Recenzo de Ada CSISZAR
PARNASA VOJMONTRILO POR POETKANDIDATOJ
Fonto: A. CS.: OMAĜE... 5-a vol.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-05-06)
Kiel fariĝi poeto?
La PARNASA GVIDLIBRO estas la unua kompleta granda lernolibro de la Esperanta verstekniko.
Ĝi instruas proze kaj verse.
La kvar partoj de la libro donas ĉion bezonatan por la versfarado kaj versĝuo:
Skizo de de la Esperanta Metriko
Arto Poetika
Rimaro
Poezia Fakvortaro
Kvankam la aŭtoroj emfazas Antaŭparole, ke ili ne intencas instrui la poetan metion, tamen la libro estas kvazaŭ Fundamenta Lernolibro de la Esperanta verstekniko.
En la unua parto G. Waringhien pritraktas: akcenton, ritmon, rimon, versojn, strofojn, versformojn, sonharmonion, licencojn en plej zorga prilaboro, aldonante ekzemplojn de Zamenhof kaj aliaj poetoj. En la dua eldono la ekzemploj estas substituitaj per aliaj, ĉerpitaj el la ESPERANTA ANTOLOGIO.
Koncerne la pleditan metrikon alvenis kontraŭ-argumentoj. Kalocsay reagante al la riproĉoj en Literatura Mondo (1932/207-208):
"... Unue pri la ritmo: Ĉu vi ne vidas, ke ĉi-rilate regas anarkio? Germanoj kaj rusoj tenas sin al la rigida ritma skemo, kiu evidente ne taŭgas al la lingvo, ĉar trudas al ĝi nedigesteblajn inversojn de la vortordo. Latinidoj, precipe katalunoj, male, uzas tute libaran, silabnombran metrikon, kiu same ne konvenas al la lingvo, ĉar estigas karambolojn de plenakcentaj silaboj, netolereblajn pro la peza forto de la Esperanta akcento. Nu, ni faris — per la ĝeneraligo de la ritmaj permesoj uzitaj de Zamenhof — tre komfortan kompromison, kiu perfekte konformiĝas tiel al la frazkonstruo, kiel al la sonkaraktero de la lingvo, kaj ĝuste per ĉi tiu konformeco mirinde faciligas la metion de elegantaj, lingve ne perfortitaj versoj. Oni devas nur akcepti ĉi tiun sistemon, por ne plendi plu pri la netaŭgeco de Esperanto por la poezio. Kaj se oni jam ĝenerale akceptis ĉi tiun sistemon — kion ni forte esperas — ĝi estos la Esperanta metriko, al kiu same povas kaj devas alkutimiĝi, kiel al iu ajn nacilingva metriko."
En la dua parto de la libro enhavas la longan "Arto Poetika", en kiu C. E. R. Bumy (t.e. Kalocsay) enkonduke per spritaj versoj donas admonojn kaj konsilojn al poetkandidatoj kaj versemuloj:
Prezentas nun C. E. R. Bumy
artan instruon sen timem'.
En punktoj pli ol unu-du mi
konsentas kun C. E. R. Bumy.
Ĉar ĝin necesas jam resumi
(Vi devis truon senti mem)
prezentas nun C. E. R. Bumy
artan instruon sen timem'.
K. Kalocsay
Ĉi tiu leciono plej zorga prilaboro traktas: la temelekton, stilon, epitetojn, komparon, rimaron, rimoplekton, apostrofadon, ritmon, licencon, neologismon.
Antaŭ la apero de la libro sub titolo "Arto Poezia" aperis la I-a, II-a kaj VI-a ĉapitroj en Literatura Mondo (1931/213; 1932/9, 99-100). Kompare al tiuj versoj, en la volumo Kalocsay faris kelkajn modifojn, krome li ellasis diversloke versojn. Ekzemple el la unua ĉapitro estis ellasita:
Pendigu vian liron sur la muron
Kaj batu laŭtan politiktamburon.
La VI-a ĉapitro riĉiĝis per kelkaj linioj, ekzemple ĉe la fino de la tria alineo:
mucida, treti, strebi, grunti, kvari,
koĉero, hordo, farbo kaj konkeri.
La tria parto okupiĝas pri la "Esperanta Rimaro" kompilita de G. Waringhien kaj en la dua eldono kun kontribuo de R. Bernard. En la 58 p. kunmeto estas listigitaj la plej freŝaj vortoj de la lingvo. Ĝi estas taŭge aranĝita: Afekt, Efekt, adjekt, objekt, subjekt, ktp. Bonega sablono por rimĉasanto.
La famon kaj precipe la misfamon de la libro, kaŭzis ĝia fina parto. la "Poezia Fakvortaro". En la unua eldono estas listigitaj 602 vortoj ne troveblaj en la PLENA VORTARO de SAT. Ĉi tiu vortostoko ŝokis la kontraŭneologojn. Ili konsideris la neologismojn kiel la iamajn reform-proponojn kaŭzantan la Ido-skismon. Kaj multajn ŝokis ĉefe la registritaj t.n. "familiaj vortoj" (ĉ. 20-25) ĉerpitaj el la SEKRETAJ SONETOJ de Peter Peneter.
La "Poezia Fakvortaro" en la dua eldono ŝrumpis zanze. Ĝia Glosaro listigas entute 130 vortojn, sekve, ke intertempe multaj neologismoj enhejmiĝis en la lingvo, kaj estis ellasitaj ankaŭ la "maldecaj vortoj".
Apenaŭ troviĝas libro en la Esperanta literaturo tiom ofte menciita laŭde aŭ riproĉe kiel ĉi tiu verko.
En ESPERANTO en PERSPEKTIVO (p. 72) oni legas: "Parnasa Gvidlibro de K. Kalocsay, G. Waringhien kaj R. Bernard restas la plej bona verko por la teorio kaj praktiko de tradicia poezio en Esperanto." Ankoraŭ neniu plaĉas al ĉiu — diras la zamenhofa proverbo. Eble estas interese citi ĉi-rilatajn vortojn el la manuskripto de Kalocsay:
"Lastatempe fariĝis preskaŭ modo, ke oni fingromontras la libron Parnasa Gvidlibro kiel ian arkivo de fositaj reguloj, malhelpantaj la najtingalojn trili. Replike mi havas nur modestan peton al la kritikantoj, ke ili tralegu la libron antaŭ ol ĝin skoldi. Ekzemple oni legu sur la paĝo 86:
Sed kompreneble, ĉi sistem' metrika
rilatas sole al la form' klasika.
En vers' libera marŝu laŭ volo
kun plej kaprica ritma kapriolo.
Regula brido tie vin ne ĝenas,
la formo tie el enhav' devenas,
la form' interna iĝas form' ekstera,
jen la esenco de la vers' libera.
Sed gardu vin, vi estas minacata,
ke via verso iĝos prozo plata.
Se vi ne estras sur interna formo,
pli bone al vi resti ĉe la normo.
Se iu poeto malgraŭ ĉi tio — daŭrigas Kalocsay — sentas sin malhelpata en la libera marŝado, ĉe li troviĝas ia perturbo en la funkciado de la piedoj."
* * * * * * * *
La versa Antaŭparolo de PARNASA GVIDLIBRO prave diras: NI DONOS ĈION, KROM GENIO.
Via opinio pri Parnasa gvidlibro