Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Florilegium Interlinguisticum
Titolo Florilegium Interlinguisticum
Festschrift für Detlev Blanke zum 70. Geburtstag
 
Aŭtoro Div 
KategorioLingvistiko
Prezo 99.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroFrankfurt am Main, 2011 
EldonintoPeter Lang 
Klarigoj22 eseoj de 22 aŭtoroj traktantaj (inter)lingvistikajn temojn.
KontribuantojRed. Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler 
ISBN/ISSN9783631613283 
Formato 424 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Germanlingva. Bind. 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Florilegium Interlinguisticum" ne estas havebla!


Recenzo de Jens Stengaard Larsen

Multtema kaj multnivela

Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

Florilegium interlinguisticum. Festschrift für Detlev Blanke zum 70. Geburtstag. Red. Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler. Frankfurt am Main: Peter Lang, 2011. 424p. 22cm. Bind. Germanlingva. ISBN 9783631613283. Prezo: € 81,60

Ĉi tiu germanlingva, sed latine titolita “interlingvistika antologio” estas jam la dua festlibro honore al Detlev Blanke. En 2001 aperis la esperantlingva Studoj pri interlingvistiko okaze de lia 60-jariĝo, kaj proksimume duono de la tiamaj kontribuintoj reaperas ĉi tie.
La temaro de interlingvistiko kaj esperanto­logio estas treege bunta, same kiel ĉiu scienco kiu studas iun nacian lingvon (kaj pro la samaj kaŭzoj). Estas do nemirinde ke la kontribuoj al la festlibro traktas treege diversajn temojn, sed ankaŭ ilia nivelo ekstreme varias. Se ni komencu de sube, du el la artikoloj eĉ ne devus esti presitaj: La unua (pri la reformpropono de Esperanto de 1894) reale ne uzas la disponeblan literaturon – jen malnova malsano en la interlingvistiko. La dua (pri nordslava planlingvo) esence baziĝas sur obskuraj retpaĝoj – jen nova malsano en la scienco.
Ankaŭ la artikolo de Kimura Goro Christoph, kiu skizas tipologion de interlingva komunikado, estas senvalora, tamen pensiga pro la teorie interesa kaŭzo ke ĝiaj tezoj dependas de tio, ke lingvo estu esence socia komunikilo. Similan problemon havas la kontribuo de Oksana Burkina, kiu apenaŭ sukcesas diri pli ol trivialaĵojn pri la prononca normo de Esperanto. Ĉi tie eble ne superfluas konsole rimarkigi, ke en teorio (malkiel en praktiko) estas multe pli bone malpravi pro interesaj kaŭzoj ol pravi pro banalaj.
Cyril Brosch studis kiel Esperanto kaj aliaj planlingvoj strukturas spacon, temo sufiĉe aktuala en la lingvistiko. La studo bedaŭrinde suferas de tio ke ĝi dependas de juĝoj fare de gepatralingvaj parolantoj, kaj tio estas tre malfacile realigebla en Esperanto, tiom pli en aliaj planlingvoj. Tre ĉarma estas la raporto de Rudolf-Josef Fischer pri liaj spertoj paroli Esperante kun sia nepo. Tamen oni sentas mankon de la konscio ke “gepatra lingvo” fakte estas misnomo; infanoj akiras sia(j)n unua(j)n lingvo(j)n unuavice ĉe siaj samgeneracianoj, ne ĉe la gepatroj.
La artikolo de Klaus Schubert temas pri optimumigo de faka komunikado. Ĝi multe diskutas la diferencon inter natureco kaj artefariteco, ne tre altnivele, sed sufiĉe por interese klasifiki Esperanton kiel “komunike realigita” planlingvo. Věra Barandovská-Frank koncize prezentas la historion de la klopodoj por komuna slava normlingvo, sed ne sufiĉe konscias ke la temo rapide perdas intereson post la unua mondmilito.
Bengt-Arne Wickström provas matematike ilustri la kapablon de unuopa lingvokomunumo konservi sin pere de alpreno de pruntvortoj anstataŭ transiro al alia dominanta lingvo. Interesa provo, kvankam laŭ mi ne tre konvinka. Humphrey Tonkin modele klarigas la gravan diferencon inter korpusa kaj statusa planado – bedaŭrinde iom malklarigante la bildon prezentante akirigan kaj prestiĝigan planadon kiel memstarajn unuojn anstataŭ kiel ekzemplojn de statusa planado.
La artikolo de Seán Ó Riain lerte resumas la aktualan staton de la irlanda lingvo kaj sugestas kiel sintezi la luktojn por minoritataj lingvoj kaj por Esperanto. Ĝia valoro ne dependas de lingvoteorio, same kiel kelkaj tre utilaj superrigardoj: Wim Jansen ekzamenas la nederland-devenajn vortojn en Esperanto, Erich-Dieter Krause ĝiajn vortojn pri orientaziaj bestoj kaj plantoj; Fritz Wollenberg prezentas la germanlingvan Zamenhof-biografiaron kaj Velimir Piškorec la historion de kroataj Esperanto-lernolibroj. Ekrigardon en la estontecon proponas Toon Witkam, ĉe kiu “korpuso” havas alian sencon ol ĉe Tonkin, kaj Ulrich Becker, kiu rakontas pri bitlibroj kaj laŭmenda presado.
Tri artikoloj traktas la lingvon kiel esence individuan esprimilon, kaj jam per tio levas sin al pli alta nivelo. Johannes Klare klere rakontas pri la fikciaj lingvoj en utopiaj francaj romanoj de la 17-a jarcento kaj Wilfried Stölting montras tre fajnan komprenon pri la motivoj kaj celoj de lingvokreado. La artikolo de Till Dahlenburg pri stilfiguroj en Esperanto estas iom malpli larĝpensa ol ili, sed tiom pli aprezebla de la publiko.
La plej altnivela kontribuo certe estas tiu de Heidemarie Salevsky, kiu pritraktas la temon “potenco, kulturo kaj tradukado” laŭ la teorioj de Pierre Bourdieu pri kultura kapitalo. Ĝi estas science ĝisdata, profunda, pensinstiga – kaj ne tute facila. La plej interesa artikolo tamen estas tiu de Sabine Fiedler, pri Esperanto en la faka literaturo pri lingvopolitiko, ĉar ĝi kvazaŭ resumas en si ĉiujn aktualajn virtojn kaj malvirtojn de interlingvistiko. Detala pritrakto de tio tamen transpaŝus la limojn ĉi tie, do interesatojn mi plusendas al miaj pli kompletaj recenzoj en Libera Folio kaj la reta katalogo de UEA.

 

Via opinio pri Florilegium Interlinguisticum