Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tago de Kiborgiĝo, La / The Day We Became Cyborg
Titolo Tago de Kiborgiĝo, La / The Day We Became Cyborg
 
Aŭtoro Hju Rid (Hugh Reid) 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPartizánske, 2018 
EldonintoEspero 
KlarigojKolekto de rakontoj kaj eseoj pri ebla estonteco, kiam la homoj estos kiborgoj.
Tradukisto, lingvola aŭtoro / En Esperanton
ISBN/ISSN9788089366927 
Formato 211 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Dulingva: E, angla 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Suso Moinhos

El la libroservo por vi - La tago de kiborgiĝo

Fonto: Taĵo nia n-ro 4
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)

[...] La alia libro estas dulingva, verkita de skota aŭtoro. La tekstoj de la rakontoj aperas paralele en ambaŭ lingvoj, angla kaj esperanto, en maldekstra kaj dekstra paĝoj, kio ebligas komparon kaj lernadon de strukturoj kaj vortprovizoj al anglalingvaj progresantoj aŭ, inverse, al esperantistoj studantaj la anglan. La temoj estas modernaj, allogaj, ekzemple greftado de teknologioj sur la korpo, kio iam eble estos normala en niaj socioj en ne tro fora estonteco. Kiel interludo aperas jen kaj jen pensigaj eseoj. Krome,
ĉar ĝi konsistas el sendependaj rakontoj, oni povas pluki unu el ili laŭplaĉe, sen la neceso sekvi difinitan ordon. Tre interesa libro, tute aktuala kaj leginda.

 

Via opinio pri Tago de Kiborgiĝo, La / The Day We Became Cyborg