Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Verbes transitifs, verbes intransitifs démistifiés en dix leçons et sans effort
Titolo Verbes transitifs, verbes intransitifs démistifiés en dix leçons et sans effort
 
Aŭtoro André Cherpillod 
KategorioLingvistiko
Prezo 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCourgenard, 2008 
EldonintoLa Blanchetière 
KlarigojKomparo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj en la franca kaj Esperanto, kun abundo da ekzemploj.
ISBN/ISSN2906134805 
Formato 28 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Franclingva 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Yves Bellefeuille

Ne por lernantoj, sed por spertuloj

Fonto: Monato, oktobro 2008, p. 23
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/vtvi.php
Aldonita de Yves Bellefeuille (2009-01-09)

Ne por lernantoj, sed por spertuloj

Transitiveco de verboj estas unu el la plej malfacilaj elementoj de Esperanto, kaj ĝi povas erarigi eĉ spertajn parolantojn. Kiu frazo estas ĝusta: ĉu "La ligno fumas" aŭ ĉu "Mi fumas cigaredon"? Ĉu "La kompatindulo dronis en Skeldo", aŭ ĉu "droniĝis en Skeldo"? Ĉu "Tiu ĉi domo datas de la 17a jarcento", aŭ ĉu "datiĝas de la 17a jarcento"? Ĉu "La tero turnas en 24 horoj", aŭ ĉu "turniĝas"? (Ambaŭ ekzemploj kun "fumi" estas ĝustaj, kaj "droni", "datiĝi" kaj "turniĝi" estas ĝustaj.)

Tio, kion oni kutime nomas transitiveco aŭ netransitiveco, fakte simple estas parto de la signifo de la verbo. Oni povas diri, kiuj el la supraj frazoj estas ĝustaj, se oni scias, ekzemple, ke "droni" signifas "perei pro sufokiĝo en akvo" (laŭ Plena Ilustrita Vortaro 2005). Tiam estas klare, ke la ĝusta formo estas, ke "La kompatindulo dronis" -- tio estas, pereis pro sufokiĝo en akvo -- "en Skeldo".

Instruante Esperanton, oni indiku klare, ĉu verbo estas transitiva aŭ netransitiva, ne per nura uzado de tiuj terminoj, sed klarigante la signifon mem de la verbo, prefere per ekzemploj. Lernanto, kiu aŭdas la ekzemplan frazon "La esploristo datis la eltrovaĵon, uzante karbonon 14" kapablos poste uzi la verbon "dati" eĉ pli ĝuste, ol se oni simple estus dirinta al li, ke tiu verbo estas transitiva.

La libreto de André Cherpillod, ŝajne, estas celita kiel simpla klarigo pri transitiveco por lernantoj. (La titolo asertas, ke ĝi "forigas la mitojn pri transitiveco de verboj sen peno".) Se vere tio estas ĝia celo, tiam la libreto komplete fiaskas. Provi lerni pri transitiveco de verboj kaj pri la uzado de la akuzativo per tiu libreto estus kiel provi lerni Esperanton per parkerigo de PIV kaj de PMEG.

La libreto estas multe pli utila en precize la mala rolo, nome kiel monografio pri la temo. Ĝi havas abundon da klarigoj, nur en la franca, kaj da ekzemploj, en la franca kaj en Esperanto. Fakte, ĝi estas monografio ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri la franca: ĝi klarigas, ekzemple, kiel ĝuste uzi, en la franca lingvo, participojn kun la verboj, kiuj nomiĝas "verbes pronominaŭ" en tiu lingvo. Cherpillod emas diri ĉion, kion li scias pri iu temo, senkonsidere, ĉu ĝi rilatas al la anoncita celo de la libro.

La aŭtoro, ŝajne, estas "atisto": li klarigas la uzadon de la esperantaj participoj laŭ atisma vidpunkto, kaj tio devigas lin kuraĝe, sed malsaĝe, aserti, ke estas eraroj en la Fundamento de Esperanto kaj en la Biblio. Kaj iom ridindaj estas la notetoj komence de ĉiuj ĉapitroj, kiuj avertas, ke oni prefere unue legu la antaŭajn ĉapitrojn. Mala aserto, tamen, aperas komence de ĉapitro 7, kvankam ne estas klare, kial oni volus tie komenci la legadon de la libreto.

Resume, la libreto povas utili al spertaj esperantistoj, kiuj estos kapablaj identigi la okazojn -- ja maloftajn -- kiam Cherpillod malpravas, sed ne al la lernantoj, kiujn la aŭtoro, ŝajne, celis.


Fonto: Artikolo de Yves Bellefeuille el Monato (www.monato.net), oktobro 2008, p. 23.

 

Via opinio pri Verbes transitifs, verbes intransitifs démistifiés en dix leçons et sans effort