Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Multilingualism. Language, Power, and Knowledge
Titolo Multilingualism. Language, Power, and Knowledge
 
AŭtoroPinto, Sorace, Corsetti, Jansen, Tosco, Giolfo, Sinatora, Castorina, Astori, Miduri
KategorioLingvistiko
Prezo 21.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPisa, 2011 
EldonintoEdistudio 
KlarigojTekstoj de naŭ prelegoj (ses en la angla kaj tri en la itala) prezentitaj en kunveno pri plurlingvismo, 24-25 julio 2011.
KontribuantojRed. kaj Antaŭparolo: Paolo Valore 
ISBN/ISSN9788870368093 
Formato 173 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Humphrey Tonkin

Mikspoto de diversaj temoj

Fonto: Revuo Esperanto, julio-aŭgusto 2012
Aldonita de Stano Marček (2013-12-26)

Multilingualism: Language, Power, and Know­ledge. Red. Paolo Valore. Pisa: Edistudio, 2011. 172p. 21cm. ISBN 9788870368093. Prezo: € 21,00

La referaĵoj en tiu ĉi parte anglalingva kaj parte itallingva volumo prezentiĝis en konferenco pri plurlingvismo (la kapablo de unuopulo paroli pli ol unu lingvon) kaj multlingvismo (la ekzisto de pli ol unu lingvo ene de komunumo), kiu okazis en Brescia en 2011. Pluraj referaĵoj nur fore rilatas al la temo; tamen, tiu ĉi eta libro enhavas amason da interesaj aferoj.
Ĝi malfermiĝas per du eseoj pri infana dulingvismo, verkitaj de Maria Antonietta Pinto kaj Antonella Sorace, kiuj reliefigas la avantaĝojn kaj foje la malavantaĝojn, kiujn ĝuas dulingvuloj. Pli interesaj por esperantistoj estas du eseoj, kiuj sekvas, de Renato Corsetti kaj Wim Jansen. La deirpunkto por Corsetti estas la nun fifama rimarko de Noam Chomsky, ke Esperanto “ne estas lingvo” – kio spronas Corsetti al defendo de Esperanto kiel lingvo regata de reguloj, kiel siavice montras ekzemple la lingva konduto de denaskaj esperantistoj. Fakte la ekzemplo ne plene respondas la ĉomskian konstaton, ĉar Chomsky parolas pri la profundaj strukturoj de Esperanto kaj ne pri la regula simpleco de la lingvo, sed tiu ekskurso en la infanan uzon de Esperanto havas sian propran intereson. La dokta eseo de Wim Jansen pri la gramatiko kaj semantiko de Esperanto el la vidpunkto de gramatikaj valoroj atentigas, ke Esperanto fondiĝis artefarita sed evoluis en la kadro de aŭtonome funkcianta komunumo, tiel ke oni povas klare sekvi la procedojn de lingvoŝanĝiĝo laŭ la direkto de flekseblo. La eseo valoras la prezon de la tuta volumo, montrante kion oni povas atingi per plene profesia esplorado de Esperanto: Jansen estas profesoro pri interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo.
La cetero de la volumo estas mikspoto de diversaj temoj. Mauro Tosco esploras la rilatojn inter la lingvo de la nacia ŝtato unuflanke kaj la minoritataj kaj regionaj lingvoj aliflanke. Manuela Giolfo kaj Francesco Sinatora signalas gravan problemon en la lingvoinstrua kampo, nome la instruadon de la araba lingvo, kiu (laŭ ili – kaj ili verŝajne pravas) baziĝas sur miskompreno de la karaktero mem de la araba lingvo.
Sekvas provoka eseo de Giuseppe Castorina, el la Roma Universitato La Sapienza. Rilate la lingvajn konfliktojn en la eŭropaj instancoj Castorina argumentas (per bone konataj argumentoj), ke Esperanto estus la plej “demokrata” solvo. Se temas pri la angla, Castorina forte atakas tiujn, kiuj insistas pri “pura angla lingvo” kontraŭ la “ĵargono” de nedenaskaj utiligantoj, montrante, ke tiu ĵargono estas nenio alia ol utiligo de internacie konataj vortoj kontraŭ la trude anglasaksa lingvaĵo de la denaskuloj. Temas finfine pri strebo pri posedo de la lingvo inter la britoj unuflanke kaj la praktikaj utiligantoj de la angla lingvo aliflanke.
Davide Astori interese enrigardas inventitajn lingvojn kaj ŝtatojn, analizante Na’vi, la eksterteranan lingvon en la filmo Avatar, la verduran (lingvo de videoludo) kaj la stranalandan (el infanlibro de Stefano Benni), venante fine al la mallonga vivo de la esperantlingva mara platformo Insulo de la Rozoj, malkonstruita en 1968 de la italaj instancoj post mallonga sed gloreta vivo kiel sendependa ŝtato. Fina ĉapitro pri antropologia observado kompletigas la volumon.
Evidente la redaktoro konfidis al la aŭtoroj la taskon mem redakti siajn kontribuaĵojn. Kelkaj faris, kelkaj ne. Estus bone se Edistudio plialtigus siajn tiurilatajn normojn: tro ofte ĝiaj alirilate bone prezentitaj libroj estas makulataj de preseraroj kaj aliaj malglataĵoj.

 

Via opinio pri Multilingualism. Language, Power, and Knowledge