Titolo | Versojn oni ne aĉetas | |
Aŭtoro |
Kolomano Kalocsay |
Kategorio | Poezio originala |
Prezo | 6.00 €, triona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Vieno, 1992 |
Eldoninto | Pro Esperanto |
Klarigoj | 23 unuafoje eldonitaj poemoj. |
ISBN/ISSN | 3851820037 |
Formato | 64 paĝoj, 23 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Eta SZIGETI-KARDOS
VERSOJ EL LA POSTLASAĴO
Fonto: A.CS.: OMAĜE... 2-a vol.
Aldonita de Ada Csiszar (2004-05-15)
Poemaro de Kalocsay aperigita okaze de lia centjara naskiĝ-datreveno.
Ĉi tiuj originalaĵoj (verkitaj en 1931-1945) dun jardekoj dormis en la paperĝangalo de Kalocsay. Se li estus vivanta, certe ne ĉiu ero estus venigita en la volumon sen polurado. Verŝajne la prizorganto de lia postlasaĵo aspiris, ke ĉiuj versoj (eĉ la ne diamantaj) estu eternigitaj. Cetere en la mondliteraturo ne unufoje okazas, ke oni publikigas ankaŭ malpli valorajn verkojn de iu fama verkisto forpasinta.
La unua parto de la volumo enhavas esperantismajn "verdstelajn" poemojn. La titoldona poemo "Versojn oni ne aĉetas" (verkita en 1931) ironie konstatas la poemfobion de la verda popolo:
Ĉu libera vers', aŭ stanco,
Blanka vers', aŭ rimokulto,
Pura rim', aŭ asonanco:
Sama estas la rezulto.
Ĉiu ĉie ĝin ripetas:
Versojn oni ne aĉetas.
Esperanto stamporingon,
Ŝelkon, ciron kaj kravaton,
Tason, vazon, razoklingon,
Stelfiguran pudingpaton,
Medalionon kaj bonbonon,
Mirindaĵojn plej diversajn,
Verdstelitan pantalonon,
Ĉiujn jes! Sed librojn versajn?
Monon oni ne elĵetas:
Versojn oni ne aĉetas.
Iom pli malice samopinias Alex Kay (t.e. Kalocsay) en la "Arto Poetika":
Vendiĝas la romanoj, kvazaŭ pano,
sur versojn kraĉas la samideano.
Sekvas ses poem-dediĉoj en honorekzempleroj de la INFERO donacitaj al: Stefano La Colla, Gino Catarzi, Helmi kaj Hilda Drezen, Julio Baghy, Gaston Waringhien, Bruno Migliorini. Plej interesa estas la deĉido al Julio Baghy. En tiuj versoj Kalocsay aludas al la artikolserio de Baghy, kiu sub titolo "Danĝera vojo" (Oomoto Internacia 1933) atakas la neologismon kaj ties ĉefan reprezentanton Kalocsay, kiu kondukas la ŝipon de Esperanto al "danĝeraj rifoj). Jen:
Sendante ĉi volumom al Julio
Baghy, mi timas, ke ĝin el la mano
li ĵetos grumble, kun melankolio,
kaj anatemos li pri Kolomano
Kalocsay pro l' vortmanio aĉa,
infektanta la lingvon per malsano.
Kaj eble vidus li kun sento plaĉa,
se pendus mi pro l' krimoj, vekriante,
el Lucifera buŝo sangokraĉa.
Jen tamen, mi tridekkvar-kante
postkantis laŭ la vizio nigra,
kiun konsterne diris al ni Dante:
dum sekvis mi, senlace kaj senpigre,
sur penaj krutoj de la Loko Dura,
mian poeton en la vojo migra,
kaj malgraŭ ĉiu stumblo, tremo krura,
al steloj, kiuj surĉiele tendas,
mi kun li venis el la Val' Terura:
jen, kia ajn akcepto ĝin atendas,
ĉu tret' malŝata, ĉu rekona ĝojo,
mi ĝin amike dediĉante sendas
vojaĝdonacon el "Danĝera Vojo".
Por faciligi la komprenon de ĉi tiu poem-dediĉo Ada Csiszar en eseo klarigas la tiaman neolog-militon kaj la vort-duelon inter Baghy kaj Kalocsay.
Sub titolo "Itala triptiko" Giorgio Silfer komentarias la dediĉojn al Gino Catarzi, Stefano La Colla kaj Bruno Migliori, kiuj helpis la aperigon de la INFERO.
Ses japaneskoj, du malnovaj madrigaloj, tri sonetoj kaj kvar poemoj el la militaj jaroj (1939-1945) vicigas en la volumo.
En la Antaŭparolo skribis Herbert Mayer:
"Teneraj madrigaloj, amaraj japaneskoj, senhelpa balbutado antaŭ la milita hororo. . . ne esence modifos nian bildon de la poeto Kalocsay, sed donas al ĝi lastajn konturojn."
Via opinio pri Versojn oni ne aĉetas