Titolo | Raportoj el Japanio 8 | |
Aŭtoro | Jasuo Hori | |
Kategorio | Legolibroj | |
Prezo | 13.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Tokio, 2005 | |
Eldoninto | Libroteko Tokio | |
Klarigoj | Raportoj pri diversaj aspektoj de la japana vivo. | |
ISBN/ISSN | 4947728280 | |
Formato | 178 paĝoj, 21 cm | |
Karakterizoj | Kun ilustraĵoj | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: Revuo Esperanto n-ro 1199 (1), Januaro 2007
Aldonita de AG (2007-01-25)
Jen la 8-a volumo da raportoj el kaj pri Japanujo fare de Hori Jasuo, mem japano, emerita instruisto pri la angla. Kiel scias la legantoj de Monato, kie ili pli frue aperis, temas ne pri profundaj eseoj nek pri profesi-nivelaj artikoloj de ĵurnalisto, sed pri senambiciaj raportetoj traktantaj diversajn aspektojn de la japanaj socio kaj kulturo el persona, ofte tre subjektiva vidpunkto. La aŭtoron aparte interesas i.a. statistikoj, sportoj (speciale bazpilko), la iraka milito (kie li rekte kontraŭas la decidojn de la ĉefministro Koizumi), manĝaj aŭ trinkaj kutimoj kaj ĝenerale kutimŝanĝoj, lernado kaj instruado, naciismo kaj historio (konkrete pri militoj kun najbaraj landoj, kiel Rusujo kaj Ĉinujo), seksa rajt-egaleco, vetero kaj naturo (inkluzive de tertremoj kaj tajfunoj).
La libro, presita en granda litertipo, facile legeblas ankaŭ pro la stilo simpla kaj flua, kun apenaŭaj stumbloj (anstataŭ „forlogi“ li povintus uzi „kidnapi“). Pli ĝena makulo koncernas la japanajn nomojn. Dum tiujn personajn kaj de negravaj lokoj li transskribas per Esperantaj literoj („Hokkaidoo“, „Kjuuŝuu“), por gravaj urboj li preferas anglalingvan transskribon („Kyoto“, „Tokyo“) anst. la tradiciaj esperantigoj Kioto kaj Tokio. Ĉi lastaj kongruus kun lia nomado de alilandaj urboj (Atlanto, Honkongo, Moskvo, Munĥeno, Pjongjango, Seulo, Sidnejo...) kvankam jen aperas, angleske, „Baghdad“ kaj, mikslingve aŭ du-sisteme, „Stockholmo“, „Yokohama (Jokohamo)“. Paradokse, ĉu ne?, ĉi tiom da ĥaoso por eldonaĵo de la aplaŭdinda Libroteko Tokio...
Via opinio pri Raportoj el Japanio 8