Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Universalaj Lingvoj en Svislando
Titolo Universalaj Lingvoj en Svislando
 
Aŭtoro Andreas Künzli 
KategorioLingvistiko, Movado
Prezo 66.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Chaux-de-Fonds, 2006 
EldonintoSES / CDELI 
KlarigojImpona enciklopedio pri personoj, organizaĵoj, urboj, iel ligitaj al Volapük, Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua; enhavas ankaŭ malgrandan, sed trafe elektitan krestomation de tekstoj rilataj al la temo.
ISBN/ISSN2970042525 
Formato 1129 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Abunde ilustrita 
RecenzojLa Verko de Gonçalo Neves
Kohera mozaiko de Alen Kris
Mirakla verko pri mirakla movado de Josè Antonio Vergara
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Universalaj Lingvoj en Svislando de Johan’ Luko
Svisa Enciklopedio Planlingva, Universalaj Lingvoj en Svislando de Vinko Markov
Andreas Künzli, Universalaj Lingvoj en Svisland de Walter Zelazny
Aldonu

Atenton, "Universalaj Lingvoj en Svislando" ne estas havebla!


Recenzo de Ed Borsboom

Bona svisa vino al la fino

Fonto: “Svisa Esperanto-Societo informas”, n-ro 3, julio-septembro 2007, p. 25-28
Aldonita de Andreas Kuenzli (2007-10-03)

Fine de 2006 aperis”Universalaj Lingvoj en Svislando” de la relative juna slavisto Andy Künzli el Bern. La titolo iom miskondukas la legonton, ĉar tiu pensas pri enhavo en la maniero de ekzemple ”Historio de la Mondolingvo ”de Ernest Drezen. Sed ne, la svisa verko estas tute alia. Post foliumado evidentiĝas, ke ĝi estas precipe enciklopedio pri la esperanta vivo en Svisio kune kun, ni diru, aneksaĵoj pri la planlingvaj projektoj Volapük, Ido, Occidental, Interlingua.
La komenco de la libro, 146 paĝojn, konsistas el enkondukaj, ofte fascinaj artikoloj de diversaj aŭtoroj: Graf, Gacond, Künzli, Piron, Carlevaro, Baur alterne en la lingvoj esperanta, franca, angla, germana, itala, retoromana. Malantaŭe troviĝas la kutimaj ĉapitroj, 122 paĝojn, kun resumo, fontoj, blibliografio, nomindekso.
La meza parto tamen liveras en formo de laŭ-alfabeta enciklopedio la svisan esperantan historion ĝis hodiaŭ. Tio lasta signifas ekstreme valoran elementon por nia historiografio, ĉar mankas en Esperantio libroforme aktualaj sciigoj pri homoj kaj aferoj. Jam el tiu vidpunkto mi konsideras la gigantan redaktaĵon de Künli grava kaj utilega.
Volonte mi donas komentojn pri tiu ĉi ĉefaĵo, la enciklopedio, ampleksanta 608 paĝojn.Ĝi bonege uzeblas kaj priskribas ne nur samideanojn, sed ankaŭ multajn objekt-nomojn. Kapvortoj ekzemple de ne-personoj: civito, ekzamenoj, gazetaro, ILEI-sekcio, KCE, literaturo, kaj el la geografia branĉo urboj kaj ĉiuj kantonoj. Mallonge: kiel tio konvenas en tradicia enciklopedio.
Unue mi plukadis el la proksimume 500 biografietoj kaj konstatis, ke ili estas redaktitaj en klara kaj preciza lingvaĵo kaj laŭ enhavo fiksitaj objektive kaj sen privata juĝo. Unu specimenon por veki la apetiton. Pro tio, ke mi ĉirkaŭflaris la poezion de la klera esperantologo Henri Vatré, mi prezentas la tekston pri la edzino.
Juliette Vatré-Baudin (1910-1037)
Ankaŭ la unua edzino de Henri Vatré, Juliette Baudin, kiu lernis Eon en 1930, estis Eo-poetino. Dum kelkaj jaroj la ĝeneva kudristino laboris kiel oficistino en la Internacia Centra Komitato de la Eo-movado (ICK). En Ĝenevo ŝi estis inter la kunfondintoj de la ĝeneva EG Zamenhof kaj 1933-1935 gvidis Cseh-kursojn en diversaj nederlandaj urboj. Ŝi verkis originalajn poemojn, de kiuj kelkaj aperis en la libro “Naŭ Poetoj” (Iltis 1989), krome ŝi tradukis multajn poemojn el la franca kaj el la itala lingvoj, el kiuj kelkaj aperis en “Literatura Mondo” (dua periodo).
Ŝajnas al mi, ke en tia manlibro devus reliefiĝi la valoro de la priskribito. Ekzemple en la nederlanda enciklopedio WP la unua frazo sub ”Rembrandt” tekstas: ”Unu el la grandmajstroj de la monda pentro-arto”. Imagu, se tie anstataŭe starus: ”nederlanda pentristo el la 17-a jarcento”. Tute senerare, sed la unua metus min tuj sur la deziritan spuron. Sekve uzanto ricevas ”neŭtralajn” faktojn. Ekzemple pri la fenomeno ”civito esperanta” la redaktoro ĉerpis el la broŝuroj, publikigitaj de la adeptoj de tiu civito. Flankajn rimarkojn: laŭ mia gusto tro longa: 8 paĝojn; kaj forestas alia voĉo pri tiu institucio. Sub ”radio”, trafa 5-paĝa kompendio, aperas la radio-kompania motivo, ke en 1991-1992 ”fone de nova financa premo ĝi devis ĉesigi la esperantajn elsendojn”. Feliĉe ĉe la fino Silfer estas citita. Laŭ li esenca kialo de la ĉesigo estis, ke ”ĝis 1991 al Svisa Radio interesis la orienteŭropa merkato, ekde 1992 ne plu.” Eble nur noteto, sed necesa por akiri netan
konon.
En ” Vivo de Andreo Cseh” mi vivigis kelkajn svisojn, ligitajn al Cseh. Por aldoni vivdetalojn en la tiu-libra indekso, mi serĉis ĉe Künzli. Sed ho,ve, ne ĉiuj estis enmetitaj. Jes, famuloj kiel Bovet, Gacond, Hodler, Jakob, Privat estas reprezentitaj. Sed mi vane serĉis la iniciatintojn de Pestalozzi-projekto post la dua mondmilito, Anuta kaj Walter Corti el Zürich. Serĉi en tiu ĉi kazo vere postulas energion. Mi rigardis en la indekso, ne. Sub Corti, ne. Sub Pestalozzi,1
ne. Sub Zuriko (Zürich), la paro devenas el tiu urbo, ne. Ĉiam nul mencio! Alice Früh paradas en la indekso, sed malestas sub Früh en la enciklopedio. Hura, mi renkontis ŝin sub St Gallen, ĉar tie ŝi naskiĝis. Ŝia esperanta amikino Anahide Nercessian el Ĝenevo havis kompletan malbonŝancon. Kaj kie subakviĝis Alice Müller-Noget (ĉu Muller aŭ Müller?), la motoro de la movado en Vallorbe? Mi vidis ŝiajn du portretojn ie en kolumno, sed ne povis retrovi. La sindona, modela peranto por Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Luise Riedle el Zürich, ne ricevis mencion, same kiel John Robertson el Bern, kuraĝe korespondante kun Cseh ankoraŭ en 1941.
Kontraŭe al tiu minuso sursceniĝas la pluso de centoj da prilumigitoj. La demando leviĝas, laŭ kiaj normoj eniras iu en la kolekton? Kun miro mi vidis mian TEJO-kompanon Max Abegg, en la 50-jaroj iom aktiva ĉe la junularo. Depost 1960 li nur staras en la jarlibro de UEA. Li ricevis 16-linian paragrafon plus foton. Grandskale asignita!
Cetere ne nur svisoj eniris, sed ankaŭ eksterlandanoj, funkciantaj dum certa periodo por nia lingvo en Helvetia Konfederacio. Jakob, Kreuz, Stojan, Henriko Fischer, prave, ĉar ili grave kontribuis al la ekzisto de Esperanto en la mondo. Ĉu vere la rumano Fischer projektis E-o Triumfontan? Kaj anstataŭ ”Lia kondamno fare de nacisocialistoj” mi uzus “fare de faŝistoj”. Ke lia edzino ankaŭ blindiĝis, mi neniam aŭdis. Menciindas la kazo de la polo Tomaz Ĉmielik, al kiu pro sia tradukado de preskaŭ la tuta verkaro de Dürrenmatt malfermiĝis la paĝoj. En tiu korifearo Andreo Cseh havu ankaŭ sian lokon, laborante ĉe UEA en la ĉefsidejo de Ĝenevo kaj poste li entreprenis por UEA propagandan rondvojaĝon tra Eŭropo. Ni ne forgesu liajn instruadon kaj prelegojn en kelkaj kantonoj antaŭ kaj post la dua mondmilito.
3
Ankaŭ ne lia dumviva amikeco kun Privat. Tiu ĉi fariĝis prezidanto de Universala Ligo , kreita de Cseh. La pedagogo estis pli ol cent fojojn nomita ĉie tra la volumo, sed la redaktoro ne rangigis lin en la kapvortoj aŭ indekso.
Künzli promesis la pretigon de aparta superrigardo, en kiu ĉiu nomo estos presita kun koncernaj paĝciferoj. La oportunaĵon oni ĝis nun ne povis kompili.
Mallongan ekskurson mi faris al la ĉapitro pri Occidental. En ĝia 1,5 paĝa historio ne estas pritraktita la hontiga konduto, i.a. de f-ino Meierhofer, rilate la Pestalozzi-projekton en 1947. La occidentalisto Fritz Haas akiris biografieton, sed sen tuŝo de liaj broŝuroj de la tipo ”Wieso ist Occidental die endgültige Welthilfssprache?”
Per tiaj alineoj pri ne aŭ duone trovitaj eroj mi nepre ne volas bagateligi la riĉon de la enhavo, sed nur plenigi manplenon da truetoj, ĉerpante el a) la leterarĥivo de IEI, b) ”Vivo de Andreo Cseh”, c) ”Vortoj de Andreo Cseh”.
Legante en la trezoro, ĝi elvokas antaŭ mi pecojn el la esperanta historio kaj ankaŭ miajn aventurojn kun kursanoj speciale dum miaj instru-semajnoj en La Chaŭ-de-Fonds en la 80-aj jaroj, tiam sub eminenta gvido de Claude Gacond. Ili reaperas per trafaj karakterizoj kaj bildoj, ofte eĉ pluraj de unu individuo, nome juna kaj aĝa, kaj en diversaj pozoj. Pri la nemalhavebla fotografio por ni verdsteluloj mi jam skribis en alia recenzo, argumentante, ke
pro nia globa vivado kun relative rara persona kontakto ”ni volas vidi (!) nian diligentan kolegaron”. Tio nun realiĝis dank’al Künzli.
Antaŭe mi pensis, ke tia verko havas sian nuran konforman lokon en bibliotekoj kaj sur la tablo de historiistoj. Nun post trastudo mi reviziis mian starpunkton. Pro ĝia mult-aspekteco ĝi vere estu konsultilo por ĉiu iom serioza esperantisto.
Dum la lasta fazo de la preparo la redaktoro provizis ”Universalaj Lingvoj en Svislando”-n per antologio en dek unu subĉapitroj dise tra la prozo. Per ili oni gustumas atentindajn eseetojn de la herooj el nia pasinteco kaj estanteco. Li verŝajne intencis prezenti divers-opinian panoramon super la movado. Sekve de tio la tuto ŝvelis al 1129 paĝoj.
2
Mi respekte riverencas antaŭ la kunlabora stabo, ĉefe Andy Künzli, kiu baraktis ekde 1992 super la materialo kaj oferis milojn da horoj kaj eĉ pli ol nur tempo sur la kultura altaro de Esperanto. Kaj kun kiaj ĝuindaj fruktoj!
Pri unu ideo Andy kaj mi ne akordas. La sviso iom pesimisme taksas la estonton de nia lingvo, li klinas la orelon al tiuj, kiuj kredas, ke ĝi vivas nur ĝis la jaro 2045. Male, mi centprocente defendas la vidpunkton, ke Esperanto pro sia diasporeco ne plu povos malaperi. Sed pri la ne nun difinebla evoluo certe raportos la dua eldono de ”Universalaj Lingvoj en Svislando”.

 

Via opinio pri Universalaj Lingvoj en Svislando