Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Morto de artisto
Titolo Morto de artisto
 
Aŭtoro Anna Löwenstein 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 18.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2008 
EldonintoFEL 
KlarigojHistoria romano pri la amikeco inter juna sklavo kaj la onta romia imperiestro Nerono.
ISBN/ISSN9789077066393 
Formato 619 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Davide Zingone

Scienca rekonstruado

Aldonita de Davide Zingone (2016-07-04)

Mi konfesas, ke komence la dikeco de la libro iomete timigis min kaj, ke mi penis enpenetri la historion en la du unuaj ĉapitroj. Poste, tamen, mi komencis kompreni la esencon de la verko, kaj mi multe ĝuis la legadon de la restantaj partoj. Anna Lowenstein verkis romanon, kiu esence estas scienca rekonstruado de iom dekadenca Romo en la unua jarcento, kvazaŭ dokumenta raportaĵo, en kiu ŝi analizas la travivaĵojn de la vivo de Nerono tra la ironia kaj foje kompatema lupeo de la fikcia personeco de Prokulpio. Mi nur povas imagi kiom da tempo la verkinto devis dediĉi al la studado de la historiaj dokumentoj! Mi aparte ŝatas la priskribon de Napolo (sed, kiel napola, mi estas partiemulo!) kaj la eblecon revivigi iamajn filozofojn kaj poetojn kiel kredeblajn personojn de la romano.

 

Via opinio pri Morto de artisto