Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vaganto inter la steloj
Titolo Vaganto inter la steloj
 
Aŭtoro Venelin Mitev 
KategorioPoezio originala
Prezo 8.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroĐurđevac, 2016 
EldonintoDEC 
Klarigoj55 poemoj dividitaj en ses ciklojn.
ISBN/ISSN9789535841838 
Formato 80 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Interstele...

Fonto: Revuo Esperanto junio 2017
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/vagstelrec.html
Aldonita de Valentin Melnikov (2017-08-12)

Antaŭ pli ol 30 jaroj, kiam mi estis komencanto, iu atentigis nin: jen en la revuo eldonata en lando 1 aperis recenzo de kritikisto el lando 2, pri libro eldonita en lando 3 de la aŭtoro el lando 4. Situacio ne imagebla en aliaj lingvoj, sed en Esperanto tute kutima. Do, plian fojon...

Venelin Mitev estas jam konata figuro en Esperanto-poezio. En 1991 aperis lia tre utila libro “Tradukarto” (li mem tradukas ne nur al Esperanto el la bulgara, rusa kaj franca, sed ankaŭ el Esperanto al la bulgara); en 1993 la poemaro “Somero cigana” (kiun mi bedaŭrinde ne vidis), kaj jen – nova poemaro “Vaganto inter la steloj”.

La 80-paĝa libro enhavas ses poemciklojn, kun diversa amplekso – de 3 ĝis 15 poemoj. Ni rigardu laŭvice.

“Malfruaj konfesoj” temas pri amo – sed, kiel jam videblas el la subtitolo, tio estas rememoroj de grandaĝa persono pri liaj amoj spertitaj en juneco. Infanaj impresoj – en la poemo, doninta la titolon al la tuta libro. Meditoj pri trajtoj de vera amo (“Kvieta amo ne ekzistas”); pensoj pri amo “malfruiĝinta” (“En la sezono de forflugantaj gruoj”) – tamen kun espero pri reveno de sentoj. Amaro de disiĝo (“Mi tiel forte amis vin”, “Kaj poste”), perdo de ŝanco pro trofiero (“Foriras la fieraj sinjorinoj”)... Meditoj de grandaĝa, sperta persono pri amo ĉiam estas kortuŝaj, kvankam tristaj – ni jam legis ion tian ĉe Georgo Deŝkin kaj Eli Urbanová, sed certe Venelin Mitev havas propran voĉon.

“La maskerad’ finiĝis” estas plejparte meditoj, dialogoj kun “mia alia mio”, trakto de psikologiaj problemoj, serĉado de respondoj al eternaj demandoj: “La vivo kio estas kaj kio fakte post ni restas?”, “La libero signifas...” Kiel oni povas “Amikiĝi kun si mem” – tio ja estas “la plej malfacila celo / atingota en la fino de l’ vivo”... Jen unu poemeto el tiu ciklo, kiu tamen povus aparteni al la antaŭa kaj al la sekva:

BROKANTISTO

Mi fariĝis brokantisto:
mi renkontas amikojn oldajn,
mi drinkas nur malnovan vinon,
mi havas amatinon jam de longa tempo,
mi gardas la malnovajn rememorojn.
Mi estas brokantisto la plej riĉa kaj feliĉa
en la mondo.



“Ĉio malaperas iun tagon” estas tristaj pensoj de homo, konscianta sian maljunecon kaj mallongecon de restantaj vivojaroj. Pri “La senco de l’ vivo”, pri tio ke “Vivo kaj Morto estas ludoj”... kun resumo: “Jen tiel pasas nia vivo... / en atendado!” kaj “La fino – sama por ĉiuj”.

“Skizoj el la naturo” rakontas pri viditaj aŭ imagitaj scenoj, rilatantaj al la naturo kaj ekologio, kelkloke kun fableca nuanco. “Ĉu aŭdis vi kiel lupino ploras, / se ŝian kuniranton la ĉasistoj pafmortigis?” Iuj ekologiaj alvokoj (“Ni homoj mortigas kruele la Teron”) sonas tamen sufiĉe banale.

Finas la libron la temoj tradiciaj por (preskaŭ) ĉiu poeto: “Ho ebriiĝo sorĉa kaj sankta” traktas poezian arton mem. Kaj la lasta kvarpoema cikleto, “Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante”, alvokas ne perdi ŝancojn, ne prokrasti, pri nenio bedaŭri (la poemo “Nenion prokrastu ĝis morgaŭ!” enhave tre similas faman ruslingvan poemon de Andrej Dementjev). Kaj tamen – “Forlasu ĝustatempe la fajrujon / antaŭ ol la flamoj fariĝos cindro.” Nu kaj certe, la poemo “Iru antaŭen!”, komencanta tiun ciklon, plenas de ĉiamaj vortoj pri Nova Sento, fideleco al Majstro, enhavas la citaĵon, kiu titoligis la ciklon... kaj iom fuŝas la ĝenerale pozitivan impreson.



En unu el eseoj* Georgi Mihalkov skribis, ke “En la originalan poezion Mitev alportis sian akran senton pri ritmo kaj rimo. Li ŝajne ne serĉas la rimojn, ili venas nature en liajn verkojn.” Mi konsentas. Tamen ne ĉiuj poemoj ĉi-libre estas rimitaj, eĉ ne duono. Sed eĉ la “liberaj” poemoj – kiujn mi ĝenerale ne ŝatas – sonas poeziece.

Multaj ideoj jam sonis en poemoj de aliaj poetoj en aliaj lingvoj (eĉ la vorton “Vaganto” aŭ “Vagabondo” oni plurfoje trovas en titoloj de poemaroj en Esperanto, la “stelojn” multoble pli), tamen Mitev sukcesas turni ilin per nova, freŝa flanko.

Konklude: jen atentinda kaj pensiga poemaro. Tute ne pri ĉiu libro oni povas diri tion.

 

Via opinio pri Vaganto inter la steloj