Titolo | Universalaj Lingvoj en Svislando | |
Aŭtoro |
Andreas Künzli |
Kategorio | Lingvistiko, Movado |
Prezo | 66.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | La Chaux-de-Fonds, 2006 |
Eldoninto | SES / CDELI |
Klarigoj | Impona enciklopedio pri personoj, organizaĵoj, urboj, iel ligitaj al Volapük, Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua; enhavas ankaŭ malgrandan, sed trafe elektitan krestomation de tekstoj rilataj al la temo. |
ISBN/ISSN | 2970042525 |
Formato | 1129 paĝoj, 24 cm |
Karakterizoj | Abunde ilustrita |
Recenzoj | La Verko de Gonçalo Neves Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Mirakla verko pri mirakla movado de Josè Antonio Vergara Bona svisa vino al la fino de Ed Borsboom Universalaj Lingvoj en Svislando de Johan’ Luko Svisa Enciklopedio Planlingva, Universalaj Lingvoj en Svislando de Vinko Markov Andreas Künzli, Universalaj Lingvoj en Svisland de Walter Zelazny | Aldonu |
Atenton, "Universalaj Lingvoj en Svislando" ne estas havebla!
Recenzo de Alen Kris
Kohera mozaiko
Fonto: La Ondo de Esperanto. 2007. №8–9 (154–155)
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-kunzli.htm
Aldonita de Andreas Kuenzli (2007-10-03)
Dikaj — milpaĝaj — libroj en kaj pri Esperanto estas forta kaj peza argumento en la disputo ĉirkaŭ la praktika sukceso de tiu idealisma projekto. Ni forlasu por momento la ideon de fina venko — eĉ la angla ne povas nun pri ĝi fanfaroni. Ni forlasu por minuto la dimension de kvalito — sukceso evidentas, se tiaj libroj aperas en situo, kie apenaŭ senteblas iu alia motivado krom la kultura. Ni povas klare vidi ke ekzistas certa kritika maso, kiu generas — jam tute fatale — certan produkton, spontane, laŭ leĝoj de sia interna neceso, laŭ sia naturo. Ĝi, tiu maso, certe ne garantias al Esperanto longan vivon, sed kompense kaj minimume ĝi garantias specifan senmortecon kompareblan kun tiu de la latino.
Revenante al la kvalita taksado, kiun (malgraŭ multaj klopodoj) oni logike kaj fizike ne povas elimini el kultura konsidero, ni rimarku, ke paralele al similaj fenomenoj en modernaj naciaj kulturoj Esperanto demonstras la tendencon de polusiĝo, separado de kulturaj niveloj. Tiu disiga tendenco baziĝas sur heterogena karaktero de la kultura lingva akumulo. De unu flanko kreskas spirita kaj intelekta sperto, kiu pliriĉiĝas — malgraŭ ĉio — per la simpla fakto del daŭrigo de la Esperanta historio. De la alia flanko kreskas premo de la segmento de simplisma kulturo populara. Ĉe tiuj du polusoj ni konstatas lastatempe kristaliĝon de du plenampleksaj produktoj. Pri unu — Esperanto-gramatiko de Bertilo Wennergren — mi jam havis okazon anonci mian juĝon. La dua — Svisa enciklopedio planlingva de Andreas Künzli — estos tuj la objekto ĉi-recenza.
Natura bezono de matura kulturo — “resumi kaj bilanci” la pli ol jarcentan historian periodon del evoluo interlingvistika iĝis por A. Künzli impulso al lia imprese granda laboro. La neceso ekzistis — ĝi trovis konversajn lokon, kondiĉojn kaj personon por sia realiĝo. Svislando estas krucvojo de Eŭropo, kie miksiĝas kaj interfer(enc)as lingvoj, tendencoj kaj ideoj. La bezono de pli senpera kontaktado senteblas tie tre klare. Ĝi estas la lando, kie plej koncentriĝis la alternativaj al Esperanto universalaj lingvoj: Volapük, Ido, Occidental, Interlingua. En Svislando en la urbo La Chaŭ-de-Fonds troviĝas jam duoncentjare Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kun ĝia entuziasma arkivisto Claude Gacond.
Por la genezo de la vivo necesis kunfluo de diversaj fizikaj cirkonstancoj. Por la genezo de bona libro necesis densa kuninfluo de scioj kaj cerboj. Sed ne nur tio. La svisa esperantisto Claude Piron parolas pri arketipoj, kiuj sin identigas per Esperanto. Esence temas pri la tipo de idealisto, kiu estas motora por ĉiu aŭtenta homa aktivado. Esence tiu tipo portas sur si la t.n. civilizon kun ĝiaj spiritaj kaj teknikaj atingoj. Ĝuste la sorto de tiu tipo difinos la estonton de Esperanto, sed ĝi ankaŭ difinos la estonton de la homaro. Kaj ni bone rimarku, por nia okazo ege gravas tiu koncentro de kuninfluoj, tiu kondenso de energioj (ne astraj, sed tute homaj), kiu ebligas la fenomenon de alta kulturo.
La enciklopedio enhavas 12 partojn: enkondukan, sekciojn pri kvin lingvoj internaciaj, partojn interlingvistikan kaj esperantologian, kronologio-resuman, fontindikan, nomindeksan kaj fine — ŝlosilan vortaron. Krom tio, la enciklopedio entenas riĉan antologion, kies apuda ĉeesto estas tre gajna akiro de la libro: ĝi vivigas kaj kolorigas la necese sekajn informojn, multobligas ties efekton, portas suplementan scion kaj provokas aldonan intereson.
La enciklopedio priskribas amason da faktoj de plej diversaj originoj. Sed, nature, kiel tion emfazas la aŭtoro, “la homo staras en la centro” de la libro, kiu, variigante la punktojn del vido, rakontas — ofte plurfoje kaj multeface — pri ĉirkaŭ 500 personoj.
A. Künzli sukcesis transplanti en sian verkon la trankvilan, neŭtralecan, tolereman etoson de CDELI, pri kiu skribas enkonduke C. Gacond. Sine ira et studio la enciklopedio traktas la plej problemajn temojn, kaj la polemikoj en la antologio nur substrekas tiun objektivismon. Feliĉe, la komenta neŭtraleco ne signifas ĉi-okaze mankon de propra opinio. Künzli scias neŭtrale informi, komenti, analizi, sed li scias ankaŭ sintezi. Li ne trudas, sed li ŝatas kaj trovas normala resumi.
De ajna punkto de tiu libro ni plonĝas en realecon de faktoj kaj ideoj: etaj kaj egaj, abstraktaj kaj konkretaj, lokaj kaj universaj, ili interplektiĝas kaj katalizas la penson. La svisa enciklopedio kreskas el faka ĝis vere ĝenerala informilo. Ne nur svislandaj esperantistaj problemoj, sed tiuj de tuta Esperantio, ne nur Esperantio, sed ankaŭ la tuta homaro kun siaj drastaj doloroj sociaj kaj etikaj, ne nur Esperanto, sed ĝiaj rivaloj kaj la tuta planlingvistiko sin montras el tiu sisteme organizita aro de tekstoj, komentoj, informoj kaj rimarkoj.
La tuta panoramo — vasta kaj klarlinea — donas malgraŭ la abundo de kontrastoj la ideon de interna unueco. Legante la libron mi havas la altiran impreson, kiun mi iom nostalgie rememoras de mia infaneco, kiam en la domo del onklino mi rigardis en grandan pezan kristalon, starintan surkomode. Ene, post ioma griz-bluo oni distingis vilaĝon kaj arbaron, kaj se oni skuis iom la kristalon, neĝo komencis fali sur arbojn kaj tegmentojn. Tiu nevola komparo ŝajnas diri pli ol mi pensis. Laŭ la fantazio de unu svisa verkisto, ie inter svislandaj montoj situas certa Kastalio, areo de elituloj, fremdaj al la interesoj de la vanta mondo. Kelkfoje, eĉ ofte, moderna Esperantio similas esti tia teritorio, izolita, sekterena, vivanta “post la vitro” kaj per si mem. Sed — malgraŭ ĉio — mia imago havas alian simbolecon, ja la areo de Künzli emanigas alian etoson. Mondon multe pli kondensan ni vidas ĉi-profunde, la mondon en ĝia riĉo, kompliko, belo kaj idealismo, en ĝia interna perturbo.
“Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?” — demandas kun forta dubo Tazio Carlevaro. A. Künzli ne estas tiom senespera. Lia sobra optimismo sin apogas sur sufiĉe larĝa horizonto de la riĉa kaj bunta kultura stratumo, kiun li respegulis en sia varia, sed kohera kaj (oni devas konstati) arte komponita mozaiko.
— Eraroj ne estas eviteblaj, — diras prudente la aŭtoro, sed eĉ en la renoma Encyclopædia Britannica estis malkovritaj 123 eraroj. Sekvante la saman vojon, mi povis ĝis nun detekti 6. Ses pure teknikaj mistajpoj kiel tributo al via kritika soifo, Andy! Plion mi ne povas prezenti.
Via opinio pri Universalaj Lingvoj en Svislando