Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lingvo kaj menso
Titolo Lingvo kaj menso
 
Aŭtoro Noam Chomsky 
KategorioLingvistiko
Prezo 9.90 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2010 
EldonintoUEA 
KlarigojKolekto de eseoj okupiĝantaj pri lingvosciencaj kontribuoj al studado de la menso, formo kaj signifo en naturaj lingvoj, naturo de la lingvo, lingvoscienco kaj filozofio, biolingvistiko.
KontribuantojAntaŭparoloj de Probal Dasgupta kaj Hiroshi Nagata 
Tradukisto, lingvoE. Grimley Evans / El la angla
ISBN/ISSN9789290171140 
Formato 188 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Serio "Scienca Penso" n-ro 2 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jens S. Larsen

Recenzo de “Lingvo kaj menso”

Fonto: Revuo "Esperanto", novembro 2010
Aldonita de Jens Stengaard Larsen (2011-08-05)

La usona lingvisto Noam Chomsky estas famega ne nur kiel fondinto de la tiel nomata genera lingvistiko, sed ankaŭ multe pli vaste pro sia politika verkaro. Tiun lastan ni ekkonis dum la lasta jardeko per kelkaj artikoloj tradukitaj kaj enretigitaj ĉe Le Monde Diplomatique en Esperanto, sed nun troviĝas esperantigita ankaŭ lia Lingvo kaj menso, kolekto de lingvistikaj kaj scienco-filozofiaj eseoj, kiuj parte jam estis tradukitaj al multaj naciaj lingvoj.

La libro originale estas sufiĉe kaose organizita. Ĝi aperis en tri eldonoj (1968, 1972 kaj 2006) kaj la enhavo kreskis de tri al ses kaj fine sep eseoj. Ili estas tiel longaj ke la nura manko de subĉapitroj (krom en ĉapitro 5) igas ilin malfacile legeblaj. Pliaj baroj al kompreno estas akademia stilo, malfacileco de la temo kaj la malkutima pensmaniero de Chomsky. La ĉapitroj estis verkitaj en la ordo 5-1-2-3-6-4-7, sed se oni volas komenci kun la malplej malfacila kaj fini kun la plej malfacila, mi rekomendas la ordon 4-6-7-5-1-3-2. La ne malpli ol kvin antaŭparolojn – du por la Esperanta eldono kaj tri de Chomsky mem por ĉiu originala – oni prefere legu laŭ la presita ordo.

En siaj antaŭparoloj Probal Dasgupta kaj Hirosi Nagata taskigis al si ne nur doni superrigardon pri la evoluo de la genera lingvistiko, sed ankaŭ rilatigi kaj harmoniigi ĝian ekziston kun tiu de Esperanto. Laŭ mi, ili ne plene sukcesis. La tradicia vido de la lingvo, daŭre konservata ne nur en la Esperanto­movado, estas de arbitre kunmetita socia komunikilo. La genera lingvistiko renversas ĉiujn kvar partojn kaj vidas la lingvon kiel nature kreskantan esprimilon de la individuo. La konsekvencoj kraĉas en la vizaĝon de la komuna saĝo: Ne vere ekzistas malsamaj lingvoj, kaj Esperanto do estas “nur” unu plia konkreta dialekto de la unusola abstrakta homa lingvo, ĉu rekte per si mem, ĉu nerekte per “parazitado” de la gepatra aŭ alia dialekto regata de la unuopa parolanto. Kvankam ĉi tiun gravan punkton la antaŭparoloj bedaŭrinde ne disvolvas, ili legindigas la libron al multe pli vasta publiko.

Oni rajtas demandi sin kial oni elektis tradukigi ĝuste ĉi tiun verkon kaj ne ekzemple "Novaj horizontoj" aŭ "Pri naturo kaj lingvo", menciitajn sur ĝia dorso. Ili estas pli aktualaj kaj la lasta enhavas intervjuon, en kiu Chomsky devas esprimi sin iom pli kompreneble ol kiam li mem verkas. Tamen la verko sidas tre bone kiel la dua ero de la serio “Scienca Penso”. Unue ĝi estas “mejloŝtona el historia vidpunkto”, laŭ la kriterio menciita de la seria redaktoro José Antonio Vergara. Due ĝi tuŝas iujn neadekvatajn punktojn de la teorio de Karolo Darvino – kies "La origino de specioj" tre konvene estas la unua libro de la serio. Trie, Chomsky en ĉi tiu libro iom pli detale diskutas pri Ferdinand de Saussure, aparte interesa al esperantista publiko.

La tradukinto Edmund Grimley-Evans ĝenerale brile solvis la gigantan taskon. La nomojn de la plej famaj sciencistoj de la pasinteco li esperantigis, kio precipe pro la adjektivo kartezia ŝajnas esti bona decido. Aliflanke la hazardaj nomoj en frazekzemploj devus aperi en akuzativigebla formo, dum male oni preferus legi ekzemple netradukitan NP anstataŭ SF – tuj rekoni la konvencian mallongigon viditan aŭ revidotan alilingve estus pli oportune por la leganto. Ĉiuj vortoj estas troveblaj en PIV de 2005 aŭ klarigitaj en la teksto mem, sed malgraŭ tio utilus aldoni antaŭnoton pri la elekto de la plej gravaj terminoj, kiel okazis en la unua franca traduko. Neeviteble, pluraj ŝlosilaj vortoj mankas en la pli fruaj eldonoj de PIV.

Restas iuj malglataĵoj en la traduko, sed ĉefkulpa pri ili ŝajnas esti mallaboremo aŭ manko de provleganto. Traŝteliĝis du gravetaj eraroj, nome rekursa (anstataŭ la PIVaj rekursia aŭ rikura) kaj biontologio (la originalo havas "natural history" kaj temas simple pri natur­historio). Ankaŭ estu menciita frazero, kiu pli bone estus frazparto (kiel en PMEG) aŭ frazdivido, se oni nepre volas eviti la neologismon sintagmo. Kontraste leksikero estas frape bona traduko de "lexical item", dum pri ingi por "embed" oni povas diskuti tien-reen (Dasgupta en la antaŭparolo uzas "enkadrigi"). Tre indas difini por la serio Scienca penso la regulon, se ĝi ne jam ekzistas, ke ĉiu eldonota libro devas esti skrupule provlegita de almenaŭ du bonaj esperantistoj alilingvaj ol la tradukanto. La provlegintoj ne estu menciitaj en la presita libro, ĉar la tradukanto ĉiuokaze havu la findecidon pri ĉiu duba punkto. Iu tia proceduro estus pli urĝa ol la (cetere utila) indekso.

Dasgupta trafe karakterizas la libron “ŝlosila duonpopularigo”, do por la alia duono oni turnu sin al unu el la pli bazaj enkondukoj, kiuj abundas precipe en la angla lingvo. La simple titolita "Chomsky" de la brita lingvisto John Lyons (1971) ekfamigis generan lingvistikon ekster Usono, nelaste per multaj tradukoj. Ĝia tria eldono aperis en 1991, sed oni povas konsideri ĝin eksdata; aliajn librojn kun la sama titolo aperigis J. McGilvray (1999) kaj N. Smith (2004). Krome menciindas "Chomsky for beginners" de D. Cogswell (1996) kaj "The Chomsky update" de R. Salkie (1990). Por legantoj de la germana mi aparte rekomendas "Noam Chomsky" de G. Grewendorf (2006).

Estas rimarkinde, ke kvankam Chomsky estas eble la plej fama kaj plej akra kritikanto de la rolo de Usono en la mondo, li ne estas marksisto – kaj en siaj lingvistikaj verkoj li ne estas malpli surpriza. Super­rigardon pri la multa polemiko ĉirkaŭ Chomsky donas kune la artikolaro "The Chomsky reader" (1987) kaj la antologio "The anti-Chomsky reader" (2004), kiuj precipe traktas lian politikan flankon. La lingvistikaj polemikoj, kiuj estis aparte akraj dum la 1970-aj jaroj, estas detale priskribitaj en "The linguistic wars" de R. Harris (1993).

Multaj miskomprenoj nebuligas la diskuton pri genera lingvistiko, sed unu estu dispelita jam ĉi tie: Genera lingvistiko ne estas bazita sur la angla lingvo, sed sur la lingvo plej intuicie regata de la unuopa lingvisto. Montri tion per Esperanto estas praktike maleble, ĉar tro malmultaj lingvistoj parolas Esperanton kiel ĉeflingvon deinfanaĝe. Tiu cirkonstanco spronis min verki artikolon, kie mi uzas danajn ekzemplojn por montri kiel aliri la studon de lingvaj universalaĵoj. Mi enretigis tiun artikolon en dana kaj esperanta versioj ĉe la adreso http://bit.ly/l-k-m, kune kun la notoj kiujn mi faris verkante ĉi tiun recenzon. La notoj ampleksas liston de aliaj tradukoj de Lingvo kaj menso, superrigardon de ŝlosilaj vortoj uzitaj en ĝia Esperanta traduko, kaj subdividojn de la ĉapitroj. Precipe la lasta estas bona helpilo por la legado.

 

Via opinio pri Lingvo kaj menso