigojLirika rakonto pri okazintaĵoj en la orienta Siberio inter la fino de la unua mondmilito kaj la fino de la dua.
ISBN/ISSN5716101542 
Formato 110 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Teda naivaĵo

Fonto: Revuo Esperanto, majo 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

Sekreto de la patrino. Valerij Sipoviĉ. Moskvo: Impeto, 2006.
110p. 20cm. ISBN 5716101542. Prezo € 9,90

Sekreto de la patrino de Valerij Sipoviĉ estas 110-paĝa rakonto kun kelkdek aperantaj personoj, okazanta en Rusio inter 1917 kaj 1954. Ial la eldonejo nomas ĝin “lirika novelo”. Oni prezentas ĝin kiel originalan prozaĵon, sed eble temas pli vere pri traduko el la rusa.
La baza intrigo de la verko estas relative bona. Temas pri sortoturniĝoj en la vivo de virino kaj de la homoj ĉirkaŭ ŝi. Pro kialoj, kiujn ŝi ne povas eviti, ŝia vivo iĝas plena de malgraŭvolaj elektoj, kaj de sekretoj, el kiuj kelkaj malkaŝiĝas nur en la fino de la libro.
Bedaŭrinde la aŭtoro ne sukcesis bone transformi tiun bazan intrigon en literaturon. Tri kvaronoj de la verko okazas en orienta Siberio dum 1917-1921. Tiu parto estas edife naiva rakonto en pedanta, teda rakontostilo kaj peza, tre ruseca lingvaĵo. Post tiu ĉefa parto sekvas dek kvin paĝoj da militaj eventoj dum 1941-1945, tre malforte ligitaj al la ĉefa rakonto. Kaj fine la aŭtoro en deko da paĝoj malkaŝas la sekretojn. Tie la rakonto jam pli rapidas, kvazaŭ urĝus solvi ĉion antaŭ la fino, kaj sekve ĝi ne same tedas. La rakonta tekniko tamen ankaŭ tie estas primitiva.
La socia fono de la rakonto estas la rusaj revolucio kaj enlanda milito, kaj fine la dua mondmilito. Tamen tiuj eventoj rolas nur kiel ne tre realismaj kulisoj. Mankas al la aŭtoro talento por krei vere vivajn scenojn. Mankas ankaŭ psikologia kapablo vivigi la ĉefajn personojn.

 

Via opinio pri Sekreto de la patrino