Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Strato de Tanja, La
Titolo Strato de Tanja, La
Vivo en Rusio 1917-2017
 
Aŭtoro Kalle Kniivilä 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 12.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2017 
EldonintoMondial 
KlarigojStrato en Sankt-Peterburgo estas la ĉefa "protagonisto" de nefikcia historio bazita sur rememoroj kaj dokumentoj.
ISBN/ISSN9781595693556 
Formato 158 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Suso Moinhos

El la libroservo por vi - La strato de Tanja

Fonto: Taĵo nia n-ro 1
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)

Kiel ekspliki la historion de kolosa lando dum cent jaroj en facila, alirebla maniero? Jen demando, kiu certe memorigas nin pri nia lerneja periodo: dikaj libroj plenaj de datoj, nomoj de personoj kaj bataloj. Kalle Kniivilä, konata ĵurnalisto, kies fako estas Rusio kaj iama Sovetunio, trovis magian formulon. Anstataŭ listigi decidojn prenitajn de supre, en ministerioj kaj registaroj, li descendis al la nivelo de ĉiutaga vivo. Tra iom pli ol cent kvindek paĝoj paradas loĝantoj de strato en Sankt-Peterburgo, de la soveta revolucio ĝis la pasinta jaro. Ĝuste tiaj atestoj de realo montriĝas aparte logaj, ĉar per ili eblas bildigi al si tiamajn personojn, mudlitajn de la socipolitikaj cirkonstancoj.

La strato de Tanja, originale verkita en modela, ekzempla Esperanto, hokas la leganton jam de la unua paĝo, kaj tiel la vojaĝo, kiun ĝi proponas, fariĝas aparte agrabla kaj samtempe instrua. En la libro ni trovos ne nur eĥojn de la plej gravaj historiaj okazintaĵoj, sed ankaŭ miriadon da detaloj, multfoje ĉerpitaj de la aŭtoro el rakontoj de la loĝantoj, kiuj eble perdiĝus por ĉiam, se ili ne estus registritaj sur ĝiaj paĝoj. Ne serĉu tiujn informojn en la tradiciaj libroj pri historio – ja estus vane.

Mi povas imagi La strato de Tânia tradukita en multajn lingvojn, ĉar ĝi ja meritas tian disvastigon. Se vi volas ĝui bonan legadon, aŭ trafe donaci ŝatindan verkon, ĉi tiu libro estas certe por vi.

 

Via opinio pri Strato de Tanja, La