Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Universalaj Lingvoj en Svislando
Titolo Universalaj Lingvoj en Svislando
 
Aŭtoro Andreas Künzli 
KategorioLingvistiko, Movado
Prezo 66.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Chaux-de-Fonds, 2006 
EldonintoSES / CDELI 
KlarigojImpona enciklopedio pri personoj, organizaĵoj, urboj, iel ligitaj al Volapük, Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua; enhavas ankaŭ malgrandan, sed trafe elektitan krestomation de tekstoj rilataj al la temo.
ISBN/ISSN2970042525 
Formato 1129 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Abunde ilustrita 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Kohera mozaiko de Alen Kris
Mirakla verko pri mirakla movado de Josè Antonio Vergara
Bona svisa vino al la fino de Ed Borsboom
Universalaj Lingvoj en Svislando de Johan’ Luko
Svisa Enciklopedio Planlingva, Universalaj Lingvoj en Svislando de Vinko Markov
Andreas Künzli, Universalaj Lingvoj en Svisland de Walter Zelazny
Aldonu

Atenton, "Universalaj Lingvoj en Svislando" ne estas havebla!


Recenzo de Gonçalo Neves

La Verko

Fonto: Revuo Esperanto, oktobro 2007
Aldonita de Andreas Kuenzli (2007-10-03)

Post multjara esplorado kaj verkado la svisa slavisto, filologo-historiisto, interlingvisto kaj informadikisto Andreas Künzli (n. 1962) finfine lanĉis en la mondon sian verkon Universalaj Lingvoj en Svislando. La fizika produkto de lia laborego estas kolosa libro 1120-paĝa, unu el la plej dikaj ĝis nun aperintaj en Esperanto.
Tamen la nunan verkon karakterizas ne nur pezo kaj diko. Ĝi estas grava enciklopedio, science ellaborita, zorge redaktita, bele verkita, riĉe ilustrita kaj plaĉe presita. En ĝi la aŭtoro sisteme kaj detale kolektas, prilaboras, prezentas kaj komentas faktojn kaj datojn pri la historio de la planlingvaj movadoj en Svislando, precipe de Esperanto, sed ankaŭ de Volapük, Ido, Occidental-Interlingue kaj Interlingua, kaj eĉ de malpli konataj projektoj.
La fono estas Svislando, teritorio plurlingva kaj plurkultura, ideala scenejo kie ĉiu el la kvin ĉefaj planlingvoj supre menciitaj sukcesis varbi gravajn adeptojn, fondi societojn, eldoni gazetojn kaj naski interesan movadon. Künzli prezentas la homojn – svisajn aŭ alilandajn – kiuj ludis rolon en tiuj movadoj en Svislando.
La verko estas tre ampleksa kaj bunta. Ĝin malfermas kvar antaŭparoloj. La unuan, kurtan kaj cirkonstancan, verkis en esperanto Bruno Graf, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, kiu tuj en la dua alineo montras interlingvistikan malkleron kaj eĉ kontraŭdiras la titolon de la verko (Universalaj lingvoj – jes, plurale – en Svislando), kiam li asertas ke «La atingaĵo de Esperanto estas, ke ĝi fariĝis vivanta lingvo, dum la aliaj projektoj restis projektoj»… La dua, france verkita de Jacques-André Humair, direktoro de la Biblioteko de La Chaŭ-des-Fonds, donas kvazaŭ oficialan tonon al la entrepreno. En la tria Claude Gacond rakontas en Esperanto tre interesajn spertojn pri sia laboro kiel arkivisto ĉe CDELI. En la kvara, ankaŭ en Esperanto sed kun germana resumo, Künzli prezentas la metodikajn aspektojn de sia projekto. Tre grava kaj leginda teksto, en kiu la aŭtoro skribas i.a. ke «La historiisto devas okupiĝi pri la kaŭzologio, por fine eltrovi la historian veron, sen apliki ideologian historiismon, sen transformi la historion al propagando, sen krei el ideologio eĉ utopion aŭ mitologion. Ne metafiziko, spekulacioj aŭ antaŭjuĝoj interesu la seriozan sciencan esploriston, sed ekzaktaj faktoj, empiriaj observoj, praktikaj spertoj. Historia scienco ne estu praktikata – aŭ misuzata – por manipuli la faktojn. Kelkfoje historiistoj frontas la danĝeron beligi la historion, glorigi faktojn aŭ legendojn, eĉ kun plej noblaj intencoj. Ankaŭ la adeptoj de la planlingvoj ne estas liberaj de tiaj tentoj» (p. 28-29). Jes, Künzli pravas, ankaŭ ili ne estas liberaj, sed mia impreso kiel leganto, kiel mi montros dum la recenzo, estas ke la aŭtoro sukcesis liberiĝi de tiuj tentoj kaj brile plenumis la supran programon, tiel klare kaj sincere vortumitan.
La antaŭparolojn sekvas sep enkondukaj tekstoj en la kvar oficialaj lingvoj de Svislando plus (sen evidenta kialo) la angla. En la unua, 28-paĝa, abunde dokumentita per 69 ampleksaj piednotoj plenaj de referencoj, Künzli germane donas historian superrigardon pri la planlingvaj movadoj kaj interlingvistiko kaj klopodas respondi sian komencan demandon, ĉu la temo estas eksmoda en nia tempo de tutmondigo. En la dua, 17-paĝa, Claude Gacond france prezentas siajn pripensojn pri tutmonda humanismo. Lia teksto enhavas gravajn informojn pri la strukturo de Esperanto, tre interesajn por ekstera publiko, sed bedaŭrinde ankaŭ fantaziajn troigojn (p. 71: «Esperanto jam troviĝas inter la 10 internacie plej uzataj lingvoj»; p. 75: «Dum la franca neripareble perdis terenon, Esperanto, male, disvastiĝis tra la tuta mondo»; p. 76: «Leksike Esperanto estas preskaŭ ĉiam lingvo pli preciza ol la franca») kaj nedokumentitajn asertojn (p. 82 («Lejzer Zamenhof analizis la funkciadon de aglutinaj lingvoj kiel la finna, la estona, la hungara kaj la turka, kaj de izolaj lingvoj kiel la mongola kaj la ĉina»). En la tria, 22-paĝa, bone dokumentita, Claude Piron france prezentas interesan komparan studon pri la diversaj komunikmetodoj uzataj en internaciaj organizaĵoj kaj la sola uzata en esperantaj medioj. En la kvara, 18-paĝa, Tazio Carlevaro donas itale tre bone strukturitan lecionon pri interlingvistiko kaj planlingvoj. En la kvina, 8-paĝa, en la angla (tradukita de Roy McCoy), Claude Piron prezentas sian ideon pri Esperanto kiel nova formo de humanismo. En la sesa, 9-paĝa, Künzli germane donas koncizan historian superrigardon pri la planlingvaj movadoj kaj interlingvistiko en Svislando. En la sesa, nur 2-paĝa, Arthur Baur en la romanĉa prezentas kelkajn ekzemplojn kiuj celas pruvi ke ĝi estas planlingvo, same kiel Esperanto. El la ses enkondukaj tekstoj, nur la du aŭtoritaj de Künzli estas unuafoje aperantaj.
La enkondukajn eseojn sekvas kvin sekcioj, dediĉitaj al la kvin ĉefaj planlingvoj laŭ kronologia apero (Volapük, Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua), kaj sesa pritraktanta malpli konatajn projektojn kaj ceterajn planlingvajn temojn. Temas pri la torso de la verko, pri la propre enciklopedia parto. La esperanta sekcio kompreneble estas la plej ampleksa (358 p.), sekvata de tiuj pri Ido (22 p.), Occidental-Interlingue (14 p.), Volapük (11 p.) kaj Interlingua (8 p.). La sesa sekcio, surprize longa (32 p.), pritraktas 30 projektojn. La sekcioj konsistas el apartaj artikoloj alfabete ordigitaj, pritraktantaj la individuojn (ĉirkaŭ 500), grupojn, societojn, gazetojn, verkojn, domojn, urbojn, kongresojn, ejojn, iniciatojn kaj objektojn kiuj armaturas la longan kaj vervan aktivadon de la planlingvaj movadoj en Svislando.
La ses menciitaj sekcioj konsistigas la propre Künzli-an parton de la verko. La aŭtoro mem verkis ĉiujn artikolojn, en Esperanto, per stilo klara, flua kaj plaĉa, kiu feliĉe kontrastas kun la pezaj vortumoj de multaj el la paĝoj de la enciklopedieca Esperanto en Perspektivo, grava referenca verko 844-paĝa eldonita de UEA en 1974. Mi ne povas eviti komparon ankaŭ kun la fama Enciklopedio de Esperanto, eldonita de Literatura Mondo en 1933. Ankaŭ en ĉi tiu verko, ankoraŭ grava hodiaŭ, la artikoloj estas skribitaj per flua lingvaĵo. Tamen ili ofte konsistas nur el teda sinsekvo de datoj, eventoj, postenoj kaj verkoj. En la enciklopedio de Künzli, kontraste, la artikoloj estas variaj kaj vivecaj, kvankam ne malpli science ellaboritaj. La svisa aŭtoro ne ellasas faktojn kaj datojn sed sukcesas ilin dozi meze de teksto kiu fluas mem kaj tial legeblas kvazaŭ aro da etaj ĉapitroj el grandioza romano. Legi la verkon de Künzli estas plaĉa aventuro. Se oni hazarde elektas artikolon kaj komencas legi, oni ne plu kapablas halti. Ĝi vekas la intereson (pro la temo mem sed ankaŭ pro la pritrakto) kaj resendas al aliaj artikoloj, kaj ĉi tiuj al plusaj. Oni do navigas tra la libro kvazaŭ inter retpaĝoj, libere kaj avide. La aŭtoro, eble dank’ al sia informadika profesia sperto, sukcesis rekrei en ĉi tiu verko la etoson kaj ĝuon de interreto. Tio estas aparte malfacila tasko kaj konsistigas unu el liaj multaj meritoj.
Tamen ne nur pro tia lerta rekreo kaj enetosigo Künzli meritas aplaŭdon. La recenzata verko lin pruvas ankaŭ kompetenta historiisto kaj talenta enciklopedia verkisto. Li metas la individuojn en la centron de la historio prezentante ne nur ties agojn, sed ankaŭ ties pensojn, hezitojn, aspirojn kaj dezirojn, ĉiam surbaze de dokumentoj, sen spekulativo, sen fantazio. La individuoj aperas ne nur kiel historiaj agantoj aŭ plenumantoj, sed ankaŭ kaj eĉ precipe kiel personoj, kun siaj meritoj kaj virtoj sed ankaŭ kun mankoj, kapricoj kaj manioj. Tial li ne hezitas prezenti ankaŭ faktojn kaj eventojn kiujn aliaj historiistoj – pli kabinetaj kaj severaj – eble opinius “minoraj”, aŭ eĉ anekdotaj. Ankaŭ tio estas tre malfacila tasko, ĉar tia historiisto devas esti tre singarda, sobra kaj takta por ne fali en la danĝeran kaj tentan marĉon de klaĉemo. Ankaŭ ĉi-kampe Künzli plene sukcesis.
Alia rifo kiun historiistoj ne ĉiam sukcesas eviti estas ia (sub)konscia ideologiigo de la historiaj aktoroj kaj scenaro. Ĝin ne sukcesis eviti Drezen (1892-1937) en pluraj partoj de sia cetere tre bona, mejloŝtona kaj plu konsultinda Historio de la mondolingvo (1928-1930). En la enciklopedio de Künzli, male, la individuoj ne estas nuraj marionetoj aŭ risortoj de ideologioj au “sociaj fortoj”. Ili pensas kaj agas mem, ili faras la historion anstataŭ pasive kaj inerte spekti ĝin. Ilin ne puŝas obskuraj tendencoj aŭ partiaj brevieroj, eĉ kiam ili havas kaj manifestas politikajn, sociajn aŭ religiajn simpatiojn kaj preferojn. Ili estas la kerno kaj la motoro de la historia disvolvo. Liberiginte la historian fluon de la ideologia feĉo kiu ĝin malklarigis dum la 19a kaj 20a jarcentoj, Künzli sukcesas komuniki ĝian tutan esencon kaj regali la leganton per produkto ankoraŭ ne remaĉita, kiun la leganto mem, sen trudita kuratoreco, povas ĝui, interpreti kaj primediti. Iasence la aŭtoro revenas al la pureco de la helenaj historiistoj, sed evidente riĉigante ĝin per la sciencaj metodoj de moderna historiografio.
Alia menciinda faceto de la aŭtoro estas lia objektiveco. Ĉi-verke li pritraktas ne nur figurojn kies korpojn jam longe glutis la patrina tero, sed ankaŭ homojn ankoraŭ vivantajn kaj agantajn, homojn kun opinioj kaj metodoj foje polemikaj, foje diverĝaj de tiuj kiujn la aŭtoro manifestis private kaj publike, skribe kaj parole, dum sia esperantista vivo. Tamen kiel honesta historiisto Künzli sukcesas submeti la koron al la intelekto. Li prezentas faktojn kaj figurojn kaj komentas ilin, sed liaj komentoj ĉiam impresas racie, sobre kaj ekvilibre. Ili ne trudiĝas, ne celas konvinki aŭ persvadi, eĉ ne “gvidi” la leganton, sed nur ilustri kaj prilumi la eventaron. La objektiveco de la aŭtoro plene manifestiĝas en lia pritakto de polemikaj figuroj kaj faktoj. Ekzemple liaj longaj artikoloj pri la tiel nomata Civito kaj ties “konsuloj” (p. 242-249), pri Serge Reverdin (n. 1942), pli konata kiel (reĝo) Parzival’, kies ekstravaganca maniero propagandi Esperanton damaĝas la bildon de la movado (p. 618-620) kaj pri Gonzague de Reynold (1880-1970), aristokrato kaj profesoro kiu verkis tre malfavoran raporton pri Esperanto kaj malhelpis ties eventualan agnoskon fare de Ligo de Nacioj (p. 621-626), estas vere modelaj kaj atestas la eksterordinaran kapablon de Künzli teni sin objektiva kaj senpartia kiel historiisto, malgraŭ siaj konvinkoj kiel movadano. Lia objektiveco ne ŝanceliĝas eĉ kiam li pritraktas aliajn planlingvojn kaj ties delikatajn temojn, kiel ekzemple la fondon de Verband für die Schaffung eines Weltspracheamtes (‘Asocio por la starigo de universallingva oficejo’), okazintan en 1911, dum plena Ido-Esperanta antagonismo (p. 811-812).
La verko de Künzli estas tre zorge ellaborita kaj redaktita. “Fakajn” erarojn mi trovis nur du, en la artikolo «Ido en Svislando», en la sama frazo (p. 793). Künzli skribas ke «La 24an de oktobro [de 1907], post la fino de tiuj kunsidoj, la koncerna komisiono de la Delegitaro decidis adopti principe Eon, kun la kondiĉo, ke estu enkondukitaj en ĝi reformoj surbaze de la konkludoj prezentitaj en la broŝuro Les vrais principes de la langue aŭiliaire […]». Unue la aŭtoro ŝajne konfuzas la komitaton de la Delegitaro (kiu ja faris la menciitan decidon la 24an de oktobro) kun la konstanta komisiono, kiun la komitato nomumis samdate por plua laborado. Poste li mencias broŝuron kiun la komitatanoj evidente ne povis konsulti en 1907, ĉar ĝi aperis nur en 1908 . La komitata raporto ja parolas pri «la projekto de Ido (kiun la komitatanoj ricevis sub la formo de elementa gramatiko, kompleta gramatiko, ekzercaro kaj specimena vortaro)» (p. 21). Otto Jespersen (1860-1943), unu el la komitatanoj, en interesa artikolo publikigita en la gazeto Novialiste (decembro 1937) parolas nur pri «presita kompleta gramatiko kaj kelkaj tajpitaj folioj da vortaro». La bibliografio de Carlevaro/Haupenthal mencias nur unu kompletan gramatikon aperintan en 1907 , do verŝajne ĝuste ĉi tiun ricevis kaj dum kvin sinsekvaj kunsidoj analizis la komitatanoj en Parizo. Pri la ceteraj dokumentoj oni scias nur ke ili publikiĝis unuafoje nur en 1908, kaj ne plu sub la pseŭdonimo Ido . Verŝajne en 1907 ekzistis praversio tajpita aŭ eĉ presprova. En la fontindikoj, kiuj okupas 28 paĝojn, Künzli sciigas ke la menciitan tekston li verkis «laŭ artikolo (nepublikigita) de T. Carlevaro» (p. 1029). Iom surprize, unue ĉar ekzistas fidindaj fontoj publikigitaj, due ĉar de Carlevaro, eminenta fakulo pri la temo, oni ne atendus tiajn erarojn. Eble ĉi tiuj estiĝis ĉe Künzli post mallongigo de pli frua versio, kiu menciis ambaŭ broŝurojn kaj ambaŭ organojn de la delegitaro. Iom nekongrua kun la serioza kaj scienca tono de la tuta enciklopedio mi trovas ankaŭ jenan aserton de la redaktoro: «I. do povas esti karakterizita iusence kiel Eo sen homaranismo, sen akuzativo kaj sen supersignoj» (p. 794). Ĉi tie Künzli strange miksas gramatikon kun socia strebado kaj donas malĝustan bildon pri grava planlingvo. Li distriĝis dum momento, kiel Homero…
La ses sekciojn ilustras la impresa kvanto da 1270 fotoj, precipe de individuoj, sed ankaŭ de grupoj, domoj, kongresejoj, sidejoj, oficejoj, libroj, broŝuroj, gazetoj, prospektoj, informiloj, desegnoj, karikaturoj, poŝtmarkoj, glumarkoj, pentraĵoj, tomboŝtonoj, memorŝtonoj, memortabuloj, afiŝoj, kartoj kaj eĉ bushaltejoj kaj vojmontriloj. La fotoj estas bonkvalitaj kaj nigrablankaj, krom kelkaj koloraj sur libromeza fasko da glaceaj folioj.
La sekciojn dividas 40 antologiaj tekstoj, precipe pri la planlingva temaro, verkitaj de «signifaj personecoj» (laŭ Künzli), preskaŭ ĉiam svisaj civitanoj. Ĉi tie ni renkontas klasikajn nomojn (Zamenhof, Privat, Hodler, Baghy, Carlevaro, Piron, Gacond, Silfer, Ostwald, Berger, Schild) apud aliaj malpli konataj. La tekstoj estas verkitaj precipe en esperanto (20), la germana (8) kaj la franca (7), sed troviĝas ankaŭ po unu teksto en la angla, Ido, Interlingue, Interlingua kaj eĉ en Volapük (kun paralela traduko en la germana). Ĉiujn tekstojn antaŭas detala esperantlingva enkonduko plume de la redaktoro. Künzli ne hezitis enmeti ankaŭ tekstojn kiuj akre kritikas Esperanton, kiel la menciitan (longan) raporton de Gonzague de Reynold (p. 581-611) kaj eĉ la faman pamfleton de Charles-Albert Cingria (p. 282-288), eble la plej vitriolan tekston ĝis nun verkitan kontraŭ la lingvo de Zamenhof. La antologiaj tekstoj estas ĝenerale tre interesaj kaj ege riĉigas la volumon. Tamen en unu el ili (Survoje al la dua jarcento de Esperanto, de Claude Gacond) mi trovis tri bizarajn asertojn (p. 843): «Oni prave sentis [La Ligo de Nacioj, en 1922], ke la zamenhofa lingvo ne estis akirinta sufiĉan maturecon por fariĝi laborlingvo en monda organizaĵo» (kio frape kontraŭdiras la enhavon de la koncerna enciklopedia artikolo); «Interlingua […] estis bazita sur latina centrismo science nepravigebla» (mankas ekspliko); «La interlingvistikaj esploroj ne naskas plu novajn projektojn» (kio ne estas vera).
Laste mi menciu la vastan bibliografion (44 p.), la nomindekson (bedaŭrinde nedetalan) kaj la finan legoŝlosilon de esperanto (france kaj germane), tre utilan, aŭtoritan de Claude Gacond, Jean-Thierry von Büren kaj Richard Schneller, por helpi la konsulton de la enciklopedio fare de homoj sen antaŭa esperantoscio. Mi tamen sentas la mankon de bildindekso.
Mia fina impreso estas tre favora. La enciklopedio de Künzli estas unu el la plej gravaj sciencaj verkoj ĝis nun verkitaj en esperanto, se ne la plej grava. Mi menciu ke multaj el la pritraktitaj figuroj ne limigis sian agadon al Svislando. Ili ne estis “lokaj” movadanoj. Ili agis ankaŭ eksterlande kaj grave influis la internaciajn movadojn de Volapük, Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue kaj Interlingua. Tial ĉi tiu verko interesas ne nur svisajn esperantistojn, sed la tutmondan adeptaron de la kvin ĉefaj planlingvoj kaj ankaŭ ajnan fakulon aŭ studemulon pri interlingvistiko. Ĝi estas verko kiu ne povas manki sur la breto de ĉiu serioza planlingvano kaj interlingvisto. De nun oni abunde referencos al ĝi kaj nomos ĝin simple La enciklopedio de Künzli. Ĝi estos La Verko. La svisa slavisto kaj interlingvisto jam starigis al si monumenton pli daŭran ol bronzo. Tio nomiĝas gloro. Li ĝin meritas.

 

Via opinio pri Universalaj Lingvoj en Svislando